dimanche 29 décembre 2013

Bondeziraj kartoj

     Kiel kutime tiuepoke ni ricevis leterojn el Japanio. Fidelaj amikinoj ĉiujare sendas siajn bondezirojn okaze de Kristnasko kaj Novjaro. Niaepoke kiam kvazaŭ tute malaperis la tradiciajn leterojn mi ege feliĉas ricevi ilin. Koverton kun belaj poŝtmarkoj mi neniam plu ricevas krom tiuokaze.
  


    Ĉiuj scias, ke en Japanio Kristanoj malmultas. Tamen Japanoj pli kaj pli festas Kristnaskon kiel en niaj okcidentaj landoj. Tion ni rimarkis surloke kiam ni vizitis tiun landon. Jam en oktobro videblis ornamaĵoj ĉie en stratoj kaj en montrofenestroj de kvazaŭ ĉiuj magazenoj. Mi aparte memoras la gigantan jularbon en la stacidomo de Kioto kaj ĉiujn girlandojn. Kaj tre ofte "Merry Christmas"  oni povis legi ie ajn.

     Mi tre ŝatas ricevi la belajn poŝtkartojn kun la tradiciaj desegnaĵoj. Malfermante la koverton de la leteron oni ne povas erari pri la deveno de la sendo ! Jes ja !


      Tamen dubo tuj aperas en mia menso ! Kian strangan japanan skribaĵon aperas ene ! Ĝi tute ne taŭgas (miaopinie). Kial do la angla skribaĵo aperas en tiaj bondeziraj kartoj ?
     Ĉu tiuj kartoj uzeblas nur por sendi eksterlanden ?




      Sed mi ricevis alian specon de bondezira karto. Skribis ĝin per japana tuĉo afabla amikino kiu loĝas en Date, proksime de Fukuŝima. 
     Ŝi skribis 80 tiajn kartojn por sendi al ĉiuj geamikoj ! Terura laboro !!! Sed kian plezuron ricevi tian artaĵon !
    Ŝi samtempe aldonis la esperantan tradukon de la teksto kiun mi transdonas por ĉiuj nejapanaj legantoj.
Oni legas de supre sobe kaj de dekstre maldekstre:  "Feliĉan Novjaron!" ; "Mi deziras ke vi fartu bone kaj havu novjaron kun feliĉo" . (la du maldekstraj linioj estas la adreso kaj la nomo de la aŭtoro).






















        Koran dankon karaj amikinoj ! Mi fieras esti via amiko.
      Mi sendas al vi kaj al ĉiuj geamikoj miaj plej sincerajn salutojn kaj amikajn pensojn dezirante al vi sanon, feliĉon, prosperon kaj precipe PACON

mardi 24 décembre 2013

Agrigento

     Lasta grava etapo de nia greka-roma periplo, Agrigento naskiĝis en 581 antaŭ J.K. Grekoj alvenis de Kreto kaj Rhodo. Ili starigis tie urbon kiu tre rapide kreskis kaj prosperis.

    La plej fame konata loko kie restas grekaj ruinaĵoj estas la "Valle dei Templei" (Valo de Temploj). Fakte ne taŭgas tiu nomo ĉar ĝi konsistas ne en valo sed sekvo de montetoj ! 


     Sur tiuj montetoj videblas mirindega allinigo de dorikaj temploj en tre bela medio. Por valorigi la historian ĉirkaŭaĵon la ŝtato malkonstruis ĉiujn anarkiajn kaj parazitajn konstruaĵojn.

       Pro tio la vizitado de tiu Valo de Temploj estis tre interesa kvankam la vetero estis malfavora.

      Tiun vizitadon ni faris gviditaj de profesia gvidanto, esperantisto kiu naskiĝis en Agrigento mem. Dum pli ol tri horoj li malkovrigis nin multajn detalojn ne videblaj de ordinaraj turistoj. Dankon amiko !


 

 
 
     Post tiuj fotoj mi pensas, ke venas nun la tempo por ĉesi miajn raportojn pri nia vojaĝo en Italio kaj Sicilio.  Ĝi sufiĉe longe okupis nin, ĉu ne ?

     Kristnasko alvenas kaj samtempe multaj okazaĵoj por viziti familianojn kaj geamikojn. Tiuokaze mi verŝajne ne havos tempon por skribi.

Feliĉajn jarfinajn festojn al ĉiuj. 




vendredi 20 décembre 2013

Kreskaĵoj ankaŭ videblas



       Ni hodiaŭ lasu la ruinaĵojn, la malnovajn ŝtonojn, la araba-normandajn preĝejojn kaj la mozaikojn por iom ĉirkaŭe rigardi.

     



En Sicilio kampoj de olivarboj ĉie multiĝas.























      En oktobro ekkomencas la rikolto de la olivoj.


              Jen figokaktoj kies fruktoj estas manĝeblaj. Tamen ni ne gustumis ilin !

      Tamen estas tre malfacile, kie ajn oni troviĝas, ne havi pli malpli malproksime sub la okuloj iujn ajn antikvajn ŝtonojn, surgrunde aŭ enaere. Kiamaniere ignori ilin ?
 
        Ne eblas !!! Do, ni denove vizitados alian lokon, en Agrigento ekzemple.

 

jeudi 19 décembre 2013

Segeste

     72 kilometrojn for de Palermo, la dorika templo de Segeste majeste staras en belega kampara medio. Ĝi estis konstruita dum la kvina jarcento antaŭ J.K.

     Ankoraŭ hodiaŭ ĝia origino ne certas. Oni hipotezas, ke la civito estis fondita de iu mistera popolo vivanta en la okcidenta parto de Sicilio antaŭ la Kartagenoj kaj la Grekoj.

     Post militoj inter la diversaj triboj finfine la Romianoj akiris la urbon kaj regionan potencon. Sinsekvo de tertremoj estigis la falon de la civito kaj dum la sesa jarcento post J.K., la Vandaloj venkis kaj sekve la urbo definitive endormiĝis.

     El ĝia glora pasinteco restas nur hodiaŭ tiu bela templo kaj aliflanke teatro bone konservita. Tiu teatro staras sur monteto kiu superas la valon kaj pli fore la golfon de Castellamare (Kastelomaro).

               Bone restaŭrita la teatro povis akcepti 4000 spektantojn.



dimanche 15 décembre 2013

Katedralo de Monreale (2)















                   La absido de la katedralo de Monreale

 Fondita en la jaro 1172 de la normanda reĝo Guillaume II (Vilhelmo la dua), la katedralo de Monreale alogas multajn turistojn la tutan jaron.

     Samkiel la Palatina Kapelo en la normanda palaco kun vera feliĉo ĝi akordigas la stilojn de la sinsekvaj okupaciantoj de Sicilio.


    La mozaikoj faritaj sur oraj fonoj estas, kun la klostro, la plej interesaj artaĵoj videblaj en tiu katedralo. Tipaj de la skolo de Venecio ili tamen diferencas de la pura bizanca stilo (laŭ mia gvidlibro, sed mi ne scias kial !)

    Tiuj mozaikoj kovras  grandegan surfacamplekson (6340 kvadratajn metrojn) Same kiel bildstrio ili ilustras la Malnovan Testamenton: la Arkeo de Noe, la fuĝo en Egiptio ...

   la naskiĝo de Eva ... kaj ĉiuj konataj epizodoj de tiu sankta rakonto.






samedi 14 décembre 2013

Katedralo de Monreale (1)

 
     8 kilometrojn sudokcidente de Palermo staras alia simbola trezoro de la arto araba-normandio. Temas pri la katedralo de Monreale.


 
















 Antaŭ eniri la katedralon, ni vizitadis la klostron. Tie mirindan festivalon de arkadoj kaj duoblaj kolonoj oni povas senlace admiri en sufiĉe kvieta etoso.

     La stiloj romanika kaj araba kuniĝas tie en la plej perfekta harmonio. La kapiteloj kiuj superas la kolonojn estas nekredeble diversaj. Pro tio ni pasigis pli ol unu horon en tiu klostro sen neniam enui, observante, fotante kaj filmante multajn detalojn.


 




La kolonoj estas ornamitaj de mozaikoj. Kvadratoj, trianguloj, steloj, vertikalaj linioj, spiraloj aŭ zigzagoj oraj, nigraj kaj ruĝaj, simbolas la diversajn naturajn elementojn: akvo,, fajro, aero kaj tero prezentas aranĝojn ĉiam malsamajn.

Tion mi legis sur mian gvidlibron ! Honeste dirite, mi ne sukcesis vidi nek akvon, nek aeron, nek la aliajn observante tiujn mozaikojn !


Ne gravas ! Ili estas belegaj kaj ni ĝuis  agrablajn momentojn.







     Ni restadis tiel longe en la klostro, ke elirante ni trovis fermita la katedralon !
Ni elektis restoracion proksime kaj ni atendis la posttagmezan remalfermon de la preĝejo esperante, ke ne buse alvenos samtempe tro da turistoj !!! 


vendredi 13 décembre 2013

Palermo





                                          La Palazzo dei Normanni (Paco de Normandanoj)

        Ĉefurbo de la insulo Sicilio, Palermo naskiĝis de la plej antikvaj tempoj. Fenicoj, Kartagenoj, Grekoj, Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Araboj, Normandanoj, Aragonoj, Hispanoj, Aŭstroj kaj Burbonoj sinsekvis de la 8a jarcento antaŭ J.K lasante diversajn spurojn de sia pli malpli longa restado sur la insulo.

                                           La Cappella Palatina  (Palaca Kapelo)

      Rilate la monumentojn la plej rimarkindaj, krom la grekaj ruinaĵoj, estas tiuj kiuj postsekvis la ĉeesto de la Bizancanoj, Araboj kaj Normandanoj. Atestas pri tio la "Palazzo dei Normanni" (Palaco de Normandanoj) en kiu staras la admirinda "Cappella Palatina" (Palaca Kapelo).
 
     Unue la palaco estis araba fortikaĵo. Poste la normandaj reĝoj  pligrandigis ĝin dum la dekdua jarcento. Multfoje rearanĝita ĝi hodiaŭ estas la loko kie kunvenas la sicilia parlamento. 
     
 
   
Ekkomencis la konstruado de la kapelo la reĝo Roger II (Roĵe la dua) en 1132. Ĝi estis dediĉita al sankta Petro. Nekontesteble tiu kapelo prezentas la zeniton de la araba-normandia arto.
 

 
 
 







 







     Perfekte protektita en la koro mem de la palaco, la kapelo transiris ja jarcentojn sen suferi transformiĝojn. Ene videblas spirmankigaj bizancaj mozaikoj sur oraj fonoj. Ili prezentas bibliajn epizodojn kun eksterordinaraj detaloj.

                                   Adamo kaj Eva antaŭ la malpermesita frukto