samedi 10 janvier 2015

"Je suis CHARLIE" (1)

      
      Merkredon, la 7an de januaro 2015, 12h 30. Kun du geamikoj ni estis en Moroko, en la urbo Marakeŝo, kie ni restadis de la 29a de decembro. En la akceptejo de la hotelo ni atendis taksion por iri al la flughaveno.

           Ĵus antaŭ nia foriro iu viro diris al ni, ke atenco okazis en Parizo, ĉe aŭ en la oficejo de satira semajna gazeto kies titolo estas "Charlie Hebdo" (Ŝarli hebdo). Sed tiu viro ne sciis pli pri la afero kiu ĵus okazis.

        En la flughaveno ni zorgis pri la valizoj kaj la diversaj policaj kontroloj sen aŭdi paroli pri la atenco. Post senproblema vojaĝo ni meznokte atingis nian domon en Colleville. Ni estis sufiĉe lacaj kaj rapide enlitiĝis.

        Ĵaudon, kiam mi ellitiĝis, ĉirkaŭ je la 7a, mi tuj aŭskultis la radioelsendon. Tiam mi malkovris la teruran dramon kiu okazis antaŭ kaj en la oficejo de la satira gazeto. DEKDU PERSONOJ PERDIS LA VIVON !

     Sed tio ne estis atenco ! Blinda atenco kies celo estas mortigi maksimumon da personoj en iu ajn publika loko ! Tute ne ! Temis pri  murdoj ! Aŭskultante la informojn mi ne povis subpremi miajn larmojn kiam mi komprenis la gravecon de la agado.

      Du homoj, francaj, ĝisfundaj islamanoj, eniris en la oficejon de la gazeto por murdi ĵurnalistojn kaj desegnistojn kiuj kunvenis por prepari la publikigo de la venonta semajna gazeto "Charlie Hebdo" ! Severe armitaj ili pafis en la amaso post mortigo de iu sengrada pordisto en la akceptejo. 

       Fuĝante, sen rimorso ili ankaŭ mortigis policiston falitan surteren kaj fiere heroldis :  " Oni mortigis Charlie !

        Entute la du teroristoj murdis dekdu personojn. Inter ili kvar famajn desegnistojn, du ĵurnalistojn kaj aliajn laboristojn kiuj partoprenis en la kunveno. Tiam ekkomencis imponan homĉasadon kies detaloj mi ne scias kaj ne emas rakonti.

       Tio, kio gravas estas la kialo de la murdaĵo. La ĝisfundaj islamanoj (islamistoj) celis venĝi la Profeton Mahometon pro ofendoj. Kial ? Ĉar antaŭ kelkaj jaroj, dezirante subteni danan satiran gazeton kiu publikigis karikaturojn pri Mahometo kaj tiam estis persekutita de la ĝisfundaj islamanoj, "Charlie Hebdo" siavice publikigis la samajn karikaturojn kaj pliajn faritajn de siaj desegnistoj.

        Tuj la francaj ĝisfundaj islamanoj reagis, persekutante la gazeton, (tiam laŭleĝe) antaŭ juĝejo. En Francio la libereco pri la gazetaro estas skribita en la Konstituo, do la islamanoj perdis. Reage, pôst kelke da tempo teroristoj provis bruligi la oficejon de la semajna gazeto. La damaĝoj estis gravaj sed neniu mortis.

           Hodiaŭ la franca loĝantaro ploras. Oni severe atakis niajn liberecojn. Ĉar la satiraj gazetoj ne nur ŝercas pri la ĝisfundaj islamistoj ! Samnivele ĉiuj ĝisfundaj kristanoj, ĉiuj ĝisfundaj judoj, ĉiuj netoleremaj religianoj de ĉiam estis, estas kaj estos la celoj de la humuristoj. 

            La ĵurnalistoj kaj desegnistoj de "Charlie Hebdo", samkiel la aliaj kiuj laboras por similaj gazetoj ne estas kontraŭ la religio Islamo aŭ la aliaj. Ili nur volas, (per humuraj desegnoj kaj artikoloj) diskonigi la danĝerecon de ĉiujn kiuj, nome de siaj propraj reguloj volas malpermesi la aliajn esprimojn kaj kondutojn. Ankaŭ la politikistoj el ĉiuj partioj samnivele estas la preferataj celoj de ĉiuj humuristoj. De multaj jaroj tiaj pensmanieroj estas permesataj eĉ rekomendindaj en ĉiuj veraj demokratiaj socioj.

          Post  tiel grava atako tia, kontraŭ unu el siaj plej gravaj fundamentaj rajtoj  la reago de la loĝantaro tuj sekvis. Kontraŭdirante la murdistojn, Charlie ne mortis ! Male !!!
                                                

    
     Ekde merkredo spontanaj amasiĝoj okazis, precipe en Parizo, proksime de la lokoj de "Charlie Hebdo". Por montri al la teroristoj ke ili neniam povos malpermesi la liberecon de la gazetaro, ĉiu manifestanto montris sian volon:
                         "Vi ne mortigis Charlie ! Mi estas CHARLIE !)

                        Ankaŭ mi diras:   Je suis CHARLIE !


 
  Multiĝis en Francio, en grandaj urboj, en etaj vilaĝoj, lernejoj, stacidomoj, oficejoj kaj surstrate spontanaj amasiĝoj. Ĉiu sentas sin Charlie ! Ĉiu volas diri :
 
              Ni ĉiuj estas Charlie ! 
                              (Nous sommes tous Charlie !)

PS  Pri la sekvo kaj la drama elnodiĝo de tiu terura afero mi eble raportos poste.

        

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire