lundi 26 janvier 2015

Unua neĝo


     Kiam mi ellitiĝis pasintan ĵaŭdon, tute neatendite mi vidis ke iom da neĝo falis dum la nokto. Certe la prognozoj pri la vetero anoncis neĝfalon sur la nordokcidenta Francio sed ni ne atentis pri tio.





        Fakte estis malfacile kredi tion ĉar la temperaturoj estis mildaj kaj la ĉielo sufiĉe pura. Strangan vintron ni ĝis nun observis ĉar frostis nur du aŭ tri matenoj kaj la temperaturoj ne estis malaltaj. Nur unu/du gradoj sub nulo.
 



       Pro tio mi estis tre surprizita kiam mi malkovris la etan blankan tavolon de freŝa neĝo. Dum la tago tiu neĝo rapide malaperis kaj de tiu momento ne plu reaperis.

                                      Informojn pri "Charlie" mi rapide aldonas. 
       Kiam la teroristoj fuĝis post la murdo de la ĵurnalistoj, unu kriis : "Oni mortigis "Charlie !" Tiam la satira gazeto havis 7 000 abonantoj. Hodiaŭ oni kalkulas pli ol 120 000 abonantoj !!!

mercredi 21 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (5)


                                         La postvivanta desegnisto Luz faris la unuan paĝon.
       Hieraŭ finfine mi sukcesis aĉeti la satiran gazeton "Charlie Hebdo". Ĝis hieraŭ Gigi kaj mi provis aĉeti ĝin en diversaj lokoj sed sensukcese. Ĉu ĉar ĉiuj ekzempleroj estis jam venditaj, ĉu ĉar oni ne proviziis ĉiujn deponejon.

                Fudamentalistoj diskutas: " Ne tuŝu la homojn de "Charlie Hebdo"  " Ili aspektos kiel         martiroj kaj en la paradizo tiuj aĉuloj ŝtelos ĉiujn virgulinojn niajn !"

        Tamen ni estis esperplenaj ĉar oni anoncis, ke tiu speciala gazeto estos reelsendita laŭbezone, ĝis sep milionoj se necesas. Plie ĝi estos escepte vendebla dum du semajnoj anstataŭ unu kiel kutime.

                         Konferenco de Yalta. Dispartigo de la mondo inter Islamanoj, Kristianoj kaj Judoj.
             "Mi konservas la okcidentan sektoron, vi, vi konservas la orientan sektoron" diras la Kristiano al la Judo dum la Islamano grumblas ĉar nenion oni donas al li !

      Mi jam diris ke ni ne estas speciale admirantoj de "Charlie Hebdo". Ĝi ofte prezentas vidpunktojn pri kiuj ni ne konsentas. Sed aĉetante tian satiran gazeton ni deziras subteni nian liberecon. Ĉiujn liberecojn pri kiuj mortis tiom da homoj en nia lando. 

           Desegno 1:  Plano Erasmus por la studantoj kiuj povas studi en iu ajn lando de Eŭropa Unio.
          Onta ĝidaisto demandas: "Nenio por Sirio ? Bone, mi devojigos avionon ..."

      La mondfame konata filosofo Voltaire (Volter) siatempe diris : " Mi ne konsentas kun via opinio sed mi ĝismorte batalos, por ke vi povu esprimi ĝin ! " Pri tio la franca popolo neniam suferis, hodiaŭ ne suferas kaj espereble neniam suferos la plej malgrandan atakon !

 
Desegno 2:  Edzino de onta ĝidaisto al la edzo: 
" Ne kunportu tion ! Vi havos troan bagaĝon !"
    
      Tio klarigas kial tiom da Francoj nepre volas havigi al si la satiran gazeton. Ne pro la ideoj de tiu anarkista kaj provokema gazeto, tute ne ! Sed pro la sincera volo, ke tiaj skribâjoj kaj desegnaĵoj daŭre estu publikigitaj  en nia lando. Êĉ se ili ne plaĉas al aliaj kiuj ne havas la samajn ideojn.

                      Desegno 3: En Sirio. Al la du ĝidaistaj kandidatoj apenaŭ alveninte iu demandas:
   "Vi lernis en fina klaso en "93" ?  Bone ! Servuton pri fekejo !"
  (Klarigoj:  "93" estas ĉirkaŭurbo de Parizo; "servuton"= teda devigata laboro)

      Mi elektis kelkajn desegnaĵojn de tiu ĉi speciala "Charlie Hebdo". Precipe desegnaĵojn de la mortitaj desegnistoj: Cabu (Kabu), Charb (Ŝarb'), Tignous (Tinjus), Honoré (Onore) kaj Wolinski (Volinski).  

                   Ministro pri financoj (franca) ricevas varmkoran akcepton

      Neniu rajtas perdi el la vidon ke tiujn homojn, kaj ankaŭ aliajn senkulpulojn, oni mortigis pro tiaj desegnaĵoj !!!

                                         Jesuo kiu sunbruniĝas sur sia kruco demandas : 
                                                          "Ĉu iu povas returni min ?"

                          Negocoj de ostaĝoj.  Desegno 1:  "Haltu ! Haltu ! ; "Kio okazas ?"
   " La Prezidento Hollande ĵus ĉetelevide deklaris : "Vidalvide de teroristoj necesas esti necedigebla. Ni malkonsentas negoci kun ili kaj Francio pagos neniun ostaĝmonon." 
     La sekvaj desegnaĵoj montras ostaĝojn venditajn kun rabataĵo kaj virinoj kiuj aĉetas ilin, por ke ili instruu amormanierojn fare de francaj putinoj.

                   

vendredi 16 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (4)


     Kiam en 2011 la lokoj de la satira semajna gazeto "Charlie Hebdo" estis atakita de iuj teroristoj, ankoraŭ nekonataj hodiaŭ, la "kokteloj molotov" detruis parton de lia laborejo. Por daŭrigi la laboron kaj malpermesi la ne ĉeeston de la gazeto, la ĵurnalo "Liberation" (Liberigo) akceptis en sia propra laborejo la tutan skipon de la atakitaj ĵurnalistoj de "Charlie".

      Ankoraŭfoje post la murdo de dekdu personoj, "Liberigo" proponis kompletan etaĝon en sia domego por ke la postvivantoj de "Charlie" povu daŭrigi lian laboron. Tiuj ĉi tuj anoncis post la murdoj ke "Charlie" tute ne mortis. "Kiel ĉiusemajne la venonta gazeto estos publikigita venontan merkredon." diris la advokato de la satira gazeto.

       Tiun gazeton mi ne speciale ŝatas kaj ne legas. Inter la kvar milionoj da personoj kiuj manifestaciis dimanĉon, nur malmultaj estas regulaj legantoj de "Charlie". Tamen estas netolerebla por Francoj ke oni volas malpermesi al iuj diri, skribi, desegni ion pretekste ke tio ĉagrenas aliajn personojn. Ankoraŭ estas netolereble ke oni murdas pro tio.

       "Charlie Hebdo" estis en tre malfavora financa situacio antaŭ la 7a de januaro. La kvanto de legantoj regule malgrandiĝis jaron post jaro. Ĉiusemajne estis aĉetitaj inter 30 kaj 40 000 ekzemplerojn, kelkfoje pli kiam okazis io speciala pri kio interesiĝis pliaj legantoj. Ekde la morgaŭo de la murdoj, abonoj alvenis kaj mondonacoj. La registaro anoncis monsubteno de unu miliono da eŭroj !!! El ĉie samaj helpoj venis al la gazeto.

                     "Nek dio, nek masto !" Antaŭa desegno de murdita desegnisto.
       La skipo de "Charlie", estraranoj, ĵurnalistoj, desegnistoj, ĉiuj postvivantaj, diris ke ili faros la venontan gazeton same kiel antaŭe, sen ŝanĝi eĉ peceton de la kutima satira tono kiu karakterizas ĝin. Danke al "Liberation", ili antaŭvidis neimageblan elsendon : unu milionon ! La gazeto havus nur ok paĝojn anstataŭ la kutimajn dekses paĝojn. Tion ili anoncis vendrede aŭ sabate.
       Sed post la daŭraj alvenoj de novaj abonoj, eĉ eksterlandaj, post la tiel impona homasiĝo kiu okazis pasintan dimanĉon, antaŭ tiom da "Je suis Charlie", estis decidita fari deksesapaĝan gazeton kaj pli grandegan elsendon. Tri milionojn ! Kaj tio okazis.
                     Ekde marde afiŝoj de la unua paĝo de "Charlie" kovris murojn.
             "Ĉio estas pardonita" skribis la desegnisto Luz sub la titolo. La Profeto larmas !
      Merkredon, la 14an de junuaro, unu semajnon post la murdoj la nova "Charlie Hebdo" estis en ĉiuj vendlokoj. Jam de pluraj horoj vicoj de aĉetontoj atendis surtrotuare la malfermon de la magazenoj. Post du horoj, nenie en Francio oni povis trovi la satiran gazeton sur kiu, sur la unua paĝo ploras la Profeto Mahometo. La unuaj 700 000 ekzempleroj estis elĉerpitaj. Posttagmeze aliaj estis disponeblaj ... nur malpli ol unu horo !

      Samajn vicojn oni vidis ĵaŭde, saman rapidecon por elĉerpi la stokojn ! Neniam en nia lando okazis tiel furoro por iu ajn gazeto aŭ ĵurnalo. Aŭdante la plendoj de tiuj kiuj ne sukcesis havigi al si tiun "Charlie", estis decidita ke la elsendo atingos kvin milionojn !!! Nur iom da pacienco estis rekomendita al la ankoraŭ neposedantoj de la gazeto.

                       "Pli da ĉeestantoj por "Charlie" ol por la diservo!"  "Parizo estas CHARLIE"

       Mi bedaŭrinde estas unu el la multaj neposedantoj. Tamen "Je suis Charlie" kaj mi esperas!


                 Germana satira gazeto ankaŭ publikigis la unuan paĝon de "Charlie". 
     Nur du aŭ tri gazetoj aŭ ĵurnaloj faris tion en la mondo. Ĉu la islamaj fanatikuloj sukcesos mutigi la laŭdire liberan gazetaron ? Ĉu pro timo ili sukcesos malpermesi esprimi opiniojn kiuj ne konvenas al ili ?  
     




PS  Mi fotis televidekranon por akompani tiun raporton.

mercredi 14 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (3)


      Mi raportis pri la granda kaj digna manifestacio en Caen kie amasiĝis tiom da homoj. Ĉie en Francio, en grandaj kaj malgrandaj urboj, en grandaj kaj mezgrandaj vilaĝoj, tiaj homamasiĝoj estis organizitaj. Sed la pli grandega kompreneble okazis en Parizo. Vespere mi fotis la televidekranon kiam aperis la unuaj raportoj pri la manifestacio.

      La manifestaciantoj estis tiel nombraj ke la polico rezignis kalkuli kiom da ili ĉeestis tiun dimanĉon, la 11an de januaro. Finfine oni anoncis pli ol UNU MILIONO KAJ DUONO, verŝajne preskaŭ DU MILIONOJ staris  sur la placo de la Respubliko dum pluraj horoj sen povi marŝi. En la tuta lando oni kalkulis inter TRI MILIONOJ KAJ SEPDEK CENT MILOJ kaj KVAR MILIONOJ da personoj kiuj staris por montri sian indignon. 

      La organizantoj estis unue antaŭviditaj du itinerojn por atingi la placon de la Nacio. Rapide estis videbla, ke tria itinero estus dezirata. Tamen eĉ la tria itinero ne sufiĉis ! Ĉiuj stratoj ĉirkaŭ la placo de la Respubliko estis plenplenaj da homoj, kiuj eĉ ne povis alveni kun la unuaj alvenintaj. Tiuokaze multaj policanoj kaj soldatoj estis ĉie por sekurigi la popolamasiĝon. Kaj, nekredeble, la homamaso aplaŭdis tiujn armeajn fortojn kiuj kuraĝe agis kontraŭ la teroristoj.

     Tre rapide post la decido, kelkaj eŭropaj ŝtatestroj informis la Prezidento F. Hollande, ke ili deziras partopreni en la manifestacio. Tuj sekvis aliaj petoj de aliaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj. Kompreneble ili estis bonvenaj ! Tiam entute kvindek ŝtatestroj kaj ĉefministroj akompanis la francajn ŝtatestron kaj ĉefministron.

     Surprizis min kaj multajn Francojn, tiu neimagebla internacia subteno. Braken-braken tiuj gravaj personoj marŝadis antaŭ la parizana homamasiĝo. Bonege protektitaj de multaj policanoj surstrate, surtrotuare kaj surtegmente la ĉeestantaj eminentuloj montris al la mondo ke ĉio estos plenumita por komune lukti kontraŭ ĉiujn atakojn kiuj celas la homajn liberecojn. Nia prezidento diris: "Hodiaŭ Parizo estas la ĉefurbo de la mondo !" Eble li pravas.

     Ie tie ordinaraj civitanoj ne timis montri karikaturojn faritajn de la mortigitaj desegnistoj de "Charlie Hebdo". Sur tiu ĉi oni legas : "ONI BATALIS POR VIA LIBERECO  legu  CHARLIE HEBDO POR ĜIN KONSERVI".

     Ĝis tre malfrue en la posttagmezo, kiam noktis restis sur la placo multaj homoj kiuj ne sukcesis ekmarŝadi al la alia placo. Ili rezignis ne marŝadi sed ne deziris foriri. Ie tie floroj kaj kandeloj estis metitaj homaĝe al la viktimoj de la teroristoj. 
     Laŭ la historistoj neniam oni vidis en Francio tiel granda kaj fervora homamasiĝon krom eble en 1944 kiam Parizo estis liberigita de la Aliancanoj.


 





mardi 13 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (2)


    Post la spontanaj homamasiĝoj de simplaj civitanoj, precipe la lernejanoj, kiuj okazis merkredon kaj ĵaŭdon post la murdoj en la lokoj de "Charlie Hebdo", estis decidita de multaj organizaĵoj kaj asocioj grandaj popolamasoj, ĉie kie tio estos ebla. La sabato unue estis elektita. 

    
        Sed vendrede alia dramo okazis en pariza supermerkato precipe vizitata de judoj. Denove kvar senkulpaj personoj estis murditaj de unu ĝidaisto. Persekutitaj de la specialaj policanoj kaj ĝendarmoj, la du teroristoj de "Charlie Hebdo" eliris el la deponejo kie ili sin kaŝis pafante sur la armeaj fortoj.. Ili tuj estis faligitaj. Kvazaŭ samtempe la aliaj policanoj eksplodigis la pordon de la supermerkato, mortigis la teroriston kaj bedaŭrinde trovis ene kvar kadavroj. Tiuj estis mortigitaj kiam la teroristo eniris en la supermerkaton.

                                En Caen,  dimanĉon, duon horo antaŭ la komenco de la marŝado.
     Pligrandiĝis la emocio, samtempe indigno kaj kolerego de multaj homoj. Oni tuj antaŭsentis ke pli bone estus organizi silentan marŝadon dimanĉon anstataŭ sabaton, pro sekureco kaj certeco de pli nombra ĉeesto. Pri tio konsentis la plimulto de la  organizaĵoj kaj asocioj. Tamen la sabataj homamasiĝoj ofte estis konservitaj. En Caen okazis du homamasiĝojn, sabate kaj dimanĉe.
      Ni elektis partopreni en la dimanĉa popolamaso. Ni frue foriris el Colleville por parkadi iom fore de la placo de la Respubliko kie ĉiuj devis kuniĝi. Jam multaj homoj pace kaj silente atendis dum alvenis la aliaj el ĉiuj stratoj. Impresis nin la silento de tiom granda homamaso, sen politikaj sloganoj kaj krioj kiuj kutime akompanas tiaj homamasoj.

                                               Videblis neniu politika slogano ĉirkaŭ ni.
     La klarigo de tia konduto simplas. Kutime homoj manifestacias kontraŭ io kiu malplaĉas, ĉu al la studantoj, ĉu al la instruistoj, ĉu al la laboristoj, ĉu al la konservatuloj, ĉu al la maldrekstruloj (plejofte tiuj!) ... Ĉi-foje la homoj volis kuniĝi POR defendi la liberecon de la ĵurnalistaro kaj pli ĝenerale ĉiujn liberecojn, POR postuli la toleremon inter la homoj, POR kondolenci la familiojn kaj geamikojn de la senkulpaj viktimoj, POR montri al ĉiuj fanatikuloj ke oni ne timas.
 
      Je la 15a, normale devis komenci la marŝadon tra la urbo por fine atingi la urbodomon de Caen. Post duon horo, ankoraŭ neniu moviĝis kaj pli kaj pli iĝis kompakta la homamaso. Dume de tempo al tempo oni aŭdis krii el unu aŭ alia flanko de la placo "Je suis Charlie" (Mi estas Ŝarli) kaj tuj sekvis la aplaŭdoj. Alifoje iu nur kriis la vorton "Charlie" sekvata de tri aplaŭdoj, kaj denove "Charlie" tak-tak-tak, "Charlie" tak-tak-tak ...

      Partoprenis en tiu impresa popolamaso multaj familioj kun infanoj. En ĉiuj lernejoj de nia lando post klarigo de la kialo al ĉiuj, lernejanoj kaj instruistoj observis unu minuton da silenco. Pro tio mi vidis multajn infanojn portante la panelon "Je suis Charlie".

                                            "Ni estas Charlie"
     Finfine post longa atendo la manifestaciantoj tre tre malrapide komencis paŝi. Tiam la homamaso estis tre densa. Kvankam mi antaŭe partoprenis en multaj manifestacioj, mi neniam vidis  tiel densegan homamasiĝon ! Longe, longe, per etaj paŝoj ni iom post iom eliris el la placo de la Respubliko.


   





        



       

        




      Dum la marŝado, mi rimarkis kaj fotis kelkajn afiŝetojn. "Je suis Charlie" skribita en diversaj lingvoj aperis multfoje inter la simplaj "Je suis Charlie".
    Ankaŭ aliaj sloganoj estis videblaj sur kiuj oni ankaŭ kune homaĝis ĵurnalistojn, policanojn, islamanojn kaj judojn, ĉiujn viktimojn de la frenezo de fanatikuloj.

                                      "Eĉ la suno estas Charlie"
     Bonŝance sunis la tutan posttagmezon por bona plenumo de la manifestacio. Laŭdire 33 000 homoj kuniĝis en Caen. Neniam oni kalkulis tiom da homoj en nia mezgranda urbo.  







samedi 10 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (1)

      
      Merkredon, la 7an de januaro 2015, 12h 30. Kun du geamikoj ni estis en Moroko, en la urbo Marakeŝo, kie ni restadis de la 29a de decembro. En la akceptejo de la hotelo ni atendis taksion por iri al la flughaveno.

           Ĵus antaŭ nia foriro iu viro diris al ni, ke atenco okazis en Parizo, ĉe aŭ en la oficejo de satira semajna gazeto kies titolo estas "Charlie Hebdo" (Ŝarli hebdo). Sed tiu viro ne sciis pli pri la afero kiu ĵus okazis.

        En la flughaveno ni zorgis pri la valizoj kaj la diversaj policaj kontroloj sen aŭdi paroli pri la atenco. Post senproblema vojaĝo ni meznokte atingis nian domon en Colleville. Ni estis sufiĉe lacaj kaj rapide enlitiĝis.

        Ĵaudon, kiam mi ellitiĝis, ĉirkaŭ je la 7a, mi tuj aŭskultis la radioelsendon. Tiam mi malkovris la teruran dramon kiu okazis antaŭ kaj en la oficejo de la satira gazeto. DEKDU PERSONOJ PERDIS LA VIVON !

     Sed tio ne estis atenco ! Blinda atenco kies celo estas mortigi maksimumon da personoj en iu ajn publika loko ! Tute ne ! Temis pri  murdoj ! Aŭskultante la informojn mi ne povis subpremi miajn larmojn kiam mi komprenis la gravecon de la agado.

      Du homoj, francaj, ĝisfundaj islamanoj, eniris en la oficejon de la gazeto por murdi ĵurnalistojn kaj desegnistojn kiuj kunvenis por prepari la publikigo de la venonta semajna gazeto "Charlie Hebdo" ! Severe armitaj ili pafis en la amaso post mortigo de iu sengrada pordisto en la akceptejo. 

       Fuĝante, sen rimorso ili ankaŭ mortigis policiston falitan surteren kaj fiere heroldis :  " Oni mortigis Charlie !

        Entute la du teroristoj murdis dekdu personojn. Inter ili kvar famajn desegnistojn, du ĵurnalistojn kaj aliajn laboristojn kiuj partoprenis en la kunveno. Tiam ekkomencis imponan homĉasadon kies detaloj mi ne scias kaj ne emas rakonti.

       Tio, kio gravas estas la kialo de la murdaĵo. La ĝisfundaj islamanoj (islamistoj) celis venĝi la Profeton Mahometon pro ofendoj. Kial ? Ĉar antaŭ kelkaj jaroj, dezirante subteni danan satiran gazeton kiu publikigis karikaturojn pri Mahometo kaj tiam estis persekutita de la ĝisfundaj islamanoj, "Charlie Hebdo" siavice publikigis la samajn karikaturojn kaj pliajn faritajn de siaj desegnistoj.

        Tuj la francaj ĝisfundaj islamanoj reagis, persekutante la gazeton, (tiam laŭleĝe) antaŭ juĝejo. En Francio la libereco pri la gazetaro estas skribita en la Konstituo, do la islamanoj perdis. Reage, pôst kelke da tempo teroristoj provis bruligi la oficejon de la semajna gazeto. La damaĝoj estis gravaj sed neniu mortis.

           Hodiaŭ la franca loĝantaro ploras. Oni severe atakis niajn liberecojn. Ĉar la satiraj gazetoj ne nur ŝercas pri la ĝisfundaj islamistoj ! Samnivele ĉiuj ĝisfundaj kristanoj, ĉiuj ĝisfundaj judoj, ĉiuj netoleremaj religianoj de ĉiam estis, estas kaj estos la celoj de la humuristoj. 

            La ĵurnalistoj kaj desegnistoj de "Charlie Hebdo", samkiel la aliaj kiuj laboras por similaj gazetoj ne estas kontraŭ la religio Islamo aŭ la aliaj. Ili nur volas, (per humuraj desegnoj kaj artikoloj) diskonigi la danĝerecon de ĉiujn kiuj, nome de siaj propraj reguloj volas malpermesi la aliajn esprimojn kaj kondutojn. Ankaŭ la politikistoj el ĉiuj partioj samnivele estas la preferataj celoj de ĉiuj humuristoj. De multaj jaroj tiaj pensmanieroj estas permesataj eĉ rekomendindaj en ĉiuj veraj demokratiaj socioj.

          Post  tiel grava atako tia, kontraŭ unu el siaj plej gravaj fundamentaj rajtoj  la reago de la loĝantaro tuj sekvis. Kontraŭdirante la murdistojn, Charlie ne mortis ! Male !!!
                                                

    
     Ekde merkredo spontanaj amasiĝoj okazis, precipe en Parizo, proksime de la lokoj de "Charlie Hebdo". Por montri al la teroristoj ke ili neniam povos malpermesi la liberecon de la gazetaro, ĉiu manifestanto montris sian volon:
                         "Vi ne mortigis Charlie ! Mi estas CHARLIE !)

                        Ankaŭ mi diras:   Je suis CHARLIE !


 
  Multiĝis en Francio, en grandaj urboj, en etaj vilaĝoj, lernejoj, stacidomoj, oficejoj kaj surstrate spontanaj amasiĝoj. Ĉiu sentas sin Charlie ! Ĉiu volas diri :
 
              Ni ĉiuj estas Charlie ! 
                              (Nous sommes tous Charlie !)

PS  Pri la sekvo kaj la drama elnodiĝo de tiu terura afero mi eble raportos poste.