vendredi 5 décembre 2014

Vintra etoso

     Ŝajnas, ke la malvarmeco deziras sin prezenti en nia lando. Iom timeme sed ni tamen observis malaltiĝon de la temperaturoj. Ĉar la personoj, kiuj ĝis nun vizitis nian domon, ne konsentis por aĉeti ĝin, ni povas ĝui agrablajn momentojn antaŭ fajro.





      Pasintan sabaton, du paroj vizitis nian proprietaĵon. Alia virino venis pasintan mardon. Tiu ĉi eksploras la regionon por siaj gepatroj kiuj loĝas en Bretonio. Bedaŭrinde, ankoraŭfoje tiuj vizitantoj ne esprimis iu ajn deziron. Nia domo ne plaĉas al ili ! Ne gravas.




     Se paroli honeste, finifine ni estas feliĉaj ! Estus tre malagrable translokiĝi dum la vintra sezono, ĉu ne ? Eĉ se unu paro entuziasme volis tuj akiri nian domon, inter la unua subskribo kaj la fina oficiala subskribo, necesas tri monatoj. Tio signifas, ke ni ankoraŭ povos multfoje sidi antaŭ la bela fajro !




       Antaŭ nelonge, amikino "Eta Miŝel", el nia esperanta klubo, donacis al ni kreskaĵon, proksimume dudek centimetrojn alta. Ni estis dankemaj ĉar ni tuj rekonis la bulbon : ĝi estas amarilido. Ĝi rapide kreskis kaj nun du floroj jam aperis, atendante la trian kiu iom malfruas.

                                                           Kiaj belegaj floroj !


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire