vendredi 31 août 2012

Portempa silento




      Mi informas miajn karajn legantojn, ke ili devos iom pacienci antaŭ legi novaĵojn sur tiu ĉi blogo.
      Kun amika paro ni morgaŭ forflugos al Uzbekio por dusemajna vojaĝo. Laŭ ĉiuj geamikoj kiuj jam vizitis tiun landon ni havos grandan plezuron malkovri ties naciajn trezorojn ...
      Ĝis baldaŭ.

lundi 27 août 2012

Rehejmeniĝo



     Finfine post preskaŭ du monatoj en la montaro Alpoj, ni rehejmiĝis antaŭ kelkaj tagoj. Ni tre trankvile veturis dum tri tagoj por transiri la 960 kilometrojn inter Lanslevillard kaj nia vilaĝo Colleville-Montgomery.
     Survoje, la unuan tagon ni iom suferis pri la varmeco kiu plurfoje devigis nin halti por trinki kaj akvumi nian korpon. Kiam ni atingis la celon de nia unua etapo, en la loĝaŭto la temperaturo estis  37 gradoj !
 


     Sed ni ne tre longe suferis pro tiu varmeco ĉar de la sekvanta tago, veturante norden ni retrovis pli taŭgajn temperaturojn. Kiam ni alvenis en Normandion la altaj temperaturoj jam estis forgesitaj kaj ni ĝuis pli kutiman marbordan klimaton kun apenaŭ 20 gradoj. Iom tro malvarma tamen en aŭgusto !


  
   Hieraŭ, post pli malpli urĝaj taskoj ligitaj al nia reveno, ni promenadis laŭ la marbordo. Kvankam la suno sufiĉe bele brilis, la okcidenta vento forte blovis. Tial la turistoj kiuj ankoraŭ feriadas estis vestitaj kaj bone protektitaj de la vento malantaŭ ŝirmilo.



                Nur kelkaj personoj estis bankostume vestitaj, tamen bone ŝirmitaj de ventŝirmilo ! 



     Ĉar verŝajne la gepatroj ne permesis la banadon en la maro, la infanoj trovis alian okupon fosante grandan truon por havigi al si naturan ŝirmilon kontraŭ la vento ! Aŭ ili uzis la truegon alimaniere, mi ne scias.



     Tia bildo kie videblas vestitaj promenantoj sur la sablo kaj velŝipistoj pretaj por puŝi la ŝîpon en la maron, kaj precipe neniu en la maro por sin bani oni kutime vidas printempe aŭ aŭtune, ne en aŭgusto !
Iuj asertas ke la monda klimato ŝanĝas. Ĉu ? Se jes la klimata revarmigo ne trafis Normandion !!!

samedi 25 août 2012

Promenado de marmotoj


     Lastatempe mi ne skribis sur la blogon ĉar mi estis tre okupita.


    

     Unue miaj filo, bofilino kaj genepoj vizitis nin en nia vilaĝo Lanslevilard. Kune ni faris promenadojn kaj multe babilis pri liaj ferioj en Germanio. Se ili multe promenadis ili tamen ne estis preparitaj por marŝadoj en montaro. Do ni elektis la plej facilan promenadon en la ĉirkaŭaĵoj, nome la "promenado de marmotoj".
         Ni jam plurfoje faris tiun promenadon, interalie kun niaj japanaj amikinoj, sed niaj genepoj tre ŝatas tiun lokon ĉar ĉiam ili facile povas vidi kaj foti marmotojn. Kiel ĉiuj infanoj, tuj kiam ili ekvidas unun, ili tre malrapide, paŝon post paŝo provas alproksimiĝi kiel eble plej proksime de la besto. Kiam unu el la tri infanoj sukcesas alproksimiĝi malpli ol dek metroj antaŭ la fuĝo de la marmoto, li tre fieras!



      Aliaj bestoj estas videblaj kiuj ĉiam interesas scivolemajn infanojn. Oftas diversaj papilionoj sed pli maloftas raŭpoj. Tiu ĉi belega kaj rara raŭ̂po senatente transiris la padon antaŭ ni. 



     La vetero estis iom malpli bela ol la antaŭaj tagoj, kiam ni promenadis solaj. Kiam ni atingis pinton kiu superas la lagon de Monto Ceniso, el la itala flanko alvenis nuboj, feliĉe ne tre dikaj kaj precipe ne malvarmaj ( alteco de la lago: 1950 metroj; alteco de la loko kie Gigi fotis: 2340 metroj ).



       Estas kelkfoje iom angora troviĝi en nubo kiam ĝi dikiĝas kaj malpermesas vidi ion ajn ĉirkaŭ sin. Ĉi-foje tio okazis nur unu fojon dum nia restado sur la loko kie ni estis sidantaj por admiri la pejzaĝon.

mardi 14 août 2012

Montara festo


     


       Pasintan dimanĉon okazis Festo de la Montaro en vilaĝeto ne malproksime de Lanslevillard. 
     Ĉar la organizantoj estas singardemaj kaj la lokoj por parkadi aŭtojn estas tro malgrandaj kaj maloportunaj, senpagaj busoj estis disponeblaj la tutan tagon por iri kaj reveni al la festa loko. Ni enbusiĝis posttagmeze por spekti la diversajn okazaĵojn.



     Surloke ni tuj haltigis antaŭ viro kiu kirle movis ilon en granda ujo el brilanta kupro, plenplena el lakto. La kirlisto estis preparanta paston (miksaĵo de lakto en kiu oni aldonis fermentilon) por fari la faman fromaĝon Beaufort (Bofort'), specialaĵo de la valo Maurienne (Morieno).
     Dum la tuta hejtado la viro ĉiam devas kirli la miksaĵon ĝis kiam ĝi fariĝas iom pli malmola. Bedaŭrinde pro alia impresa okazaĵo, mi ne vidis la finon de la fromaĝfarado, kiam oni mergas reton sub la malmoleta pasto, kiam oni levas la tuton super la ujo por elgutigi ĝin kaj kiam oni metas ĝin en grandan rondforman muldilon el ligno.



     La impresa okazaĵo estis farita de speciala grupo de ĝendarmoj kies laboro estas sukuri en montaro la vunditajn alpistojn.
     Ili faris demonstron pri helikoptera vinĉlevado de vundita persono. Ĉiuj spektantoj aprezis la tre delikatan kaj precizan taskon de tiuj homoj kiuj fine ricevis la indajn aplaŭdojn de la spektantaro.



     Inter du demonstroj apartaj biciklantoj uzis diversmaniere sian biciklon sur pli malpli grandaj platformoj kaj stangoj.
       La spektaklo estis alloga !



     Ankaŭ tre interesis nin la demonstro de maljunaj kamparanoj pri la fojnado laŭ la malnova maniero, antaŭ ol aperis falĉmaŝinoj, fojnmaŝinoj kaj traktoroj.



     Falĉi, fojni, amasigi kaj transporti la valoran fojnon postulis tre malfacilan laboron kiam la deklivoj etas tiel gravaj. Urbanoj neniel kapablas imagi la tre malfacilan vivon de la montaranoj se ili neniam mem spertis aŭ vidis tiajn demonstrojn.






     Samepoke post la melkado de la bovinoj, ŝafinoj kaj kaprinoj, post la preparado de vespermanĝo,  post la zorgado de ĉio ajn en kaj ekster la domo ... , kardi kaj ŝpini la ŝaflanon estis la kutima vespera laboro de la montaraj virinoj. Malmultaj vilaĝaninoj ankoraŭ kapablas fari tion, eĉ por demonstro.
     Ni tre ŝatas tian feston, tre simplan sen ĉiuj bruemaj modernaĵoj ... Ni jam vizitis ĝin kaj ni denove ĝuos ĝian agrablan etoson.

mardi 7 août 2012

Bonneval-sur-Arc


     Bonneval-sur-Arc  (Bonvalo-sur-Arko)  estas la lasta kaj la plej alta vilaĝo en la valo Maurienne  (Morieno) . Ĝi situas en la alteco 1 850 metroj, piede le la montopasejo Iseran  (Izerano)  kiu estas la plej alta montopasejo en Eŭropo  (2 770 metroj)




     Bonneval estas oficiale registrita kiel unu el la plej belaj vilaĝoj en Francio.



     En 1 944, kiam la germana armeo fuĝis pro la nerezistebla antaŭeniro de la Aliancanoj, la naziaj ĉefoj ordonis bruligi kiel eble plej multe urbojn kaj vilaĝojn.



   
  Tial Lanslevillard kaj najbara vilaĝo estis komplete bruligitaj. Feliĉe tian malbonŝancon ne trafis Bonneval. Do ĝi restis en perfekta stato, precize kiel antaŭ la milito, kun siaj malnovaj tradiciaj konstruaĵoj premitaj unu kontraŭ la aliaj en la centra parto de la vilaĝo.



     Kun niaj japanaj amikinoj ni vizitis tiun tipan montaran vilaĝon. Mi proponas, ke vi akompanu ilin tra la stratetoj de tiu rimarkinda loko.