mardi 23 février 2016

Promenado en la urbocentro de Caen (3)

                                                                        La turo Leroy
    Ni daŭrigas nian promenadon en la centro de la urbo. Troviĝas ie kaj ĉi tie restaĵoj de la malnova kastelo kiel tiu turo, sola meze de novaj konstruaĵoj. Ĝi staras proksime de la preĝejo Saint Pierre.

       La tramo de Caen ne havas grandan reton. Nur du linioj transiras la urbon sed la urbestraro planis plilongigi la unuan linion por atingi novan kvartalon ne ankoraŭ finkonstruita.

        Mi parolis pri la rekonstruado de Caen kion oni komencis tuj post la fino de la dua mondmilito. Tiu domego bone montras la stilon,sen aparta stilo, de tiuj novaj konstruaĵoj.

       Pro la gravega manko de loĝejoj post la milito, la ĉefa celo de la urbestroj estis rapide rekonstruigi domegojn, sen tro okupiĝi pri la beleco de la arkitecturo. Pro tio tiuj domegoj ne prezentas apartajn rimarkindaĵojn. Abundas en la centro de Caen tiaj konstruaĵoj.

                                                            La pordego de la prefektejo
     Proksime de nia domego staras la loĝejo de grava ŝtata funkciulo, la Prefekto de nia departamento Calvados (Kalvadoso). Tie regule amasiĝas la personoj kiuj manifestacias kontraŭ diversaj leĝoj aŭ leĝprojektoj ... Tamen neniam eliras el sia komforta loĝejo la ŝtata respondeculo.

    Alian fojon mi denove proponos alian promenadon en mia interesa urbo.

samedi 20 février 2016

Promenado en la urbocentro de Caen (2)

       Io tre surprizis min de kiam ni venis loĝi en Caen kaj daŭre surprizas min. Mi, kiu longe trankvile vivis en vilaĝo kaj imagis la ŝanĝon malfacilan en tia tute malsimila medio ... mi malkovris, ke mi ŝatas promenadi en la urbo !
 
                                                 Pinto de hotelo de Escoville (Eskovil)
     Ĝis antaŭnelonge mi venis en tiun urbon nur kiam bezonis viziti specialan fakulon, aĉeti vestaĵojn aŭ ŝuojn, rezervi trajnbiletojn ... Ĉiam la ĉeesto en ĝi estis rezulto de io necesa, pli malofte temis pri plezuro krom de tempo al tempo por spekti teatraĵon aŭ aŭskulti koncerton en la konservatorio.

                                                   Renesanca fenestro de la hotelo de Than
     Kaj nun ... kiam la vetero taŭgas mi kapablas eliri el mia loĝejo por sencele promenadi en la cento de Caen. Mi kiu kvazaŭ neniam rigardis, aŭ malatente rigardis la montrofenestrojn de la magazenoj krom kiam mi serĉis ion por aĉeti, mi haltas nun antaŭ la samajn montrofenestrojn kiujn mi rifuzis rigardi antaŭe !

 
                                                                  Hotelo de Than
      Mi eĉ tre surprizis min kiam mi eniris en librovendejon nur por rigardi kion oni proponas al la legantaro. Vere io ŝanĝis en mia konduto sed kial ?

                                                  Absido de la preĝejo Saint Pierre
     Mi pensas, ke mi precipe ŝatas la etoson de la urbo. Caen de longe estas universitata urbo. Ĉiutage videblas ie ajn kaj iam ajn multajn gejunulojn. Ili ĝenerale estas ridemaj kiam ili grupe marŝas aŭ trinkas ĉe la teraso de kafejoj.

                                                 Apogarkoj de la preĝejo Saint Pierre
     Apenaŭ elirinte el nia domego mi renkontas homojn, gejunulojn aŭ ne. En nia eksa vilaĝo, mi povis iri aĉeti panon aŭ viandon sen renkonti iun, nek irante nek reirante ! Kian ŝanĝon kun la antaŭa vivo !

                                                 Flamgotika fenestro, preĝejo Saint Pierre

mercredi 17 février 2016

Promenado en la urbocentro de Caen (1)

                                                       Preĝejo Saint-Etienne le Vieux
       Hieraŭ ne pluvis. Tia senpluva vetero ne okazis de kelkaj longaj tagoj. Mi kaptis la okazon por eliri el la apartamento. Jam de kelka tempo venis al mi la deziron iri je la malkovro de mia nova urbo. Preninte la fotilon, mi foriris, sen precizan planon koncerne la itineron.

     Mia deziro estis tute simpla: marŝadi en la urbo kaj foti diversajn aspektojn en la urbocentro, iom hazarde laŭ mia itinero. Mi parolos detale nek pri la preĝejoj, nek pri la domegoj, malnovaj aŭ novaj.

     Mi nur skribos sub la foto la nomon de la konstruaĵo, kiam mi scios tiun nomon. Ekzemplo de mia nepripensita promenado: granda ligna pordego, kiu kutime estas fermata, hieraŭ estis malfermata; mi eniris kaj neatendite malkovris tiun grandan privatan domon en eta korto. 

      En tiu malnova granda domo vivis la franca poeto Malherbe. Li naskiĝis en Caen ĉirkaŭe en 1555. Ie en la urbo troviĝas statuo de tiu fama normanda poeto kaj ankaŭ li donis sian nomon al granda liceo de Caen.

        En la fondo de mallonga pasejo allogis min tiu belega krado kiu malpermesas eniri la personojn kiuj ne loĝas en la apartamentoj de la renesanca konstruaĵo.

       En Caen, se feliĉe restas belaj malnovaj konstruaĵoj, la plej granda parto konsistas el novaj. Ne forgesu, ke post la dua mondmilito la urbo estis detruita proksimume je 80%. La postmilita rekonstruado daŭris longe, longe ... laŭ diversaj stiloj laŭepoke.

       Tiu ĉi mezepoka domo kun siaj traboj el ligno estas unu el la tre maloftaj domoj kiuj sufiĉe restis firme staranta por esti restaŭrita. Ĝi apudas konstruaĵon de la postmilita rekonstruado.  
      Tre baldaŭ la sekvo de la promenado ...


jeudi 11 février 2016

Inundo de la herbejo





                                                   La parkejo por aŭtoj estas fermata
       Post ses semajnoj en nia montara vilaĝo, ni finfine rehejmiĝis en Caen. Per trajno la veturado tre bone okazis, sen malfruo kaj sen streso. De pluraj tagoj pluvis en Normandio okazante inundojn tie kaj ĉi tie. Sur la ĉi-supre senpaga aŭtoparkejo pluraj centoj da aŭtoj kutime staras. 

    La ŝoforoj sendube estis devigitaj serĉi alian lokon por parkadi siajn aŭtojn en la centro de la urbo kie mankas tiaj lokoj, eĉ kiam oni devas pagi.



      Kutime mia edzino kaj mi marŝadas sur la inundita pado kiu laŭiras rivereton. Nun ne eblas sed ni esperas, ke rapide retiriĝos la akvo ĉar la pluvo ĉesis de hieraŭ. Ni ne scias, ĉar ni unuan fojon vidas inundon en Caen.




        En la vilaĝo kie ni travivis dum deknaŭ jaroj, neniam okazis inundoj ĉar ĝi ne situas proksime de rivero sed proksime de la maro. Alia malbonaĵo okazis kiam la ventoj tempeste blovis (precipe la tegmentoj suferis!), sed inundo neniam.
      En Caen la granda herbejo estis marĉo antaŭ esti taŭgaranĝita kiel hipodromo. Pro tio, kiam abunde pluvas tuj la grundo rifuzas sorbi la troan akvon. 




     Se la plej malaltaj partoj de la herbejo estas rapide inunditaj, feliĉe la inĝenieroj kiuj zorgis pri la hipodromo antaŭvidis la inundojn. La kurejo estas konstruita pli alte kaj, almenaŭ ĝis nun, restis ne inundita. Se pluvoj denove falas ni vidos ĉu la kurejo estos aŭ ne estos kovrita per akvo.

       Profitante de la senakva kurejo, du ĉevaloj trotis. Kiam mi vidis ilin la trejnado ĵus finiĝis kaj ili trankvile revenis paŝante ĝis la loko kie atendis la kamiono por reiri al sia hejmo.