vendredi 30 mai 2014

La liberigo de Caen


                               Cherbourg, la 27an de junio
     Pli ol 30 000 Germanoj retretis en Cherbourg. Kiam la haveno estis reprenita de la aliancanoj, la plimulto estis kaptitaj kaj oni kondukis ilin en koncentrejon.

                                           Caen, fine de junio
     La normanda ĉefurbo suferis tre fortegajn bombadojn. La civiluloj ankoraŭ restantaj en la urbo rifuĝis en la preĝejoj, en ŝtonminoj aŭ kiel ĉi-supre sub ponto.

                                          Caen, la 9an de julio
     Frumatene kanadaj soldatoj eniris en la urbon. Post longa rezistado, finfine la Germanoj iom post iom retretis. Fine de tiu tago tiuj tri kanadaj pioniroj prenis pozon por la posteuloj.

    Caen, la 9an de julio
     La kanada soldataro estis inter la unuaj kiuj eniris en la urbon. Tie ili alvenis en la centron kie la civiluloj miksiĝis kun ili. Ŝovilo enmane jam soldatoj laboris. Mirakle la du turpintoj de la Abatejo de viroj ne suferis malgraŭ la senĉesaj bombadoj.

                              Caen, la 9an de julio
     La urbo estis liberigita. Britaj kaj kanadaj soldataroj progresis en la kvartalojn. Tamen la batalo daŭrigis tre proksime de tiu strato. Videblas la preĝejo "Saint-Étienne" kiu grande suferis pro la bombadoj.

      Caen, la 10an de julio
     Civiluloj kaj soldatoj konstatis la damaĝojn. En la strato "Saint-Pierre", antaŭ la preĝejo "Saint-Sauveur", la magazenoj estis detruitaj. Buldozero komencis malobstrukci la straton. Rimarkindas la mieno de la civiluloj ! Malgraŭ la damaĝoj ili aspektas serenaj kaj kvietaj.

             Caen la 10an de julio. Angla soldato trovis knabineton en la disfalitaj ruinoj. Ĉu ŝi estis sola ? Kie estis la gepatroj ? Vivantaj aŭ mortintaj ?

   En la ruinoj, volontuloj de la urĝaj skipoj transportas la kadavrojn. Pli ol 2 000 civiluloj mortis en Caen dum tiu somero de la liberigo.
 
       Caen, fine de julio    
 Ĉar de la 6a de junio ĝis la 19a de julio, Caen suferis senĉesajn bombadojn de la Aliancanoj. Kiam finfine la mortiga agado ĉesis, 80 procentoj de la urbo estis detruita.
 
                                             Caen, fine de julio
     Post la bombadoj urĝis restarigi la tutan vojaron en la urbo. Provizoraj pontoj estis konstruitaj super la rivero Orne por religi la maldekstran bordon kaj la dekstran, ĵus liberigita la 19an de julio.
     


mercredi 28 mai 2014

La 6an de junio 1944 (6)

                       Caen, la 7an de junio. 
     Jam la 6an, unua bombado sur la normanda ĉefurbo celis la pontojn sur la rivero Orne. Sed la bomboj falis sur la urban centron kaj dek minutoj poste ses cent homoj mortis pro tiuj bomboj. Dua bombado, pli preciza, estis malpli mortiga. Tio estis la komenco de la martiro de la urbo.

     Kanadoj alvenis tre proksime de Caen ekde la unuaj horoj post la Elŝipiĝo. 
Sed izolitaj, ili rapide estis kaptitaj de la Germanoj. Tie, antaŭ la preĝejo Sankta Petro, ili estas kondukitaj en la kastelon.

    Carentan, la 13an de junio. Ekde la 12 a la usonaj soldatoj prenis la malgrandan urbon forpuŝante la malamikojn sen tro da malfacilaĵoj. Ili sekvis la progreson de la unuaj homoj kiuj elŝipiĝis sur la plaĝo Utah (vidu la mapon sube).





      Carentan, fine de junio. La urbeto liberigita ekde la 12a flagis je la tri francaj koloroj. Sur la stratoj nenio kaj neniu kapablis malpermesi la fervoron de la loĝantoj rilate la liberigantojn.

                   Sainte-Marie-du-Mont (norde de Carentan), la 12an de junio
     La civiluloj tre volonte renkontiĝis kun la soldatoj. Tiu volontulino de la Ruĝa Kruco klarigas ion al la Usonanoj kiuj verŝajne estas pli malpli perditaj aŭ perdis sian taĉmenton.

                               Bayeux, la 14an de junio.
     Bayeux estis la unua grava urbo liberigita de la britaj armeoj. La generalo de Gaulle unuafoje revenis en Francion. Li transiris la maron kaj elŝipiĝis en Courseulles-sur-Mer. Li renkontiĝis kun la Francoj en Bayeux kie li ricevis entuziasman akcepton...




lundi 26 mai 2014

NIGRAN TAGON POR LA DEMOKRATIO

      Hieraù politika tertremo skuis Eŭropa-n Unio-n okaze de la baloto en la 28 landoj por elekti novajn parlamentanojn.

                  NI TRAVIVIS NIGRAN TAGON POR LA DEMOKRATIO !!!

     Dum la "libera mondo", precipe en Ĕŭropo, Francio kaj Normandio, oni grandioze pretas festi la 70an datrevenon de la Elŝipiĝo kiu signis la komencon de la fino de la naziismo, la eŭropaj dekstraj partioj venkis en multaj landoj. 
   En Francio, la partio FN (Nacia Fronto), unuafoje en nia landa historio, iĝis la unua partio. Ĝi akiris 25 procentojn el la tuta elektantaro, dum la konservativa partio UMP (Unio por la Prezidenta Majoritato, partio de la eksa prezidento Sarkozy) akiris 20 procentojn, kaj la maldekstra partio PS (Socialista Partio, partio de la nuna prezidenta Hollande) akiris nur 14 procentojn.
    En Britio, venkis la partio UKIP kun 28 procentoj de la elektantaro. Ankaŭ venkis aŭ forte progresis la dekstraj partioj en Danio, Aŭstrio kaj verŝajne en aliaj landoj kies rezultoj mi ankoraŭ ne konas nun.
   Tiuj partioj kunigis ĉiujn eŭroskeptikulojn kaj eŭrofobiulojn, kiuj deziras ŝangi la ekonomiajn regulojn, kiuj deziras draste haltigi la enmigradon, kiuj estas racistoj kaj antisemitoj. Ili ne deziras konstrui sed male havas nur unun celon, faligi la eŭropan konstruadon, foĵeti la komunan valuton "eŭro" de 18 landoj kaj postuli la revenon al nacia protektado....
    Tio okazos hieraŭ, kvazaŭ estis tute forgesita la fakto, ke ĉiam "la abomene malpura besto" kapablas renaskiĝi. Ĉiuj pacemaj homoj ege maltrankviliĝas pri la estonteco de nia bela revo : " TIO NENIAM PLU !"

samedi 24 mai 2014

La 6an de junio 1944 (5)

      Omaha Beach, la 6an de junio. Finposttagmeze la usonaj ŝipoj amasiĝis sed nur 100 tunoj da materialo estis alvenitaj kiam oni prognozis 2 400. La bonorda alveno de ĉiuj materialoj estis nepre necesaj por la sukceso de la liberigo de Eŭropo.
      Tamen, malgraŭ tiu maloportuna malfruo, la tutan tagon miloj kaj miloj da soldatoj, centoj kaj centoj da veturiloj sukcesis eliri el la plaĝoj.

     La Aliancanoj timegis la akcepton de la lokaj loĝantaroj. Precipe la Usonanoj ĉar grandparte la Francoj konsentis kun la politiko de mareŝalo Petain, kiu petis de ili, ke ili kunlaboru kun la Germanoj. Tre rapide respondis la Normandanoj. Kiel la urbestro de tiu vilaĝo, kun ĝojo kaj dankemo la loĝantaro bonvenigis la liberigantojn.

   Omaha Beach, la 7an de junio
     La Usonanoj definitive venkis kaj forpuŝis la malamikojn. La plaĝo estis preskaŭ tute libera. Miloj kaj miloj da soldatoj povis elŝipiĝi sen tro da danĝero. Artefarita haveno estos konstruita tie sed ĝi estos tute detruita de tempesto kiu okazis de la 19a ĝis la 21a de junio.

     Ekde la 7a de junio sur la plaĝo de Arromanches (brita sektoro Gold), unu el la plej grandaj teknikaj grandfaroj ekkomencis. Temis pri la konstruado de granda artefarita haveno. Dank'al flosantaj kestegoj "Feniksoj" alportitaj el Anglio, veraj flosantaj ŝoseoj estis kreitaj tie, kie estis nenio krom la sabla plaĝo.

   Majo 2014.    Sepdek jaroj poste ankoraŭ bone videblas la restaĵoj de la artefarita haveno de Arromanches. Sur la dua plano de tiu foto, starantaj sur la marfundo, grandaj kestegoj "Feniksoj" kiuj konsistigis longan digon, ŝirmejo por la ŝipoj kiuj senĉese alportis homojn kaj materialojn.

     Sur la unua plano tiuj flospontoj konsistigis unu el la tri flosantaj ŝoseoj kiuj kunligis la ŝipojn al la plaĝo. Sur ili metalaj strukturoj estis metitaj, sufiĉe flekseblaj por sekvi la movojn de la tajdoj. Tial la elŝipiĝo de materialoj, veturiloj, nutraĵoj ...  senĉese okazis por subteni la unuajn soldatarojn.



mercredi 21 mai 2014

La 6an de junio (4)

     (Post kvintaga restado en Bruselo, Belgio, ni rehejmeniris hieraŭ posttagmeze. Mi raportos pri tiu tre interesa urbo pli malfrue. Mi nun deziras daŭrigi miajn raportetojn pri la Elŝipiĝo kaj la tre gravaj tagoj kiuj sekvis sub la nomo de "Batalo de Normandio")


         Jen denove la mapon de la plaĝoj de la Elŝipiĝo por klare vidi kie estis faritaj la subaj fotoj

              Gold Beach, la 6an de junio. La 50a divizio de la brita infanterio sukcese
 alsturmis la Germanojn. Fine de la mateno la plej granda parto de la plaĝo estis libera. Tio permesis la alvenon de pliajn materialojn, tankojn kaj buldozojn.

    Juno Beach, la 6an de junio. La kanadaj infanterianoj interŝanĝas amikajn vortojn kun la lokaj loĝantoj ĉe la marbordo. Malgraŭ la detruitaj domoj de multaj homoj, tiuj ĉi kontente bonvenigas la soldatojn. Finfine "Foren la Germanoj!" feliciĝis la Normandanoj.

     Omaha Beach, la 6an de junio. Okazis tie la tre malfacila evakuado de miloj da usonaj vunditaj "GI's" ekde la unuaj horoj de la Elŝipiĝo. La translokado de la plaĝo al la ŝipoj estis plenumita sub la germanaj kugloj.

     Omaha Beach, la 6an de junio. Tiun tagon, 863 vunditaj Usonanoj estis evakuitaj al Anglio. Ili estis prizorgitaj de la hospitaloj en Southampton, Porsmouth aŭ Weymouth. La ankoraŭ pli nombraj mortintaj restis surloke, ĉu sur la plaĝo, ĉu en la maro.

     Inter la marbordo kaj Caen, la 6an de junio. Liberigi la normandan ĉefurbon Caen ekde la unua tago estis la celo de la britaj soldataroj. La forta germana rezistado kaj la trafikŝtopadoj sur la tre mallarĝaj vojoj en la kamparo bedaŭrinde malpermesis atingi la celon de generalo Montgomery...
 
 
 
 

lundi 12 mai 2014

La 6an de junio 1944 (3)

       Plaĝo de Juno, la 6an matene
    La kanadaj soldatoj elŝipiĝas kun siaj bicikloj. La batalo estis tre malfacila por liberigi la plaĝon. La ŝipoj alvenis kun pli ol duon horo da malfruo, la maro alfluis kaj la materialo amasiĝis.

  La 6an vespere, sur la plaĝo Juno, 22 000 soldatoj kaj 3 200 veturiloj jam estis elŝipiĝitaj. La pereoj sumiĝis je mil viroj.

     La vilaĝo kie mi loĝas, Colleville-Montgomery (antaŭe Colleville-sur-Orne) staras en la brita sektoro Sword, apud la malgranda haveno Ouistreham. La celo de tiuj britaj kompanioj (akompanitaj de kelkaj Francoj) helpe de la kanadaj, kiuj elŝipiĝis en Juno, estis marŝi al Caen kaj liberigi ĝin.

     "Nia domo staris je kvindek metrojn de la plaĝo, fronte al la maro. Dum la nokto de la 5a ĝis la 6a, post la unua alarmo, mia patro postulis, ke ni iru en la tranĉeon kiun li mem fosis antaŭ la domo. Ni rapide komprenis, ke temis pri la Elŝipiĝo. La aviadiloj, la ŝipoj, pafadis kaj la Germanoj same faris. Ni timegis la aviadbombojn: mia patrino kaj mia fratino malfirmiĝis. Kune ni ekkantis skoltajn kantojn. Ni tiel eltenis ĝis la 6a. Tiam kvietiĝo okazis kiu helpis la elŝipiĝon de la soldataro. Ni eliris el la tranĉeo. Nia domo estis detruita kaj la ruinaĵoj flamis ...

    ... Intensa nebulo alvenis el la plaĝo. Ni vidis vunditajn soldatojn malantaŭ la muro. Tanko rapidegis al ni ! Ĝi apenaŭ evitis nin kaj ni rekuniĝis kun vico de anglaj soldatoj kiuj laŭiris la domon. Mitraleto enmane, la vizaĝoj nigriĝitaj, maltrankvilaj, ili ne atentis pri ni. Oficiro alvenis kiu kondukis nin al la plaĝo, kun germanaj kaptitoj. Tiam ni malkovris la Elŝipiĝon. La ŝipoj kun plataj fundoj, la tankoj kun grandaj kamenoj, la soldatoj sur la plaĝo, la maro plena je ŝipoj, la dikaj balonoj en la ĉielo ... ĉio estis eksterordinara, grandioza ..."
                                                                                      Jacques Martin, loĝanto en Bernieres (Juno)

     La angla ĉefkomandanto Montgomery venis paroli kun fiŝkaptistoj en la haveno Port-en-Bessin dum alvenas el Britio la dikaj flospontoj por konstrui la artefaritan havenon de Arromanches.

      Sur la plaĝo Juno, membro de la kanada sekureco de la plaĝoj kaj soldato de regimento "La Chaudière" (La Ŝodier) gardas germanaj kaptitojn. Malantaŭ ili videblas britaj kaj kanadaj vunditaj soldatoj kiuj revenas de la batalkampo.

                                                   Franca soldato retrovas familianojn
  
     Proksime de la plaĝo Sword, iom post iom la britaj soldatoj progresis en la kamparo. Ili renkontiĝis kun la loĝantoj kiuj bonvenigis ilin. La kamparanoj proponas trinki cidron al tiu surprizita soldato antaŭ daŭrigi lian danĝeran laboron. 

vendredi 9 mai 2014

La 6an de junio 1944 (2) Atestoj

     "Post malpli ol 15 minutoj niaj pereoj estas gigantaj. Mi provas kalkuli miajn homojn, kuŝiĝantajn ĉirkaŭ mi: el 188 ni restas nur 13 kaj unu oficiro. La kugloj risaltas ĉirkaŭ ni kiuj staras tie sen la plej eta protektilo, la plej eta ŝirmilo krom la korpoj de la jam mortitaj kamaradoj."                                                                                                                                                                           Edward Wozinski, usona soldato

     "Mi haltiĝas en la akvo kaj mi algluiĝas kontraŭ tetraedro kun du aliaj kaŭritaj soldatoj dekstre. La kugloj resaltas ĉirkaŭ ni sen min atingi, kiam la du knaboj sinkas, pafitaj. Liaj korpoj estas forportitaj de la ondoj. Mi rampas maldekstren. Necesas transpaŝi korpojn, ĉirkaŭiri bruliĝantajn tankojn... Mi kuŝiĝas malantaŭ  tetraedro, sub la malamika mitralado. Post dek minutoj mi sentas, ke oni tiras miajn piedojn. Estas unu el miaj kamaradoj kiu nevole vekas min! Kvar tabloidoj da Dramamine ensorbitaj sur la marŝipo endormigis min dum la batalo!"
                                                                  Karl Wolff, usona soldato

                                                                 Germana soldato
     "Estis mia pafbapto. Mi estis en nenormala stato. Mi ne plu timis morti. Mi estis terurigita ĉar mi konsciis, ke mi faris veran murdon. Mi klare vidis lian vizaĝon kiam ili saltis en la akvon kaj la krispan konvulsion kiam mi trafis ilin. Sed tio estis la regulo: se mi ne mortigas lin, li mortigas min!"
                                                                Heinrich Severloh, germana kaporalo

     "...Bombo eksplodis kaj ni estis ĵetitaj kiel branĉoj kontraŭ muro. Ĉiuj fenestraj vitroj dissplitiĝis, la ardezoj estis forŝiritaj. Mi aŭdis mian patron kiu diris "Mi ne kredas, ke ni eliros vivantaj!" ... Tremantaj pri timo ni iris en la tranĉeon de la familio Bachelet. Dek personoj. Usona soldato trovis nin. Li miris, ke ni estis tie. Li foriris kun mia patro. Post du horoj li ne estis reirinta do ni iris al la plaĝo. Infernal etoso! Ni marŝis ĝis la maro transpaŝante la vunditajn soldatojn kaj la mortintojn. Kiam mi atingis la dunon, mi vidis ŝipojn, milojn da ŝipoj, same kiel veran urbon sur la maro. Kaj, tiumomente, mi falis teren, mi ekploris kaj mi ne kapablis fari plian paŝon antaŭen. Mia patro staris kelkajn metrojn sube, ŝirmita en truo fosita en la sablo. De supre, sur la monteto, la Germanoj ankoraŭ bombadis la plaĝon. Mi kredas, ke mi estis la sola knabino sur plaĝo de la Elŝipiĝo tiun tagon!"
                                                    Janine Gazengel, franca loĝantino apud Arromanches    
 

lundi 5 mai 2014

La 6an de junio 1944 (1)

                                          En la flava parto de Normandio okazis la Elŝipiĝo
                                          kaj la unuaj teruraj bataloj antaŭ la fina venko.
    ... Subite ĉe la horizonto aperis la plej granda ŝiparo neniam vidita en la mondo dum la tuta Historio. Pli ol 5000 ŝipoj, grandaj kaj malgrandaj, novaj kaj malnovaj, ĉiuj estis alportantaj soldatojn, kamionojn, ĵipojn, kanonojn, municiojn, ambulancojn, kuracilojn kaj medikamentojn, nutraĵojn ... 

          La kvin sektoroj alsturmitaj de la soldataroj usonaj, britaj kaj kanadaj, la 6an de junio ekde la
          6a kaj  duono. Colleville, mia vilaĝo, staras en la brita sektoro SWORD, tuj apud Ouistreham.

                                               6 an de junio, inter Anglio kaj Normandio
     Jen la tiel timegita momento de la soldatoj kiuj elŝipiĝas de la granda marŝipo al malgranda barĝo por iri al la plaĝoj.

      6:18 matene. La usona batalkrozisto (krozŝipo) USS Augusta ekpafas la plaĝojn. Sur ĝi staras la generalo Omar Bradley, komandanto de la 1a usona armeo kiu devas alsturmi la sektoroj UTAH kaj OMAHA. La unuaj barĝoj foriras al la plaĝoj.

      En unu el la unuaj barĝoj, la usonaj soldatoj (angle GI's) pririgardas la plaĝon. El la maro la marŝipoj daŭre pafas la blokhaŭsojn de la Atlantika Muro.

      Dum pli ol du horoj la Germanoj masakris la senŝirmitajn usonanojn apenaŭ alvenintajn sur la sablo. Pli ol 1800 junaj viroj de la unua sturmo jam mortis aŭ pereis forportitaj  de la ondoj. Miloj da homoj senĉese sekvas por plifortigi la pozicion kreita de la unuaj sturmantoj ...