lundi 8 avril 2013

Neordinaraj veterkondiĉoj








      Pasintan sabaton Gigi kaj mi deziris promenadi laŭ la marbordo, en Colleville. Surprizis nin la manko de aŭtoj sur la apuda parkejo ĉar kutime promenantoj estas pli nombraj kiam alvenas la semajnofino. Ni tuj komprenis kiam ni elaŭtiĝis ! 
     Mezforta vento blovis. Tio ne maloftas sur niaj normandaj plaĝoj sed ĉi tiu tago la vento estis norda vento ! Tio signifas, ke ĝi estis tre tre malvarma. Neniu promenadis sur la strando.


      Feliĉe antaŭ foriri ni aldonis puloveron sub nia veŝto kaj ni protektis la kapon ĉu per kaskedo,  ĉu per ĉapo. Mi bedaŭris ne havi la kaskedon kun orelprotektiloj kiun mi uzas en montaro. Miaj oreloj suferis dum nia marŝado. Per manoj mi protektis ilin.
      Tiuj herboj kiuj kreskas sur la sabla duno kliniĝis sen ŝirmilo. Ili malpermesas la forigon de la sablo pro la fortaj marventoj.


     Mi pensas, ke ni neniam vidis la digon sen iu ajn viva estaĵo. Nek bestoj, nek homoj ! Kutime, eĉ kiam aĉas la vetero, eĉ kiam stormas, pluvas aŭ frostas oni povas vidi kelkajn kuraĝulojn. Sabate, la kuraĝuloj estis ni !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire