La Palazzo dei Normanni (Paco de Normandanoj)
Ĉefurbo de la insulo Sicilio, Palermo
naskiĝis de la plej antikvaj tempoj. Fenicoj, Kartagenoj, Grekoj,
Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Araboj, Normandanoj, Aragonoj, Hispanoj,
Aŭstroj kaj Burbonoj sinsekvis de la 8a jarcento antaŭ J.K lasante
diversajn spurojn de sia pli malpli longa restado sur la insulo.
La Cappella Palatina (Palaca Kapelo)
Rilate
la monumentojn la plej rimarkindaj, krom la grekaj ruinaĵoj, estas tiuj
kiuj postsekvis la ĉeesto de la Bizancanoj, Araboj kaj Normandanoj.
Atestas pri tio la "Palazzo dei Normanni" (Palaco de Normandanoj) en kiu staras la admirinda "Cappella Palatina" (Palaca Kapelo).
Unue la palaco estis araba fortikaĵo. Poste la normandaj reĝoj pligrandigis ĝin dum la dekdua jarcento. Multfoje rearanĝita ĝi hodiaŭ estas la loko kie kunvenas la sicilia parlamento.
Perfekte protektita en la koro mem de la palaco, la kapelo transiris ja jarcentojn sen suferi transformiĝojn. Ene videblas spirmankigaj bizancaj mozaikoj sur oraj fonoj. Ili prezentas bibliajn epizodojn kun eksterordinaraj detaloj.
Adamo kaj Eva antaŭ la malpermesita frukto
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire