samedi 6 avril 2013

Naskiĝtago






     La 2an de aprilo estis la naskiĝtago de Gigi, mia edzino. Marde la klubanoj de Herouville Esperanto kunvenas kaj ĝenerale, post la kurso pluraj partoprenantoj vizitadas kafejon kies posedantoj estas simpatiaj kaj havas favoran senton pri nia lingvo.
       Ĉi-mardon mi telefonis al tiu "Kafejo de Artoj" por ke ili vespere apartigu kukon okaze de la naskiĝdatreveno de Gigi.




      Kiam sep el niaj klubanoj alvenis, post la kurso, bela bukedo staris meze de nia tablo. Post la manĝo, Celine (Selin), la estrino de la kafejo, kunportis la kukon kaj donacis la bukedon al Gigi kiu estis tre feliĉa. Sed al Celine ne sufiĉis ! Post kelkaj minutoj ŝi venis kaj donis al ĉiu glaso de ĉampano. El la kuirejo Eric (Erik), la edzo de Celine, gratulis la vesperan reĝinon kaj kisis ŝin.
       Mi nur rezervis kukon kaj ni ĝuis pli da agrablaĵojn dank'al Celine kaj Eric. Dankon al ili.





      Alian donacon ricevis Gigi: tiun DVD-on de tre ŝatata filmo, "The Artist". Tiu filmo farita laŭ la malnova maniero, sen paroloj, nur fojfoje skribaĵoj por iom klarigi kio okazas, kaj muziko. Kompreneble ĝi estas nigre blanke farita kaj laŭ la 4/3 formato, tute same kiel dum la jaroj 1920-1930. Niaopinie tiu filmo estas "malgranda juvelo".

2 commentaires:

  1. Gratulon al Gigi. Plu da feliĉaj datrevenoj !!!
    Mi opinias, ke vi havas belajn kaj bonajn geamikojn.
    Mi ankaŭ ĵus havis mian naskiĝtagon semajne antaŭe, sed ĝi ne estas speciala tago.

    Printempo ankoraŭ ne volas veni al ni. Suno estas bela, sed malvalmaj tagoj daŭras. Florojn mi atendas, florojn.

    RépondreSupprimer
  2. Estas bonege naskigxi en printempo, cxar ankaux belaj abundaj floroj gratulas tiun.

    Belajn printempajn tagojn al Gigi!

    RépondreSupprimer