mardi 9 septembre 2014

Vespermanĝo de la najbaroj

     Sabaton, la 6an de septembro, okazis la ĉiujara vespermanĝo de la najbaroj en nia kvartalo. Tie ĝi okazas de la jaro 2006. Ofte ni ne ĉeestas ĉar komence de septembro ni ĝenerale ankoraŭ estas for de Colleville, en Alpoj aŭ aliloke.

     Ĉi-jare, pro la malbela vetero en Alpoj ni revenis hejmen pli frue do ni partoprenis en la festo.
    Jam de longe pli kaj pli populariĝis tiu kutimo, ĉefe en la grandaj urboj, en la kvartaloj kie staras grandaj domegoj.

     La loĝantoj ofte apenaŭ konas la aliajn personojn krom la plej proksimajn najbarojn. Pro tio kelkajn imagis kunigi ĉiujn okaze de komuna vespermanĝo. Sed iom post iom la ideo disvastiĝis eĉ en la vilaĝoj ĉar tio estas bona okazo por konatiĝi kun la novaj najbaroj.


     Simplas la koncepto de la afero. La organizantoj petas ke ĉiu familio venas kunportante du pladojn, unu por la komenco de la manĝo kaj unu deserto. La organizantoj mem zorgas pri aperitivo, aperitivkukoj kaj viandaĵoj. 

     Fine ĉiu familio repagas al la organizantoj etan sumon por sia aparta ŝuldo. Kun du aliaj paroj, Gigi kaj mi klopodis por unuafoje kunigi la najbarojn de nia kvartalo. La partoprenantoj estis feliĉaj kaj tuj aliaj paroj konsentis organizi la saman vespermanĝon la sekvantan jaron. Ĉiujare siavice du novaj paroj iĝas la organizantoj.

     Mi memoras la unuan jaron, ni ĉiuj estis ekstere, sur la strato, sen iu ajn ŝirmilo. Bonŝance ne pluvis sed iom post iom kiam noktiĝis, la malvarmeco iĝis malagrabla. Poste la organizantoj petis de la urbodomo tendon por ŝirmi la gastojn. La kondiĉoj iĝis multe pli komfortaj kaj la babiladoj povas plu daŭri dum la nokto.
 
 
 


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire