mardi 18 février 2014

Tradiciaj domoj (3)

     Dank'al siaj severaj postuloj, Bonneval-sur-Arc (Bonval-sur-Arko) de tre longe ricevis la honoron esti " Unu el la plej belaj vilaĝoj el Francio ".  Kun aliaj tiaj aŭtentaj historiaj vilaĝoj ĝi estas oficiale agnostika sur limigita listo.

     En la aliaj vilaĝoj de Haute Maurienne (Alta Morjeno) malpli da postuloj por la konstruaĵoj ne permesas eniri la faman liston.

     Tamen plej ofte la domoj havas apartan montaran stilon. Krom la ŝtonoj facile troveblaj oni ofte uzas lignon kiel ornamaĵon sur la supraj partoj de multaj konstruaĵoj.

     La proksimeco de la arbaro permesas havigi al si konstrulignaĵojn diversajn.

     Rektaj trunkoj de larikoj estas uzataj kiel ĉefaj traboj por subteni la tegmentojn el ebenaj kaj pezaj ŝtonoj.

     
     Paneloj el piceoj, pli malpli larĝaj oni uzas por kovri la murojn kaj fari belajn balkonojn.

     Eĉ la tre modernaj hoteloj kaj gastejoj adoptis la malnovan stilon por ilin beligi. Malsupre ŝtonojn, supre lignon.

     Tiamaniere tiuj novaj (tro) grandaj konstruaĵoj kiuj de la komenco ne ekstrabelis finfine iĝis iom pli akcepteblaj !
 
 
 
 



mardi 11 février 2014

Tradiciaj domoj (2)

      Nuntempe estas malfacile trovi tiajn ruinaĵojn proksime de la vilaĝoj. Mi nur malkovris tiun ĉi dometon, bedaŭrinde malbone videbla pro la granda amaso da neĝo. Verŝajne ĝi estas tro malgranda por iĝi taŭga nuntempa loĝejo.

      Kiam unuafoje ni vizitis tiun vilaĝeton en la komenco de la okdekaj jaroj, krom du aŭ tri domoj, ĉiuj estis forlasitaj kaj pli malpli difektitaj. Hodiaŭ ĉiuj estas restaŭritaj.

     Kiam ekkomencis la restaŭrado de malnovaj forlasitaj domoj, la urbestroj ne tre atentis pri la konstrumanieroj kaj aperis tre malbelaj konstruaĵoj tute maltaŭgaj en la montara medio. Pro tio la responsuloj postulis restarigon de la malnovaj domoj laŭ la tradicia stilo, almenaŭ koncerne la eksteran aspekton.

       Kompreneble la modernaj teknikoj kaj novaj materialoj ŝanĝis la laboron de masonistoj. La malnovaj muroj konsistis el ŝtonoj ofte sen cemento kaj la truoj inter ili estis ŝtopitaj de la interno per koto miksita kun ŝtonetoj aŭ pajlo.

     Nun oni konstruas murojn el betonŝtonoj kaj poste estas aldonitaj la ŝtonoj firme kunmetitaj per mortero. Malgrandaj ŝtonoj ŝtopplenigas la truojn inter la pli dikaj ŝtonoj kies formo estas neregula.
   

     En Bonneval-sur-Arc, la plej alta vilaĝo de Haute Maurienne, por havigi al si konstrupermeson, la onta proprietulo estas devigata prezenti konforman projekton kiam li deziras konstrui novan domon.

 
 
 
 

mardi 4 février 2014

Tradiciaj domoj (1)

      En tiu valo "Haute vallée de la Maurienne" (Alta valo de Morjeno) ĉie videblas belaj domoj konstruitaj laŭ la tradicia loka stilo. Samkiel en ĉiuj malriĉaj regionoj kies alirejoj estis ege malfacilaj, vintre precipe, la loĝantoj mem konstruis sian loĝejon.

      Samfamilianoj, amikoj kaj vilaĝaj metiistoj, ĉiuj helpis unuj la aliaj laŭ siaj kompetentecoj. Sur malprofundaj fundamentoj ili starigis dikajn murojn el ŝtonoj rekte elfositaj el la proksimaj ŝtonminejoj aŭ tutsimple trovitaj sur la randoj de la torentoj aŭ en la propraj kampoj.

     Tiam en la vilaĝoj homoj kapablis ĉion fari sen peti ekstervilaĝajn kompetentecojn kaj ĉiuj estis disponeblaj por helpi iu ajn. Pro malriĉeco, pro tro malfacila vivo en tiaj severaj veterkondiĉoj, multaj homoj foriris el la vilaĝoj.

     Ili elmigris en Parizo, aliaj eĉ ĝis Argentino kie ili poste venigis familianojn. La forlasitaj domoj iom post iom difektiĝis, la plej malnovaj ruiniĝis. Kaj aperis nova modo pri la vintraj sportoj ! Iuj rapide komprenis, ke ili nepre devos kapti la okazon revigligi sian preskaŭ senhoman montaran vilaĝon.


     Tiam multiĝis la necesaj instalaĵoj por skii kaj paralele ankaŭ la hoteloj. Iuj novaj fervoraj amantoj de la nova montara vivmaniero emis daŭrigi la restadon tie, ĉu vintre, ĉu somere. Nur por panbuŝpleno ili akiris forlasitajn domojn en aŭ ekster la vilaĝoj kaj ekrestaŭris ilin iom post iom.