mardi 31 mars 2015

En Honfleur

    Pardonon ! Tiutempe mi estas tre okupata pro ĉiuj aferoj kiuj temas kun la vendo de nia domo kaj samtempe la aĉeto de apartamento. Mi hodiaŭ proponas al vi daŭrigi la promenadon en la bela urbeto Honfleur.

     Jen la fama preĝejo Sankta Katerina. Ĝi estas rimarkinda pro la du nevoj konstruitaj unu apud la alia per maristaj ĉarpentistoj . Ili uzis lignon por la tuta skeleto de tiu tre speciala preĝejo ĉar ili nur sciis prilabori la lignon !

      Vidante ĉu la fasadon ĉu la malantaŭan parton, la du nevojn oni bone distingas. Bedaŭrinde vi ne vidos la internon de tiu preĝejo ĉar okazis diservo kiam ni alvenis.

      La tipan normandian stilon oni bone vidas sur la flanko de la preĝejo. La lignaj traboj similas al tiuj videblaj sur la domoj en la urbo (vidu la antaŭan raporton).

   Alian rimarkindan detalon mi nun substrekas. Tio estas la sonorilturo. Ĉar ne profesiuloj konstruis la preĝejon, ili timis, ke la batoj de la peza sonorilo ŝanceligus la tutan konstruaĵon faritan el ligno. Pro tio ili apartigis la sonorilturon kaj subtenis ĝin per kvar traboj.

   La kvartalo kiu ĉirkaŭas la preĝejon estas la plej malnova de la urbeto. Tie loĝis ĉiuj maristoj en malriĉaj dometoj, ofte sen akvo kaj necesejoj. Kelkfoje sen elektro !
  Meze de la jaroj 1970, la urbestraro forigis la loĝantojn, iom post iom restaŭrigis la forlasitajn domojn kaj proponis ilin al homoj pli riĉaj ol la antaŭajn.

     Restas la mallarĝaj stratetoj de la kvartalo Sankta Katerina. restas belaj restaŭritaj domoj sed neniu fiŝkaptisto !!!

dimanche 22 mars 2015

Promenado en Normandio

      Pasintan semajnon ni forlasis nian domon por iom promenadi en nia proksima Normandio. Ni estis lacaj prepari la venontan transloĝigon pri kio mi parolos alian fojon. Necesis dumtempe lasi la kartonojn kaj la malfacilan disapartigon de la forĵetendaj aĵoj disde la konservendaj. 
  
      Inter la legantoj de tiu ĉi blogo, tiuj kiuj bonŝance jam vizitis Normandion verŝajne sciis, ekde la unua foto, pri kiu urbeto temas mian hodiaŭan raporton. Jes ja, temas pri la fame konata Honfleur.


       Grava haveno por la fiŝkaptistoj en la estuaro de la rivero Sejno, tiu malgranda urbo ankaŭ famas pro la nombraj pentristoj kiuj de pli ol du cent jaroj frekventis la normandajn plaĝojn. Ili ŝatis la ŝanĝemajn ĉielojn kaj la tre rimarkindajn domojn kiuj ĉirkaŭas la "Malnovan Basenon".

      Ĝis la fino de la jaroj 1960 kaj komence de la jaroj 1970  eniris en tiun basenon ĉiuj ŝipoj, boatoj kaj barkoj de la fiŝkaptistoj ĉar tiuepoke ĝi estis la sola kiu havis kluzon permesante konservi konstantan akvan nivelon. Ekstere de la baseno, se fiŝkaptistoj alvenis kiam jam fermiĝis la kluzo, la ŝipo kuŝis sur la koto de la antaŭhaveno kiam la maro retiriĝis.

    Poste alvenis la tempo de la velŝipoj. Tiuj ĉi ekonomike estas pli interesaj ol la lokaj ŝipoj. Kial do ? Ĉar tiuj ŝipoj pli ofte restadas en la baseno ol marveturas kaj ili devas pagi ĉiun jaron la rezervitan lokon, ĉu ĝi estas okupata aŭ ne ! Pro tio iom post iom malaperis en la "Malnova Baseno" la fiŝkaptistaj boatoj.

    Sed tio ne gravas ĉar alia kluzo fermas la enirejon de la ŝanelo lasante pli da lokoj por sin ŝnurligi ĉe la kajo proksime de la fiŝbazaro, malproksime de la ŝipoj de riĉuloj.
   Rimarkindaj estas tiuj domoj laŭ la kajo de la baseno. Ili estas mallarĝaj sed altaj kun ardezoj sur la korbela parto de la fasadoj. 

     Alian interesan punkton mi substrekos: la ĉi-flanka dua etaĝo (la tria por Japanoj) estas la teretaĝa en la aliflanka strato kiu estas pli alta ol la kajo de la baseno.
   Nur antaŭ kelkaj jaroj multiĝis la galerioj de pentristoj sur tiu ĉi kajo. Hodiaŭ restas nur unu ! Restoracioj anstataŭis la aliajn kiuj migris en la aliflankan straton de tiuj domoj.


 

       Plaĉis al mi tiu pentraĵo inter aliaj kies senco mi ne tre bone komprenis.
    



mercredi 11 mars 2015

Fino de la vizito

     Ĉar la vizito de la palaco de Teluet multe plaĉis al ni, mi proponas al vi ĝin daŭrigi dank'al pliaj fotoj.

     Mi lasas vin admiri la skulptaĵojn, tute libere, kiel mi mem faris dum tiu bela vizitado.












dimanche 8 mars 2015

En Alta Atlaso

    Hodiaŭ mi proponas promenadon ekster Marakeŝo, en la montaro de Alta Atlaso. Ĝi konsistas el natura barilo sude de la urbo, kiel bela diademo kun ĝiaj neĝkovritaj kulminoj. Unu el la vojoj kiuj iras al la montaro estas tiu de Tizi-n-Tiŝka en la direkto de Uarzazat'.

      Post la transiro de la montopasejo Tizi-n-Tiŝka (montopasejo de paŝtejoj) kiu estas la plej alta el Maroko (2 260 metroj alta), la vidaĵo mirinde belas. Tre serpenta malsupreniro kondukas la vojaĝantojn al montara vilaĝo kies nomo estas Teluet.

      Teluet staras en la alteco de 1 870 metroj. Ĝi estas superstarita de iu "kasba" kiu estis, inter la aliaj  multnombraj loĝejoj, la lasta loĝejo de iu potenca marakeŝa majstro. Oni donis al li la nomon "lasta feŭda sinjoro". Li mortis en tiu "kasba" en 1956.

      Ekstere la loĝejo aspektas iom seninterese kun ĝiaj difektitaj muroj. Sed kiam oni eniras la palacon post marŝado en labirinto de koridoroj kaj internaj kortoj .... kian ŝokon !

   Oni eniras en du riĉe ornamitajn ĉambrojn. Ĉie abundas floraj kaj geometriaj detaloj en la stukoj kaj la lignotegaĵoj.  

   La fajencoj inkrustitaj en la marmorlaboroj atestas pri la grandiozeco en kiu vivis la granda berbera ĉefo.

      Indas diri, ke dum la feŭda epoko la laboristaro kostis malmulte ! Laŭdire, se la gvidlibro ne eraras, tri cent laboristoj laboris dum tri sinsekvaj jaroj por skulpti murojn kaj plafonojn. 

    Nia ŝoforo precizigis, ke tiaj palacoj pli malpli bone difektitaj abundas en tiuj montaraj valoj. Ili estis konstruitaj el tero laŭ la tradicia maniero de la berberaj popoloj en la Alta Atlaso. Pro tio, sen aparta zorgo, ili estas kondamnitaj.

     Skandala estas la fakto ke Maroko tute malatentas pri la konservado de tiaj mirindaĵoj. Historiaj rivalecoj estus eblaj klarigoj laŭ nia gvidisto.

     Libere promenante en la ĉambroj kaj en la apudaj difektitaj ĉambroj ni rimarkis tie kaj ĉi tie frakasitajn vitrotegmentojn ...

     Aliloke vaskoj kiujn oni uzis por la lumigado de la bone konservita parto de la palaco estis frakasitaj ...       

     Pli grava: la tegoloj el belega verda fajenco de la tegmento iom post iom malaperas, verŝajne dank'al iuj lokaj kompliculoj ...
    
      Kiom da tempo restos al la homaro por admiri tiujn trezorojn se neniu rapide reagas ?

dimanche 1 mars 2015

"Charlie" estas vivanta !

     La murdo de pluraj ĵurnalistoj kaj desegnistoj de "Charlie Hebdo" okazis la 7an de januaro. Elirante de la lokoj de la satira gazeto, la murdintoj fiere kriis "Oni mortigis Charlie!". La sekvaj tagoj pruvis al tiuj fanatikuloj, al Francio kaj tuta mondo ke ili profunde eraris. Ĉu vi memoras ? 

      Precize unu semajnon post la terura dramo, estis publigita la eksterordinara speciala ekzemplero de Charlie, skribita de la postvivantaj. Preskaŭ ok milionoj da gazetoj estis venditaj dum la du sekvaj semajnoj ne nur en Francio sed ankaŭ en multaj landoj kiuj deziris montri al la barbaroj ke ili ne timis.
          Hundo kuras kun la satira gazeto enfaŭke, persekutita de la kutimaj malamikoj de la satira gazetaro : Marine Le Pen, Nicolas Sarkozy, la Papo, ĝidaisto kaj aliaj malpli rekoneblaj. La titolo signifas " Ni rekomencas!" (kiel antaŭe)
     Post longa silento estis publigita la nova "Charlie Hebdo", la 25an de februaro. Dumtempe la pli malnombraj skipanoj de la gazeto ploris, diskutis, zorgis pri siaj vundoj, vizitis la hospitaligitajn anojn kaj sin demandis pri la estonteco.
          Kial ni daŭrigas "Charlie" ?   "Ĉar oni ne trovis la bremspedalon." respondas la desegnisto sur sia hospitala lito dum ĝidaisto persekutas lin.
   Ĉu daŭrigi ? Kiamaniere ? Kiel administri la mondonacojn kiuj enormkvante alvenis por ilin subteni ? Ĉu novaj ĵurnalistoj kaj desegnistoj deziros kunlabori sciante la danĝeron de tiaj devigoj ? Plie urĝe necesas trovi novajn taŭgajn laborlokojn.
               "Charlie Hebdo" : baldaŭ novaj lokoj.  "Kun vido sur la maro" anoncas iu en la bunkro.
     Kaj jen la respondo !!!  "Charlie Hebdo" daŭrigos sian vojon, sen kompromiso kun iu ajn premo, iu ajn premgrupo, iu ajn politika aŭ religia povo. Kelkaj ĵurnalistoj kaj desegnistoj el aliaj satiraj gazetoj partoprenis apud la kutimaj aktoroj de Charlie. Pro tio, kiel kutime la 16 paĝoj de la gazeto estas legeblaj.
                                "Diru, ĉu hazarde ne estos Mahometo ?"  "M'ne scias... eble..."

     Estis anoncita la publikigo de du milionoj kaj duono de la nova "Charlie". Tamen mi ne sukcesis aĉeti ĝin nek merkredo, nek ĵaudo, nek vendredo, ĉu ĉar oni liveris tro malmulte da ekzempleroj en la librejoj, ĉu ĉar la provizo estis jam elĉerpita kiam mi alvenis. Feliĉe dank'al nova liverado sabaton, mi finfine akiris mian gazeton. Uf !