vendredi 28 mars 2014

Post tri semajnoj


                         Jen la ŝoseo kie viro biciklis sur akvo, kiel Jesuo

      Alvenis la tempo foriri el Dakso. La kuracado de mia edzino finiĝas morgaŭ matene kaj ni tuj foriros al nia Normandio posttagmeze. Ni trankvile veturos ankaŭ dimanĉon kaj kredeble atingos Colleville lundon.

     Antaŭ nia foriro, hieraŭ posttagmeze ni denove faris grandan rondiron en la ĉirkaŭaĵoj de la kampadejo kie ni restadis dum tiuj tri lastaj semajnoj.

     Certe la nivelo de la akvo jam bone malaltiĝis. Ĉiuj ŝoseoj nun estas senprobleme uzeblaj post purigado de municipaj laboristoj.

     Tamen restas ankoraŭ multaj inunditaj vojetoj kaj kampoj, aŭ pli ĝuste parte inunditaj.


      Se post tri semajnoj la kampoj ankoraŭ estas tiom plenplenaj de akvo, tio signifas ke la tero ne plu kapablas ensorbi tiun akvon.

     Mia demando estas : post kiom da semajnoj aŭ monatoj tiuj kampoj finfine estos liberaj por la brutaroj ?



    Eĉ se ni faris sufiĉe belajn fotojn okaze de la inundoj, ni restas malĝojaj pensante pri la malfacilaĵoj kiuj atendas ĉiuj terkulturistoj kaj bredistoj !
 

mercredi 26 mars 2014

Dakso, unua terma stacio

                                                  Hotelo "Les Thermes" (la Termoj)
     Kvankam ĝi estas malgranda urbo, (proksimume 20 000 loĝantoj), Dax (Dakso) laŭdire estas la unua franca terma stacio kun 15 varmobanejoj. Ĝi estis jam fame konata en la antikva tempo ĉar Romianoj malkovris la bonan efikon de la varmaj akvoj.

                                                  Tre moderna konstruaĵo apudas malnovan
   En la centraj kvartaloj, vidante la diversstilajn konstruaĵojn oni sentas la tradician aktivecon de tiu urbo. Oni diras, ke vizitadas ĝin 50 000 kuracadantoj jare.

                                          La blanka hotelo Splendid  
    Precipe reŭmatuloj kaj flebituloj sekvas terman kuracadon en Dakso. Kaŭzas bonan efikon la minerala akvo riĉa je oligoelementoj kaj mineralaj saloj. Ankaŭ la termaj kotoj tre bone efikas.
 
                                                 Hotelo Splendid konstruita en 1928
    La termaj kotoj estas ellaboritaj de municipa laboratorio sub scienca kontrolo. Ili rezultas de ununura farmacia procedo kiu reproduktas la kondiĉojn de natura maturiĝo, aldonante algojn kaj specifajn termajn bakteriojn kiuj iom post iom nature kreskas en la koto, post la regulaj riveraltiĝoj de la rivero Adour (Adur).

                                 ( Tiujn teknikajn klarigojn mi legis sur municipa bulteno)
 

samedi 22 mars 2014

Karnavalo en Dakso

     Por via plezuro mi ankoraŭfoje sendas kelkajn fotojn pri la Karnavalo en Dakso, sen pliajn komentojn.

                                                                                                        
  












    

vendredi 21 mars 2014

Karnavalo en Dakso

     Pasintan sabaton la urbo Dakso festis Karnavalon. Hazarde Gigi kaj mi troviĝis en la urbo kiam ni malnete aŭdis muzikon, precipe tamburojn. 


        Ni estis malproksime kaj ni  provis trovi el kiu loko la muziko fontas.
     
       Ni facile trovis la lokon ĉar jam multaj homoj direktiĝis al la centra kvartalo kaj ni sekvis ilin. Muzikistoj kun tamburoj estis nombraj. Tiuj surmetis flavajn T-ĉemizojn por pensigi nin pri la venonta monda ĉampiono de futbalo kiu okazos en Brazilio.

      La homamaso estis pli densa ol mi supozis kaj la partoprenantoj estis vestitaj per tre ĝojaj koloraj stofoj.


                                       





    En multaj landoj Karnavalo furoras nuntempe por festi la printempan revenon. Kiam mi estis infano, en Francio tiuj karnavaloj estis raraj. Ili okazis precipe kaj tradicie en la norda kaj sudorienta regionoj.

      Iom post iom en ĉiuj francaj regionoj, urboj grandaj kaj malgrandaj adoptis la ideon kaj multiĝis ĉie pli malpli grandaj karnavaloj. Kvankam modesta tiu de Dakso plaĉis al ni pro la tre agrabla etoso.


mardi 18 mars 2014

Pri la inundoj en Dakso

      Post unu semajno kaj post senpluvaj tagoj, la rivero Adur retiriĝis en sia lito. Tamen ĝi ankoraŭ restas iom pli alta ol normale. Mi fotis ĝin el la sama loko kie mi jam fotis antaŭe por vidigi vin la diferencon.


     Retiriĝante la rapida fluo lasis branĉojn kaj arboj kontraŭ la pilieroj de la pontoj. Tiu estas nova moderna ponto por piedirantoj kaj biciklistoj. Ankaŭ videblas la foton kiun mi faris el la sama loko antaŭ unu semajno.

         Tiu ĉi estas malnova ponto kun pli dikaj kaj larĝaj pilieroj kie pli facile arboj kaj branĉoj amasiĝis. Sur ĝi nur kuras la trajnoj. Alian saman ponton uzas la aŭtoj sed mi ne fotis ĝin.

     Promenante en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo, tre proksime de la kampadejo kie ni restadas ni vidis inunditajn kampojn. Tiam ni pensis ke la inundo preskaŭ estis finita. Ni eraris !



     Laŭ mia supozo la alteco de la akvo super tiuj kampoj estas pli ol unu metro. Ĉar tio ne estas lago ! Estas nur inundita kampo kie kutime restas bovinoj. Mi opinias ke tiuj bestoj longtempe atendos antaŭ reveni tien. Ĉu ili havos sufiĉe da fojno ĝis ili povos manĝi la novan herbon ?



     Daŭrigante nian promenadon ni esperis reveni al kampadejo farante grandan rondiron. Bedaŭrinde la strateto ankoraŭ ne liberiĝis je akvo. Gigi perplekse rigardis  pensante "Se almenaŭ mi kapablus marŝi sur la akvo kiel Jesuo !"


     Tiu biciklanto ne estas Jesuo ! Ni parolis kun li kiam li atingis la senakvan ŝoseon. Li provis, kaj sukcesis transiri la tutan inunditan vojon kaj diris: "Nun mi havas tre puran biciklon !" Kaj mi aldonis: "Ankaŭ viaj piedoj kaj pantalono estas pli puraj !" Ni kune ridis.







jeudi 13 mars 2014

Inundoj

      Ĉi-jare en Francio ni travivis strangan kaj ne normalan vintron. Mi jam parolis pri tio kiam ni alvenis en Alpoj kie mankis neĝo. Poste dum nia restado ne forte frostis ĉar la plej malalta temperaturo sur nia balkono estis nur 9 gradoj sub nulo. Kutime 15 ĝis 20 gradoj sub nulo estas normalaj temperaturoj.

                                   La rivero Adour (Adur) en la urbo Dax (Dakso)

       Alie en nia lando pluvis, pluvis kaj pluvis dum multaj sinsekvaj tagoj, precipe laŭ la okcidenta flanko. Ekde la fino de decembro ĝis la fino de februaro ĉiuj marbordoj plurfoje suferis pri fortaj tempestoj kiuj tre difektis la plaĝojn, la digojn kaj ĉiujn konstruaĵojn proksime de la maro. Ĉiuj riveroj, eĉ la plej malgrandaj, riveraltiĝis kaj inundis urbojn kaj kampojn okazante ĉie grandegajn damaĝojn. 

     Kiam ni alvenis en Dakson, sabaton, la 8an de marto oni elektis por ni lokon en la supra parto de la kampadejo ĉar la suba parto estis ankoraŭ inundita antaŭ kelkaj tagoj. Dimanĉon ni alproksimiĝis de la rivero Adur kaj vidis, ke ĝi  kvazaŭ large duobliĝis. La padoj kaj la laŭborda strato estis fermitaj.

      Du tagojn poste la benkoj, kiuj ne estis videblaj dimanĉon, jam reaperis pro la sufiĉe rapida malaltiĝo de la rivero. Restis koto kaj branĉoj alkroĉitaj je la benkoj kaj je la pilieroj de la pontoj. 

     Ĉar revenis bela vetero, sen pluvo, de la komenco de marto, la situacio pli kaj pli boniĝis kaj daŭre boniĝos sed ni jam scias, ke ni ne povos marŝadi en la najbara kamparo kiel kutime. Ni spertos ...

 

lundi 10 mars 2014

Ni alvenis en Dakso





                                                   Bonvenon en la kampadejo La Basko
     Jen ni alvenis en Dax (Dakso), laŭdire la unua terma stacio en Francio. Dum tri tagoj ni trankvile vojaĝis per nia loĝaŭto en tre bonaj kondiĉoj. Survoje la trafiko ne estis tre densa kaj bela suno akompanis nin. 
     
                                     La akceptejo de la kampadejo
     Ĉi-jare ni elektis novan kampadejon pro grandaj laboroj kiuj malpermesas oportunan veturadon de la loko kie ni kutime restadas ĝis la varmobanejo elektita de Gigi de pluraj jaroj.
    
                                      Nia loĝaŭto trovis sian lokon
     Geamikoj kiuj regule vizitadis tiun kampadejon Le Bascat rekomendis ĝin. Unuavide tiu restadloko ŝajnas agrabla sed ni vidos post kelkaj tagoj ĉu ni havos la saman senton.

     Ĉar ni alvenis la tagon de la postvintra malfermo, granda parto de la kampadejo estas kvazaŭ senhoma. Tio plaĉas al ni ĉar ni ne ŝatas grandajn amasojn da homoj. Ni ĉiam elektas tiun periodon por la kuracado de Gigi ĉar la plimulto de la kuracadantoj preferas veni en majo, junio kaj septembro aŭ oktobro.
 
       Por la homoj kiuj ne havas loĝaŭton aŭ ruldomon, eblas lui "mobil home". Tiuj loĝejoj estas pli grandaj kaj kompreneble pli komfortaj ol nia veturilo.

       Ĉu ne plaĉus al vi restadi en tia loĝejo dum tri semajnoj ? Precipe se vi ne bezonas suferi drastan terman kuracadon ! Tamen se vi estas tute bonsana, elektu alian urbon !
 

dimanche 2 mars 2014

Lastajn vortojn kaj fotojn el Alpoj

     Ni finfine forlasis nian karan montaron kaj revenis hejmen en Colleville. Mi ĵus rimarkis, ke post prezentado de tradiciaj domoj kaj aliaj, mi nur forgesis montri la konstruaĵon kie ni havas nian propran apartamenton !!!
 
     Jen la suda fasado de la ne tro granda domego kiu entute konsistas el ok proprietaĵoj. Nia apartamento situas je la dua etaĝo super la sporta magazeno (la tria por Japanoj).
 
     Jen la orienta flanko de nia eta domego. Nia posedaĵo situas maldekstre, je la meza parto de la fasado. Ni do havas du balkonojn kiuj permesas al ni ĝui la sunradiojn matene je la orienta flanko, posttagmeze je la suda. Pro tio estas tre agrable vivi tie.
 

      Por la lasta raporto el Lanslevillard, mi aldonas finajn fotojn, nur por plezuro via. 
 
 

 
 
   

     Nun en Colleville, post kelkaj tagoj kun familianoj kaj amikoj, ni estas preparanta la tuj venontan vojaĝon al Dakso. 
   Malnovaj legantoj de tiu blogo sendube rememoros pri kio temas kiam mi skibas la nomon de tiu ĉi sudorienta urbeto. En ĝi apartaj akvoj kaj kotoj estas rekomendindaj por kuraci diversajn dolorojn kaj malsanojn.
   Tie, ekde la 10a de marto, Gigi sekvos trisemajnan kuracadon. El Dakso mi sendos la venontajn raportojn.