dimanche 8 mars 2015

En Alta Atlaso

    Hodiaŭ mi proponas promenadon ekster Marakeŝo, en la montaro de Alta Atlaso. Ĝi konsistas el natura barilo sude de la urbo, kiel bela diademo kun ĝiaj neĝkovritaj kulminoj. Unu el la vojoj kiuj iras al la montaro estas tiu de Tizi-n-Tiŝka en la direkto de Uarzazat'.

      Post la transiro de la montopasejo Tizi-n-Tiŝka (montopasejo de paŝtejoj) kiu estas la plej alta el Maroko (2 260 metroj alta), la vidaĵo mirinde belas. Tre serpenta malsupreniro kondukas la vojaĝantojn al montara vilaĝo kies nomo estas Teluet.

      Teluet staras en la alteco de 1 870 metroj. Ĝi estas superstarita de iu "kasba" kiu estis, inter la aliaj  multnombraj loĝejoj, la lasta loĝejo de iu potenca marakeŝa majstro. Oni donis al li la nomon "lasta feŭda sinjoro". Li mortis en tiu "kasba" en 1956.

      Ekstere la loĝejo aspektas iom seninterese kun ĝiaj difektitaj muroj. Sed kiam oni eniras la palacon post marŝado en labirinto de koridoroj kaj internaj kortoj .... kian ŝokon !

   Oni eniras en du riĉe ornamitajn ĉambrojn. Ĉie abundas floraj kaj geometriaj detaloj en la stukoj kaj la lignotegaĵoj.  

   La fajencoj inkrustitaj en la marmorlaboroj atestas pri la grandiozeco en kiu vivis la granda berbera ĉefo.

      Indas diri, ke dum la feŭda epoko la laboristaro kostis malmulte ! Laŭdire, se la gvidlibro ne eraras, tri cent laboristoj laboris dum tri sinsekvaj jaroj por skulpti murojn kaj plafonojn. 

    Nia ŝoforo precizigis, ke tiaj palacoj pli malpli bone difektitaj abundas en tiuj montaraj valoj. Ili estis konstruitaj el tero laŭ la tradicia maniero de la berberaj popoloj en la Alta Atlaso. Pro tio, sen aparta zorgo, ili estas kondamnitaj.

     Skandala estas la fakto ke Maroko tute malatentas pri la konservado de tiaj mirindaĵoj. Historiaj rivalecoj estus eblaj klarigoj laŭ nia gvidisto.

     Libere promenante en la ĉambroj kaj en la apudaj difektitaj ĉambroj ni rimarkis tie kaj ĉi tie frakasitajn vitrotegmentojn ...

     Aliloke vaskoj kiujn oni uzis por la lumigado de la bone konservita parto de la palaco estis frakasitaj ...       

     Pli grava: la tegoloj el belega verda fajenco de la tegmento iom post iom malaperas, verŝajne dank'al iuj lokaj kompliculoj ...
    
      Kiom da tempo restos al la homaro por admiri tiujn trezorojn se neniu rapide reagas ?

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire