mercredi 11 décembre 2013

Alveno en Sicilio; Palermo

     Post la vizito de Paestum ni forlasis la kontinenton kaj enŝipiĝis en Napolo, la 27an de septembro. Ni foriris vespere je la oka kaj alvenis en Palermo,sabaton la 28an je la sesa matene. Ni tuj lasis la ĉefurbon de Sicilio kaj trovis kampadejon ĉe la marbordo.


   Ĉar oni konsilis al ni ne veturi al Palermo dimanĉe, ni trajnveturis la saman tagon (sabaton) por ekviziti ion, sen planita programo. Post tridek minutoj ni atingis la centron de la urbo.

    Piede promenante tra la bruemaj stratoj, tute hazarde ni malkovris etan preĝejon, duonkaŝita en ĝardenon.

     "San Giovanni dei Ermiti" estas la nomo de tiu ĉi preĝejo (Sankta Johano del' Ermitoj)



       Ĝi estas normandia konstruaĵo kiu datumas de la dekdua jarcento.
      Islamoj aldonis poste kupolojn kaj verŝajne aliajn ornamaĵojn kiuj plejparte malaperis.
     Restas tre bela klostro en la apuda ĝardeno. Tian stilon ni ofte retrovos aliloke en Sicilio. Ĝi karakterizas la normandian stilon, la saman kiel troveblas ĉie en Normandio.
 
   Ni daŭrigis nian promenadon tra popularaj kvartaloj, sen aŭtoj (principe!!!) do multe pli kvietaj ol en la centro mem.

     Tiam ni revenis en la centron kaj alvenis en la "Piazza Pretoria" . La bela fontano estis bele sunbrila sed bedaŭrinde sen fluanta aŭ spruĉanta akvo. 

                         Du el la nombraj marmoraj statuoj de la fontano Pretoria

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire