jeudi 11 février 2016

Inundo de la herbejo





                                                   La parkejo por aŭtoj estas fermata
       Post ses semajnoj en nia montara vilaĝo, ni finfine rehejmiĝis en Caen. Per trajno la veturado tre bone okazis, sen malfruo kaj sen streso. De pluraj tagoj pluvis en Normandio okazante inundojn tie kaj ĉi tie. Sur la ĉi-supre senpaga aŭtoparkejo pluraj centoj da aŭtoj kutime staras. 

    La ŝoforoj sendube estis devigitaj serĉi alian lokon por parkadi siajn aŭtojn en la centro de la urbo kie mankas tiaj lokoj, eĉ kiam oni devas pagi.



      Kutime mia edzino kaj mi marŝadas sur la inundita pado kiu laŭiras rivereton. Nun ne eblas sed ni esperas, ke rapide retiriĝos la akvo ĉar la pluvo ĉesis de hieraŭ. Ni ne scias, ĉar ni unuan fojon vidas inundon en Caen.




        En la vilaĝo kie ni travivis dum deknaŭ jaroj, neniam okazis inundoj ĉar ĝi ne situas proksime de rivero sed proksime de la maro. Alia malbonaĵo okazis kiam la ventoj tempeste blovis (precipe la tegmentoj suferis!), sed inundo neniam.
      En Caen la granda herbejo estis marĉo antaŭ esti taŭgaranĝita kiel hipodromo. Pro tio, kiam abunde pluvas tuj la grundo rifuzas sorbi la troan akvon. 




     Se la plej malaltaj partoj de la herbejo estas rapide inunditaj, feliĉe la inĝenieroj kiuj zorgis pri la hipodromo antaŭvidis la inundojn. La kurejo estas konstruita pli alte kaj, almenaŭ ĝis nun, restis ne inundita. Se pluvoj denove falas ni vidos ĉu la kurejo estos aŭ ne estos kovrita per akvo.

       Profitante de la senakva kurejo, du ĉevaloj trotis. Kiam mi vidis ilin la trejnado ĵus finiĝis kaj ili trankvile revenis paŝante ĝis la loko kie atendis la kamiono por reiri al sia hejmo.  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire