mardi 30 septembre 2014

      Antaŭ reiri en Rusion, estis organizita por Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn koncerto en  nia vilaĝo Colleville-Montgomery. Ĝi okazis lundon, la 22an de septembro, vespere, en la mediateko.

        Marko, la respondeculo de la mediateko, kiu entuziasme konsentis kiam mi proponis tiun koncerton estis iom maltrankvila. Ankaŭ mi. Ĉu ni sukcesos alogi sufiĉe da spektantoj, lunde post labortago ?

      Surprize ni kalkulis pli ol kvindek aŭskultantojn en la malgranda salono kie Vera kaj Mikaelo kantis. Mi tradukis en la francan la klarigojn de Mikaelo pri ĉiu kanto.

     Certe ĉeestis la esperantistoj de nia asocio Herouville Esperanto. Sed ili ne estis la plimultaj. Tio ĝojigis Markon kaj min.
            
                 Mikaelo sole kantis du aŭ tri kantojn kiujn li mem verkis.

      Plejofte kune kantis Vera kaj li, ĉu en la rusa aŭ la ukraina, ĉu en esperanto.

      Varmege aplaŭdis la publiko inter la kantoj sed pli longe je la fino. Tiel ke la kantistoj aldonis alian kanton kaj Mikaelo kantigis la publikon, en esperanto.
    Multaj personoj laŭdis Markon kaj min pro la tre bona spektaklo proponita en tia eta vilaĝo.
 

   

mercredi 24 septembre 2014

Memorinda tago (3)


        Venis la momento kune kanti la du planitajn kantojn antaŭ la publiko.

                                   Mikaelo gvidis la unuan kanton "Vivu la stel".

                                    La duan kanton " Mia amatin' " gvidis Vera.

                                                Ana kaj Tomie aktive partoprenis.

       Post la kantoj la ĉeestantoj estis invititaj en la Domo de Asocioj por trinki honorvinon pagita de la urbestraro. Suŝioj kaj trinkaĵoj, kun kaj sen alkoholaĵo estis proponitaj.
                   En ĝoja etoso la partoprenantoj ĝuis la tre bongustaĵojn.

      Fine por plezurigi ankaŭ la ne esperantistan publikon kiu ne konas ilin, Vera kaj Mikaelo proponis etan koncerton.

      Ili kantis kelkajn popolkantojn tradukitaj de la rusa aŭ de la ukraina en esperanton. Kompreneble ankaŭ kelkajn fame konatajn esperantistajn kantojn ili aldonis antaŭ la fino de la solenaĵo.















     Por agrabla konkludo de tiu memorinda tago, ni planis kune vespermanĝi en la Kafejo de Artoj, kie ni ofte manĝas post la ĉiusemajna kurso. 
       La kvin unuaj ĉinaj pladoj estis sur aparta tablo. Ĉiu devis memservi laŭ sia gusto kaj apetito. Tiuj manĝaĵoj estis tiom bele kaj delikate preparitaj ke restis malmulte. Apenaŭ restis apetito por honorigi la sekvajn pladojn.

     Tiamaniere finiĝis tiu tago, en ĝoja etoso, kun plenplena stomako de la kunmanĝantoj. Certe la skipo kiu preparis la diversajn temojn estis iom laca sed tre feliĉa. Ankaŭ la partoprenantoj estis feliĉaj. Multaj gratulis la organizantojn pro tiu bela sukceso.
       Permesu al mi diri ke ni fieras !!!
       Kaj nun, ni atendas vin en nia Skvaro del'Esperanto !















mardi 23 septembre 2014

Memorinda tago (2)

                                        Koreanino kaj Japanino babiladas dum la manĝpaŭzo
 Post la kantado kaj tre mallonga paŭzo, ni kune tagmanĝis. Ĉiu esperantisto venis kun ion por manĝi surloke sen iri aliloken, restoracion aŭ alian manĝlokon. Tiamaniere ni ne perdas tempon irante al kaj revenante el iu ajn ekstera loko. Alia avantaĝo de tiu metodo estas ke ni povas gustumi la pladojn  faritaj de la geamikoj aŭ lokajn specialaĵojn. 

       Fine de la manĝo, nome de la rusa esperanta klubo de Tiĥvin, Mikaelo prezentis la donacon por la datreveno de nia asocio. Neatendite, la Rusoj same kiel ni, havis la saman ideon: kolekti fotojn de Heruvilanoj faritaj okaze de la diversaj vojaĝoj en Tiĥvin. Kiom da bonaj rememoroj tiuj fotoj revenigis en pluraj kapoj de la vizitintoj !
     Siavice nia klubo donacis al niaj eksterlandaj gastoj la afiŝon kiu resumas nian asocian vivon dum tiuj tridek jaroj. Plie por la Tiĥvinanoj "Miŝel la Eta" faris alian specialan afiŝon sur kiu estas videblaj la fotoj de la unuaj vizitintoj el Tiĥvin en Heruvil, kaj ankaŭ de la Heruvilanoj en Rusio.

                            Gravaj momentoj de nia komuna memoro

     Post la disdono de ĉiuj donacoj, antaŭ la komenco de la ĝenerala asembleo de Normandio esperanto, mi kun granda plezuro pozis kun niaj fremdaj gastoj.

     La kasisto de la normanda asocio prezentis sian financan raporton. Li estis preparinta diversajn grafikojn malpli interesajn ol la matena prelego de Ana sed nepre necesaj kiam temas pri iu ajn ĝenerala asembleo. Tiu raporto sekvis la moralan raporton farita de Ivo N., aktuala prezidanto de la asocio. Okazis longa debato pri la estonto kaj de la normanda bulteno, kaj de la asocio mem post la demisio de la kasisto kaj de la sekretario... Post elekto de nova estrarino la asembleo konsilantaro elektis daton por antaùvidi la estonton de la asocio.

      Finfine alvenis la plej atendita momento de la tago. Kelkajn minutojn antaŭ la 17a, jam kuniĝis la taga esperantistaro al kiuj aldoniĝis geamikoj, du membroj de la urbestraro kaj kelkaj loĝantoj de la kvartalo kies loĝejo rekte alrigardas la skvaron.
               
     Ekis post malmulte da minutoj la oratoraĵo, en esperanto, de la nuna prezidanto de la asocio Herouville Esperanto (estas mi). Tradukis en la francan la eksprezidanto, iama kreinto de la asocio antaŭ tridek jaroj.
     Post paroloj, kiuj al la ne esparanta publiko klarigis la ĉefajn argumentojn favore al la internacia lingvo kaj la agadon de la asocio ekster kaj en la urbo mem, li dankis la vic-urbestrinon kiu subtenis nian projekton.

     Sekvis oratoraĵo de Renee Triolle, konstanta delegito de UEA ĉe UNESKO. Ŝi gratulis la vic-urbestrinon por la tre taŭga elekto de tiu dato. Ĉar en Francio la 20 kaj 21 de septembro estis "Tagoj de kultura heredaĵo". La delegito substrekis ke ĉiuj lingvoj apartenas al tiu monda kultura heredaĵo kaj esperanto daŭre militas por savi el la malapero ĉiujn endanĝerigitajn lingvojn.

     Per simplaj paroloj la vic-urbestrino diris kiom ŝi estas feliĉa vidi la finalatingon de komuna klopodo inter siaj fakuloj pri la asocia vivo kaj nia asocio. Ŝi substrekis la pacan inklino de la internacia lingvo esperanto. Kiel loĝantino de tiu kvartalo, ŝi aparte ĝojis pri sia elekto de tiu skvaro kun ĝiaj belaj arboj kaj floroj. Ni tuj akordiĝis kiam ŝi proponis tiun lokon. Tre taŭgas ĝia paca etoso, malproksime de la urbaj bruoj.
 
      Tiam amasiĝis sub la kovrita ŝildo la "eminentuloj" kiuj devige pozis por plezurigi ĉiujn fotistojn. 
 
                                                                       Unu, du, tri...

                                                    Ĝoja momento por ĉiuj !

 
 



    










dimanche 21 septembre 2014

Memorinda tago

                                       
     Sabaton, la 20an de septembro 2014 restos memorinda dato por nia esperanta klubo Herouville Esperanto. Mi ekde hodiaŭ intencas iom detale raporti pri tiu tago kiu viciĝas inter la okazaĵoj de la 30a datreveno de nia asocio.

       La programo de la tago estis impona kun du gravaj solenaĵoj, la ĝenerala asembleo de Esperanto Normandio kaj la inaŭguro de la Skvaro del' Esperanto
    Ekde la 8a kaj duono Gigi (Ĵiĵi) estis preta en la akceptejo por disdoni al la partoprenantoj lian dosieron.

     En la Domo de Asocioj, kie tiuokaze du salonoj estis je nia dispono, ni aranĝis ekspozicion pri la lingvo kaj proponis al ĉiu pagajn sed precipe senpâgajn librojn kiujn ni amasigis de longe kaj ne aparte interesis la plimultaj el niaj membrojn. 

      Tiun specialan flagon, nia samideanino "Miŝel la Eta" kreis okaze de nia jubileo. Ĝi estas videbla super kaj sur la pli granda panelo de la supra foto. La ĉi-suban panelon ankaŭ estis kreita de nia kara kaj sperta "Miŝel la Eta".

      Per fotoj bone elektitaj de Miŝel, ĝi resumas 30 jaroj de la vivo de nia asocio, de la komenco (nigra/blanka foto supre) ĝis la pormomenta fino, kun la foto de la ŝildo "Square de l'Esperanto" kaj la aparta kalendaro de la jubileaj okazaĵoj.

     Nur kun kelkaj minutoj da malfruo, la plimulto de la partoprenantoj estis pretaj aŭskulti planitan prelegon de Koreianino, speciale invitita por la okazo (Ŝi aktuale prelegvoĝas en Francio kaj devojiĝis por ankaŭ partopreni en la festo).
 
     SHIN EUN-SOOK (esperanta nomo: Ana Sonĝanta) venas de Korea Respubliko kie ŝi interesiĝas pri edukado kaj speciale pri alternativaj pedagogioj. Ŝi ankaŭ instruas esperanton en alternativa lernejo.

   Ana, dum pli ol unu horo kaj duono, lerte kaj fervore parolis pri tiuj tro malmultaj (sed iom post iom multiĝantaj) alternativaj lernejoj en Koreio. Ŝi mem instruas en unu el tiuj lernejoj. Dank'al vera pedagogia talento kaj tre lerta kaj fluanta parolado, ŝi sukcesis interesegi, eĉ ĉarmi sian aŭskultantaron... tiel altnivele, ke neniu povis nek provis dormeti dum la tuta tempo. Brave Ana!
 
     Fervore aplaŭdis la ĉeestantaro kiam Ana ĉesis paroli. Ni certe estus dezirantaj ankoraŭ scii pli pri la spertoj, pri la vojaĝoj tra Ĕŭropo kun siaj gelernantoj, pri la projektoj de tiu instruistino kiu tiel pasie komunikis al la grupo sian entuziasmon. Bedaŭrinde drasta tagordo ne permesis tion!

     Dum mallonga paŭzo, "Granda Miŝel" kaj mi gratulas la prelegantinon. Se mi bone memoras, ni informis ŝin, ke ni estas pretaj denove gastigi ŝin (ŝi eksterturnee restadis nur unu kompletan tagon) se ŝi estonte intencus denove propagandi pri la alternativaj lernejoj. Ŝi ne rifuzis la proponon ....

     Sub la gvidado de Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn, ni planis provkanti du kantojn en esperanto. Ni celis kanti dum la inaŭguro de la skvaro. Pro tio ni petis de niaj rusaj geamikoj el Tiĥvin (ĝemelata urbo de Herouville) ke ili gvidu nin ĉar bedaŭrinde neniu muzikisto vizitadas nian klubon.

     Kvankam sen sufiĉa konvinko, laŭ la opinio de Mikaelo, ni serioze kune kantis ekstere. Spite de la malbonaj veterprognozoj, la vetero estis favora. Ni do kaptis la okazon kanti starante kaj spiri bonan aeron en agrabla medio.

n
       Okaze de nia jubileo vizitis nin juna Japanino el la urbo Sapporo. Ŝi estas komencantino kaj ŝi estis travivanta sian unuan esperantan renkontiĝon. Ŝi atente sekvis la konsilojn de niaj gvidantoj kaj pli malpli sukcesis kanti la plej facilaj partoj kune kun la aliaj.
 
     Tiun foton mi aparte elektis por la geamikoj kiuj jam vidis tiujn personojn, ĉu en Rusio, ĉu en Japanio. Mi pensas ke ili rekonos la vojaĝintojn fotitaj ĉi-supre.
 
     Post la provkanto la preskaŭ tuta partoprenantaro de la kunveno konsentis atendi ke ĉiuj fotistoj laŭvice akiru sian memorindan bildon.
 
 
 

 
 
 
 
 
 




jeudi 18 septembre 2014

Festo de Asocioj , la sekvo

     Mi ankoraŭfoje parolos pri la festo de la asocioj kiu okazis dimanĉon, la 7an de septembro. Dum la tuta posttagmezo okazis prezentadoj de dancoj, kantoj, muzikoj, inter mallongaj intervjuoj de asociaj respondeculoj.
 
                   Loĝantoj de iu kvartalo regule kunvenis por lerni malnovan usonan dancon

       Sed ni revenu al nia esperanta klubo kaj sia budo. Tie du ĉinaj virinoj el Tajvano surprize malkovris la ekziston de nia lingvo. Maldekstre sperta  esperantisto klarigas al mi ion pri sia vojaĝo en Madagaskaro, antaŭ la Ĉininoj.

       Tiu paro sciis iomete pri esperanto. La viro diris al mi, ke oni devus instrui tiun lingvon en ĉiuj publikaj lernejoj ! Certe, li pravas, sed li mem ne deziras lerni ĝin !!!

     Mi propagandas! Mi invitis tiun eksdirektoron de mezlernejo partop̂reni en la solenaĵo kiu okazos sabaton, la 20an de septembro. Kiu solenaĵo ?

                                                          Klod,  Miŝel L. kaj Miŝel P.   
  Kadre de la 30a datreveno de nia klubo Herouville Esperanto, ni inaŭguros nian skvaron, la Skvaro de l'Esperanto. Jen la ŝildo kiu estos almetita en la skvaro venontan sabaton. Sur la verda manĝtuketo, dekstre vi vidas akvoturon kiu simbolas la urbon Herouville Saint-Clair.

        Antaŭ la ŝildo de la skvaro, la vicubestrino kiu subtenis nian projekton parolas kun viro kiu scias nenion pri nia lingvo. Kvankam ŝi mem scias malmulte, ŝi fiere parolas ... samkiel ĉiuj politikistoj !

      Kun la urbestro de Herouville kaj la vicurbestrino mi ĝoje babiladas , parolante pri la venonta inaŭguro de la skvaro. La urbestro ne diris ĉu li partoprenos en la solenaĵo aŭ ne.
 
     Dum dek kvin minutoj, mi estis intervjuita de ĵurnalistino de la loka radio. Ni kompreneble parolis pri la 30a datreveno de nia asocio kaj pri la lingvo. Ŝi kvazaŭ nenion sciis pri esperanto sed ŝiaj demandoj estis interesaj por klarigi la
celojn de la lingvo.

                                               Klod propagandas ... ŝajne vane

                      Ivo propagandas ... kvankam kaŝitaj tiuj oreloj estis atentaj !