lundi 22 avril 2013

Novaj manifestacioj


     Dum en Novzelando la tuta loĝantaro ĝoje kaj paceme festas la aprobon de la parlamentanoj pri la geedziĝo de la samseksemuloj, en Francio ne ĉesas la batalo inter la kontraŭloj kaj la poruloj. Ĉar oni vere povas paroli pri "batalo".

     Post la aprobo de la Senato pasintan vendredon, la francaj deputitoj finlegis la projektleĝon pri la geedziĝo por la samseksemuloj. Ĉiuj artikoloj estante akceptitaj de la plimulto, la fina voĉdono okazos mardon, la 22an de aprilo.

 
     Tion la kontraŭloj ne toleras. Ili denove manifestaciis hieraŭ posttagmeze en Parizo, dezirante ke la Prezidento rezignas pri tiu nova leĝo. Tamen François Hollande ne povas rezigni ĉar tiu punkto estis promeso skribita en sia programo antaŭ sia elekto !

                              "Egaleco por infanoj estas unu patro kaj unu patrino por ĉiuj !"

     Unu el la argumentoj de la oponantoj estas, ke infanoj bezonas havi patron kaj patrinon. Du patroj ne estas tolerebla. Du patrinoj ne estas tolerebla. Ke samseksemuloj havu la rajton adopti infanon estas ne tolerebla.

                  "Ni ne komprenas ! Ni nur deziras havi la samajn rajtojn kiel ĉiuj francaj civitanoj !"
     
     Samtempe sed aliloke, alia manifestacio okupis stratojn en Parizo. Tie kuniĝis la poruloj kiuj tre malĝoje travivas la atakojn de la kontraŭuloj. Jam okazis frapojn de la extremdekstruloj kontraŭ samseksemuloj en pluraj francaj urboj.
     "Ni ne ŝtelas ion al la aliaj paroj, ni nur deziras paceme havi familian vivon kaj kviete okupiĝi pri niaj propraj infanoj" klarigis tiun junan virinon. 
 
      Ni ne estos en Francio kiam okazos la finfinan voĉdonon ĉar ni foriros en Nederlandon por admiri la famekonatajn kampojn de tulipoj.
                                          
 

samedi 20 avril 2013

Subita vekiĝo


                                        Peonioj kaptis la plivarmiĝon kaj rapide elgrundiĝis.

      Ĉi-jare ni komprenas nenion pri la vetero ! 
     Pasintan dimanĉon la temperaturo draste haltiĝis kaj tio okazis post tre (tro) longa vintra epizodo kiu tute malpermesis la alvenon de printempo. Du tagojn daŭris la varmeco !!!
      Tiel subite kiel revenis la varmeco, denove la malvarmeco reaperis.

                   Nur tri aŭ kvar tagoj sufiĉis por aperado de folioj kaj floroj de nia japana ĉerizarbo.

      Akompanis tiun novajn malvarmajn tagojn kaj noktojn forta norda vento. Tamen la suno ne malaperis kiu donas al ni esperon pri pli bona baldaŭa estonteco.




                                                     Ĵusnaskitaj floroj de la ĉerizarbo.

     Mirinde ĉiuj kreskaĵoj subite vekiĝis. Ŝajnas ke ili deziris regajni la malfruon ĉar neniam antaŭe oni vidis tian rapidan ekfloradon. Verŝajne mi eraras sed ŝajnas al mi, ke neniam la novaj floroj aperis tiel belaj !

                               Sur tiu juna pirarbo la florbukedoj estas pli nombraj ol pasintjare.

     Sed tio ne devige signifas, ke ni baldaŭ manĝos pirojn. Unuan fojon tiu arbo ekfloris en 2012 sed neniun piron formiĝis. Kio okazos ĉi-jare ? 




     Neniu maltrankviligo koncerne la rabarbon, ĝi aspektas tute bonfarta. Kvankam la neĝo kovris ĝin mi pensas, ke tiu malavantaĝo plifortigis ĝin. Mi pensas, ke Gigi tre baldaŭ faros torton per la plej dikaj tigoj. Mia stomako jam gojiĝas !
    

lundi 15 avril 2013

Freneziĝinta klimato






     Se vi ne plu bone memoras, bonvolu relegi tion kion mi skribis la 8an de aprilo. Mi raportis pri la sabata promenado laŭ la marbordo kiun ni ĉesigis pro la malvarmeco de la vento.
     Poste mi demandis min ĉu la vintro vere estis malaperanta ĉar iom mildiĝis la temperaturo.


     Hieraŭ, dimanĉon la 14an de aprilo, ni denove promenadis en la sama loko. Unue mi malfacile trovis lokon por parkadi nian aŭton. La parkejo estis plenplena.
     Sur la digo multaj promenantoj paŝis printempe vestitaj, ĉu veŝto surbrake, ĉu maniko de ĉemizoj falditaj ...


     Sed la plimulto de la homoj estis sur la plaĝo mem. La malforta vento estis milda kaj la maro tre kvieta, sen ondoj. Multaj personoj tamen ne senvestiĝis sed emis nudpiede resti en la akvo.


      Aliaj antaŭvidis la tre favorajn klimatkondiĉojn. Ili sin vestis per bankostumoj kaj kunportis la somerajn aĵojn por komforte restadi sur la sablo proksime de la maro. Tamen neniu kuraĝis sin bani.



  
   Tiu hundo kuraĝe sin banis devigante sian mastrinon eniri la akvon pli malproksime ol ŝi pensis, kvankam ŝi ne surmetis la taŭgajn veŝtojn.


     Evidente ĉiuj homoj estis tre feliĉaj retrovi la sunon kaj la mildecon de la vetero. Post tiu tre longa kaj nekutime malvarma senfina vintro ĉiuj korpoj bezonis aerumi en agrabla medio. 




       Kiel tiuj personoj  kiuj paceme ĝuas la kvazaŭ someran mildecon de tiu eksterordinara tago, mi ankoraŭ aldonos kelkajn bildojn kiuj montras la feliĉon de ĉiuj, ĉu infanoj, ĉu plenkreskuloj.






vendredi 12 avril 2013

Leĝo pri la geedziĝo por ĉiuj

      Post vigla debato en la dua nacia asembleo, la Senato, hieraŭ la senatanoj aprobis la leĝon pri la geedziĝo por ĉiuj.
     Iom surprize la poruloj estis pli nombraj ol antaŭpensite ĉar kelkaj senatanoj de la dekstra partio UMP (Unio por Movado Popola, la partio kies ĉefo estis la eksprezidento Sarkozy) kaj de la centra partio aldonis sian voĉon al tiuj de la senatanoj de la Socialista Partio kaj Verduloj.
     Dum tiu semajna debato, kontraŭloj denove manifestaciis antaŭ la Senatejo sed ili estis malpli nombraj ol dum la parlamenta debato. Tamen ili promesas novan imponan nacian manifestacion por montri la fortan opozicion por tiu ĉi leĝo.
     Nun la projektleĝon oni devas prezenti al parlamentanoj por nova voĉdono. Tiu projekto iĝos leĝo se la parlamentanoj aprobas ĝin sen ŝanĝi io ajn en tiu teksto. 
       La Parlamento tre rapide ekzamenos ĝin ekde la venonta semajno, anstataŭ ekde la 20a de majo ĉar la registaro deziras akceli la proceduron por pli rapide nuligi la kontraŭajn manifestaciojn. Lernante tion la kontraŭuloj furiozas ! Ili tuj protestis parolante pri nedemokratia ago de la registaro.
     Supozeble Francio ne estos tre kvieta dum la venontaj tagoj kaj semajnoj.

jeudi 11 avril 2013

Eble foriris la vintro ?






     Ŝajnas ke la senfina malvarma vintro konsentis foriri ! De du aŭ tri tagoj la temperaturo mildiĝis. Oh ! ni ne ankoraŭ povas manĝi aŭ siesti surterase ! Ankoraŭ blovas sed tiu vento iom alidirektiĝis. Ĝi nun pli venas el okcidento kaj samtempe alportis pluvon. Nenio estas perfekta !


     Sur nia herbobedo antaŭ la domo multiĝis lekantetoj. Ŝajnas al ni, ke ili estas pli nombraj ol la antaŭaj jaroj. Ili nun kovras preskaŭ la tutan herbobedon.




      Kiam ni aĉetis nian domon, en la jaro 1996, tiu herbobedo havis sufiĉe belan aspekton. Tamen musko estis videbla en kelkaj lokoj. Mi skrapis tiujn lokoj por malaperigi la muskon. Sed jaron post jaron mi rimarkis, ke tiu musko pli kaj pli gajnis la batalon. 

     Ĉar mi ne emis uzi aĉajn kemiaĵojn mi finfine lasis la muskon invadi la herbobedon kiu nun ne plu povas gardi sian nomon. Ni prefere parolu pri grundo kun diversaj kreskaĵoj !  Baldaŭ mi faros kiel en Japanio kie mi vidis maljunaj virinoj kiuj forigis ĉiujn herbojn kaj herbetojn por nur lasi la muskon.




     Bone ŝirmitaj sub la folioj de narcisoj tiu hiacinto aperis kun malfruo. Laŭ mia memoro mi pensas, ke hiacintoj kutime ekfloras samtempe kiel la narcisoj.
                                                                                           Aliaj aperis en lokoj kie ili ne kreskis antaŭe.
        Ni devas danki la birdojn kiuj tiel bone helpas la ne tre spertaj ĝardenistoj !


lundi 8 avril 2013

Neordinaraj veterkondiĉoj








      Pasintan sabaton Gigi kaj mi deziris promenadi laŭ la marbordo, en Colleville. Surprizis nin la manko de aŭtoj sur la apuda parkejo ĉar kutime promenantoj estas pli nombraj kiam alvenas la semajnofino. Ni tuj komprenis kiam ni elaŭtiĝis ! 
     Mezforta vento blovis. Tio ne maloftas sur niaj normandaj plaĝoj sed ĉi tiu tago la vento estis norda vento ! Tio signifas, ke ĝi estis tre tre malvarma. Neniu promenadis sur la strando.


      Feliĉe antaŭ foriri ni aldonis puloveron sub nia veŝto kaj ni protektis la kapon ĉu per kaskedo,  ĉu per ĉapo. Mi bedaŭris ne havi la kaskedon kun orelprotektiloj kiun mi uzas en montaro. Miaj oreloj suferis dum nia marŝado. Per manoj mi protektis ilin.
      Tiuj herboj kiuj kreskas sur la sabla duno kliniĝis sen ŝirmilo. Ili malpermesas la forigon de la sablo pro la fortaj marventoj.


     Mi pensas, ke ni neniam vidis la digon sen iu ajn viva estaĵo. Nek bestoj, nek homoj ! Kutime, eĉ kiam aĉas la vetero, eĉ kiam stormas, pluvas aŭ frostas oni povas vidi kelkajn kuraĝulojn. Sabate, la kuraĝuloj estis ni !

samedi 6 avril 2013

Naskiĝtago






     La 2an de aprilo estis la naskiĝtago de Gigi, mia edzino. Marde la klubanoj de Herouville Esperanto kunvenas kaj ĝenerale, post la kurso pluraj partoprenantoj vizitadas kafejon kies posedantoj estas simpatiaj kaj havas favoran senton pri nia lingvo.
       Ĉi-mardon mi telefonis al tiu "Kafejo de Artoj" por ke ili vespere apartigu kukon okaze de la naskiĝdatreveno de Gigi.




      Kiam sep el niaj klubanoj alvenis, post la kurso, bela bukedo staris meze de nia tablo. Post la manĝo, Celine (Selin), la estrino de la kafejo, kunportis la kukon kaj donacis la bukedon al Gigi kiu estis tre feliĉa. Sed al Celine ne sufiĉis ! Post kelkaj minutoj ŝi venis kaj donis al ĉiu glaso de ĉampano. El la kuirejo Eric (Erik), la edzo de Celine, gratulis la vesperan reĝinon kaj kisis ŝin.
       Mi nur rezervis kukon kaj ni ĝuis pli da agrablaĵojn dank'al Celine kaj Eric. Dankon al ili.





      Alian donacon ricevis Gigi: tiun DVD-on de tre ŝatata filmo, "The Artist". Tiu filmo farita laŭ la malnova maniero, sen paroloj, nur fojfoje skribaĵoj por iom klarigi kio okazas, kaj muziko. Kompreneble ĝi estas nigre blanke farita kaj laŭ la 4/3 formato, tute same kiel dum la jaroj 1920-1930. Niaopinie tiu filmo estas "malgranda juvelo".

mercredi 3 avril 2013

Ankoraŭfoje !!!






     Post la grava neĝfalo kiu atakis Normandion antaŭ tri semajnoj, ni pensis, ke la vintro estis finiĝanta. Tamen, kvankam oficiale la printempo alvenis de la 20a de marto, mi estis tre surprizita kiam mi ellitiĝis la 30an de marto !




     Ankoraŭfoje neĝis, ĉu nokte, ĉu frumatene, mi ne scias. Ankaŭ surpriziĝis la narcisoj kiuj tre multe suferis kaj kredis havi belan vivon post la teruraj antaŭaj vivkondiĉoj !





     Ankoraŭfoje la rabarbo kliniĝis sub la neĝo. Sed ĉi-foje la tavolo estis maldika kaj rapide foriris pro la aperinta suno. Tamen la temperaturoj restis kaj ankoraŭ restas tre malaltaj, oni diras averaĝe 7 gradoj sub la kutimaj temperaturoj en nia regiono.

lundi 1 avril 2013

Eble post kelke da tempo ...

       Post mia pasinta mesaĝo kaj mia demando, mi ricevis unu komenton de nekonata japana leganto de tiu ĉi blogo. Li mem skribante sur sia propra blogejo diris "Daŭrigu".
       Eble mi daŭrigos post kelke da tempo ? Mi konfesas, ke mia deziro paneis kaj aktuale mi tute ne emas skribi ion.
       Mi ŝatus scii la sentojn de aliaj blogistoj.  Ĉu kiel mi ili havis tian impreson pri la neutileco de siaj klopokoj ? Ĉu male de mi ili ricevis reagojn de sia legantaro ?
       Eble ĉio ne ankoraŭ estas perdita ĉar mi sentas, ke profunde en mia animo restas malgranda flamo kiu ne volas estingiĝi .....