dimanche 28 décembre 2014

Kristnasko

     Jam pasis la unua el la jarfinaj festoj, Kristnasko. En nia domo jam de kelkaj jaroj ni ne plu tiuokaze havas jularbon ĉar niaj genepoj estas aĝaj kaj ni ne festas ĉe ni. Tamen en la domo de nia filo kaj bofilino ankoraŭfoje ĉi-jare tronis jularbon. Sed la infanoj tute ne zorgis pri ĝi. La dekokjara nepo ne ĉeestis kun la familio, kaj la deksesjaraj ĝemeloj ne interesiĝis pri la afero !
 

      La patro mem preparis la abion, por ke ĝi iĝu jularbo. Ĉar tradicie la donacoj amasiĝas sub la arbo, kaj sub la tablo, atendante meznokton por esti disdonitaj de la infanoj al ciuj ĉeestantoj.
 
       Kiam mi estis infano, la familianoj kiuj ne vizitis la preĝejon por partopreni en la meznokta diservo atendis, ke ili revenu por komenci la kristnaskan festenon. Sed nuntempe en nia familio neniu vizitadas preĝejon ĉar la plimulto estas nekredantoj. Pro tio la tablo neniam atendas meznokton por vidi la kunmanĝantoj sidiĝi ĉirkaŭ ĝi. 
    
     
 


 


mercredi 24 décembre 2014

Gratulleteroj

     Jam de kelka tempo por la finjaraj festoj mi ricevis la unuajn gratulleterojn de japanaj amikinoj. Nuntempe maloftas la alveno de leteroj eĉ por esprimi siajn bondezirojn al geamikoj. Interreto mortigis la paperajn bondezirojn !
     Feliĉe ankoraŭ restas kelkaj personoj kiuj emas konservi la tradician manieron por deziri ĝojajn kristnaskon kaj novjaron. Mi ege dankas tiuj fidelaj korespondantinoj.
       Plejofte la skribantoj sendas aĉetitan specialan poŝtkarton, kiu pli malpli prezentas aspekton de sia lando. Ili povas esti tre belaj kvankam mi ĉiujare bedaŭras la fakton, ke ene estas angle skribitaj la bondezirojn. "Merry Christmas""Christmas wishes" oni povas legi sur la japanaj kartoj !
      Tamen feliĉe ekzistas en Japanio almenaŭ unu persono kiu mem skibas siajn personajn bondezirojn. Mi aparte ĝojas ricevante tian belan karton, eĉ se mi ne kapablas legi ion. La beleco de la japana skribado ege plezurigas min. Grandegan dankon al s-ino S.R.

       Persone mi ne emas aĉeti la poŝtkartojn por sendi al miaj karaj geamikoj. Jam de pluraj jaroj mi mem faras miajn kartojn. Mi uzas miajn proprajn fotojn faritajn dum niaj vojaĝoj, ĉu eksterlande, ĉu en Francio.
  
      Mi unue printas la tekston "FELIĈAN NOVJARON" sur la maldekstran parton de la folio(ne aperas deziron por kristnasko ĉar mi ne estas kredanto). En venonta raporto mi klarigos kaj montros la materialon kion mi uzas por fari tion.

      La ontajn kartojn mi preparos kun tiuj elektitaj fotoj el Rusio kaj Japanio. La bluan floron mi fotis en Alpoj kaj la bukedoj en mia domo. Ili estas faritaj el floroj de nia ĝardeno. Nun mi nepre devas labori !

jeudi 18 décembre 2014

Ni kantis !!!


      La 20an de septembro, kiam ni inaŭguris la skvaron de l'esperanto, niaj rusaj geamikoj el la ĝemelata urbo Tiĥvin surloke gvidis du kantojn. Ĉar bedaŭrinde neniu kapablas ludi gitaron en nia grupo, ni kun granda plezuro aprezis tiun apartan momenton. Ĉu pro la manko de muzikisto, ĉu por aliaj kialoj, ni tro malofte kantas dum niaj kunvenoj.

     En la ĉeestantaro kiu staris dum la inaŭguro, unu virino rimarkis, ke se ni emas kanti, fakte ni ne povas tre bone tion fari pro manko de gvidanto. Antaŭ du jaroj, tiu virino partoprenis en la staĝo pôr komencantoj kaj kelkfoje venis aŭskulti prelegojn de esksterlandaj esperantistoj. Tamen ŝi ne estas membro de la klubo.
 
     Antaŭ kelka tempo tiu Martine proponis al ni akompani niajn kantojn la lastan mardon de decembro antaŭ la ferioj. Kvankam ŝi de longe ne ludis gitaron, ŝi deziras plezurigi nin. Mi donis al ŝi la libreton "Oraj kantoj" kaj la KDojn. Tiam ŝi laboris hejme por konatiĝi kun la elektitaj kantoj.

     Tiam ni havis nian unuan sperton kun Martine. Ĉiuj estis hezitemaj kompreneble. Ni, ĉar ni ne kutimas esti akompanataj de muzikilo, do sen tro respekti la taŭgan ritmon aŭ la paŭzojn. Ankaŭ Martine estis hezitema ĉar ŝi ne havis sufîĉe da tempo por bone studi la kantojn.
 
     Tamen, iom post iom, kanton post kanto, ni pli-malpli sukcesis kune kanti kun Martine (aŭ Martine kun ni). Pro la tro longa tempo sen ludi, la fingroj de  Martine suferis. Ankaŭ niaj voĉoj suferis ĉar ni ne kutimas tiel longe kanti. Je la fino ni ĉiuj estis feliĉaj, des pli ke Martine proponis al ni reveni post pli serioza laboro siaflanke. Ni mem promesis al ŝi regule kanti solaj kaj traduki francen por ŝi la tekstojn de la kantoj.
 
 
 

vendredi 12 décembre 2014

Novaĵojn de nia klubo

     Novaĵojn de nia klubo


     De kelka tempo la partoprenantoj ĉiusemajne estas pli nombraj ol kutime en la kurso de la dua nivelo. Paralele tri novaj lernantoj regule sekvas la instruadon por komencantoj. Gigi sekvas la "Rektan metodon" de Stano Marĉek, la slovaka esperantisto kiu instruis grupon dum la oktobra staĝo.

 
     Pasintan mardon ni estis dekok klubanoj, kiuj pli-malpli sukcese ludis sub la gvidado de Jean-Pierre. Lanci ĵetkubon sur la tablon, elekti vorton laŭ la koloro atingita de la peono sur la plano, lerte desegni ion, por ke la samteamanoj malkovru la sekretan vorton, ĉio ĉi okazigis ridojn kaj serĉojn dum la tuta ludado.

   
   Alia novaĵo : de post la staĝo, ni nun regule kantas antaŭ la fino de la kunveno.


     Kaj, venontan mardon, la 16an de decembro, la tutan kurson ni kantos danke al Martine G. kiu gitare akompanos la felîcajn kantistojn. (Ŝi ne estas klubanino sed antaŭ du jaroj ŝi partoprenis en nia staĝo por komencantoj kaj sufiĉe regule sekvas nian agadon.)  Estu nombraj por tiu lasta kunveno de la jaro 2014.

lundi 8 décembre 2014

Kristnaska bazaro en Herouville

     Hieraŭ ni iris en Herouville kie okazis "Kristnaska bazaro". En tiu urbo, kiel en nia vilaĝo, ĝi ne longe daŭras. Nur unu tago (du en Colleville). 

       Tiu bazaro okupis la placon de Ĕŭropo en la urba centro. Ĝi do estas ĉirkaŭita de grandegaj konstruaĵoj, en kiuj precipe staras administraj servicoj.

     La temperaturo ne estis tre malalta sed la atmosfero estis tre humida. Mi estis surprizita vidi, ke en tiu sufiĉe granda urbo ne venis pli da vizitantoj. Kiam mi pasis tie, neniu infano sidis apud la Kristnaska Patro sur sia sledo.

                                                Neniu aĉetanto antaŭ tiuj budoj !

                    Malmulte da personoj ankaŭ en la alia flanko de la bazaro.

      En Herouville nombraj estis la budoj de asocioj (asocioj de kvartalo, kaj sportaj asocioj) kiuj precipe proponis kukojn, krespojn kaj varmajn trinkaĵojn. Ie tie bonodoris la fama "varma vino" (kun cinamo kaj citronoŝelo).

     La alia rimarkinda observo estas, ke partoprenis malmulte da privataj personoj kiuj proponas memfaritajn objektojn por aĉeti. Nur alogis mian atenton tiuj pupoj faritaj el jam uzitaj paperoj kaj kartonoj.

      Lokaj produktantoj alportis ĝojajn kolorojn per la ĵus rikoltitaj legomoj kaj fruktoj. Finfine mi estis desapontita kaj nelonge restadis surloke.
 


 
 


vendredi 5 décembre 2014

Vintra etoso

     Ŝajnas, ke la malvarmeco deziras sin prezenti en nia lando. Iom timeme sed ni tamen observis malaltiĝon de la temperaturoj. Ĉar la personoj, kiuj ĝis nun vizitis nian domon, ne konsentis por aĉeti ĝin, ni povas ĝui agrablajn momentojn antaŭ fajro.





      Pasintan sabaton, du paroj vizitis nian proprietaĵon. Alia virino venis pasintan mardon. Tiu ĉi eksploras la regionon por siaj gepatroj kiuj loĝas en Bretonio. Bedaŭrinde, ankoraŭfoje tiuj vizitantoj ne esprimis iu ajn deziron. Nia domo ne plaĉas al ili ! Ne gravas.




     Se paroli honeste, finifine ni estas feliĉaj ! Estus tre malagrable translokiĝi dum la vintra sezono, ĉu ne ? Eĉ se unu paro entuziasme volis tuj akiri nian domon, inter la unua subskribo kaj la fina oficiala subskribo, necesas tri monatoj. Tio signifas, ke ni ankoraŭ povos multfoje sidi antaŭ la bela fajro !




       Antaŭ nelonge, amikino "Eta Miŝel", el nia esperanta klubo, donacis al ni kreskaĵon, proksimume dudek centimetrojn alta. Ni estis dankemaj ĉar ni tuj rekonis la bulbon : ĝi estas amarilido. Ĝi rapide kreskis kaj nun du floroj jam aperis, atendante la trian kiu iom malfruas.

                                                           Kiaj belegaj floroj !


mardi 2 décembre 2014

Kristnaska bazaro

     Alvenis en Francio la tempo de la popularaj "Kristnaskaj bazaroj". En la grandaj urboj tiuj bazaroj ĉiujare invadas la centron aŭ la malnovan kvartalon kie estas facile malpermesi la trafikon de la aŭtoj.
 
    En la vilaĝoj kiel Colleville, kie ne estas vera cento, la tradicia bazaro okazas en la halo de sportoj. La avantaĝoj estas, ke ĉiu povas veturi senĝene en la vilaĝo kaj, ke La vendistoj ne bezonas munti apartan budon sur la trotuaroj aŭ la stratoj.
 
       Kompreneble en nia vilaĝo, same kiel en la aliaj vilagôj aŭ malgrandaj urboj, tiu bazaro ne longe daŭras. En Colleville ĝi okazis pasintajn sabaton kaj dimanĉon dum en grandaj urboj ĝi daŭras inter du kaj kvar semajnoj.

      En grandaj urboj, la eksponantoj ĝenerale estas profesiuloj, artistoj aŭ metiistoj. Ofte ili posedas propran magazenon en la urbo mem aŭ en alia ne malproksime. La bazaro de tiu periodo estas por tiuj personoj fonto de grava enspezo.
     Male, en niaj vilaĝoj, profesiuloj ne vizitadas la mallongajn bazarojn. Tiuj kiuj venas proponas vendi siajn proprajn memfaritajn aĵojn. Emerituloj kiuj havas hobion provas vendi siajn verkojn por havigi al si kelkajn pliajn eŭrojn por la finjaraj festoj.

     Dommastrinoj sen ekstera laboro kelkfoje okupiĝas farante specialajn ornamaĵojn. Kiel videblas sur la fotoj, la produkto de tiuj personoj estas malgranda.

       Inter tiuj amatoroj troveblas kelkaj kiuj havas veran talenton kaj ili scias tion. Serĉante le prezon de liaj verkoj kaj vidante ĝin, oni ne povas dubi pri tio !

      Sed ĝenerale la proponitaj aĵoj ne multekostas. La prezoj, same kiel la "artistoj" estas modestaj. Tio permesas al malriĉaj homoj havigi al si kaj al la infanoj donacojn por ĝojigi la malĝojan etoson kiu regas nian nunan epokon. 
 
 

lundi 24 novembre 2014

Aŭtuno rezistas

       Pro la mildeco de la vetero (tio estas mia supozo) ĝis antaŭ kelkaj tagoj la folioj de la arboj daŭre restis verdaj kaj kompreneble ne ekfalis. Subite ili flaviĝis kiel vidate sur la avelarbo ĉi-supre.
     Male la folioj de la japana ĉerizarbo jam komencis fali la unuajn tagojn de novembro kvankam ili ankoraŭ estis verdaj. Nun la belaj aŭtunaj koloroj aperis sed la arbo estas multe malpli bela ol kutime ĉar mankas folioj.
     Sur la herbo la tapiŝo de la ruĝ-flavaj folioj estas malpli densa ol kutime. Mi jam plurfoje kolektis la falintajn verdajn foliojn. Ĉar la nova tapiŝo plibeligas la iom malĝojan ĝardenon mi atendos kelkajn tagojn antaŭ rasti ilin.
                                      Folioj de avelarboj apudas tiujn de la japana ĉerizarbo.

         La folioj de la hortensioj daŭre restas verdaj kaj la floroj jam velkitaj ankoraŭ prezentas belan aspekton.

      Unu floro, la sola en la tuta hortensiaro, ekfloris antaŭnelonge. Fiere ĝi superas la aliajn kiuj malrapide estas velkiĝantaj.
 
       Restas ankaŭ ie tie kelkaj rozoj. Tiu ĉi kliniĝas pro manko de vigleco, ĝi aspektas iom mizera, ĉu ne ?

       Iom pli vigla, tiu rozo estas verŝajne la lasta kiun mi povos foti ĉi-jare. Nu, vintro finfine venkos, kvankam ĝis nun la aŭtuna mildeco superis  la vintran malvarmecon.
 
 

jeudi 20 novembre 2014

Saŭno kaj vino

     En nia domo, subteretaĝe estas je nia dispono aparta ĉambro kie ni instaligis saŭnon. Se kiel ni antaŭplanis, ni vendas nian domon, ni tre bedaŭros la saŭnon.

      Duŝo apudas la saŭnon kaj dekstre videblas la pordo de la kelo. Ĉiusemajne ni ĝuas longan kaj agrablan momenton en tiu loko.

     Tute farita el ligno, la saŭno estas finlanda produktaĵo. La etoso en ĝi estas tre kvieta. Tri personoj povas kuŝi sur la benkoj sed tre malofte ni estas pli ol du. 
     La ĉambro estas sufiĉe granda por akcepti du fotelojn kie ni ripozas inter du restadoj en la saŭno, kaj fine por kvietigi la korpon antaŭ reveni en la domon por vespermanĝi.

      Se la saŭno, la duŝo kaj la kahelaro estis faritaj de metiistoj, , la plafono kaj la muroj mi mem aranĝis. Por pli granda plezuro mankas nur lageto apud la domo ! Ankoraŭfoje videblas la pordo de le kelo. Do, eniru en ĝi.

      Tiu kelo tre valoras, ĉar ĝi estas sub la nivelo de la ekstera grundo kaj la interna grundo el tero estas kovrita per gruzo. Por konservi vinon, nepre necesas ke la temperaturo restas pli malpli konstanta.Tio estas.

      La bonaj kondiĉoj permesas konservi vinon. Ĝenerale mi aĉetas vinon kiam ĝi estas juna. Tiam la prezo estas malalta. Mi ofte elektas vinojn kiuj kostas malpli ol kvin eŭrojn, aŭ nur iom pli. Ĉar ili ankoraŭ ne estas maturaj por tuja trinkado, mi forgesas ilin du, tri ... jarojn (aŭ pli, laŭ la vinoj)  en la kelo kie ili trankvile maturiĝas.

      Sur etikedoj mi skribas la nomon, la jaron de la aĉeto kaj la konsilitan jaron de la estonta trinkado. Ofte mi aldonas la pladojn kiuj estas taŭgaj por ke ni plej bone aprezu la kvaliton de ĉiu vino.

      Ankaŭ disponeblas en la kelo la konfitaĵoj el rabarbo. Du fojojn jare, ni sukcesas fari niajn proprajn konfitaĵojn. 
     Se ni vendas nian domon, ni devos adiaŭi kaj la saŭnon, kaj la konfitaĵojn !!! Feliĉe la vizitintoj ĝis nun ne anoncis, ke ili volas aĉeti. Estus tre maloportune translokiĝi dum la vintra sezono.