dimanche 8 décembre 2013

Paestum

 Paestum 
La antikva greka Poseidonia estis kreita ĉirkaŭ ses cent jarojn antaŭ J.K.

Templo de Neptuno

La greka urbo iĝis romia en 273 antaŭ J.K. sed ekmalfortiĝis dum la fino de la imperio, kiam la malario devigis la loĝantojn forlasi ĝin.


     Fakte tiu dorika templo ne estis dediĉita al Neptuno sed pli verŝajne al Zeŭso aŭ Apolono. Ĝi estis konstruita meze de la 5a jarcento antaŭ J.K.

                                          La "Basilica" (Bazilika)
     Tiu templo, la plej malnova de la urbo (meze de la 6a jarcento antaŭ J.K.) estis dediĉita al Hera, samtempe la fratino kaj la edzino de Zeŭso.

                             La "Basilica" kaj la "Templo de Nettuno"

La ĉefa strato de la urbo Paestum nomiĝas "Via Sacra"               La du temploj jam viditaj staras dekstre de tiu vojo sed la tria estas tute aparte en la norda parto de la ruinaĵoj. Ĝi nomiĝas "Templo de Cerere". Starigita fine de la 6a jarcento antaŭ J.K. honore de la deino Atena, ĝi prezentas dorikan stilon ekstere kaj ionikan ene.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire