vendredi 31 octobre 2014

Pli ol 5 000 paĝojn !!!

    
     Mi apenaŭ povas tion kredi ! Vi, legantoj de tiu ĉi blogo, de kiam mi komencis skribi, vi legis pli ol 5 000 paĝojn !!! Neniam mi estus povinta imagi tian plenan sukceson ! Skribante simplajn raportojn pri mia vivo, miaj spertoj kaj mia proksima medio, mi pensis interesi nur kelkajn geamikojn kiujn mia edzino kaj mi antaŭe renkontis dum niaj vojaĝoj en Esperantio...

                                            Parizo : statuo sur la ponto Aleksandro la IIIa
      Mi eraris ! Ĉar vidante la statistikojn pri la legitaj paĝoj, mi vidis, ke el multaj landoj, kie ni neniam iris, abundas la legantoj. Tre surprizita sed finfine sufiĉe fiera mi estas kvankam mi iom bedaŭras, ke tre tre malofte mi ricevis reagojn. Ne gravas, mi daŭrigos skribi raportojn kiuj ŝajne interesas pli da homoj ol mi supozis... Jen la sekvo ...

     Pasintajn lundon kaj mardon, kun nia 16 jaraĝa nepino, ni iris Parizon. Ni planis viziti du ekspoziciojn. La vetero estis tre agrabla, la temperaturo milda kaj post la vizitado de la unua ekspozicio, ni iom promenadis ĝis la placo de la Konkordo antaŭ reveni al la kampadejo en "Bois de Boulogne" kie staris nia loĝaŭto.

      Kvankam ni jam posedis niajn biletojn, ni longe atendis antaŭ eniri en la ekspoziciejon. La granda afiŝo de la pentristino superis la longan vicon de la vizitontoj. Per sia karabeno, la franca-usona artistino Niki de Saint Phalle (1930-2003)  minacas tiuj kiuj rigardas ŝin. 
    Ni sciis nenion pri tiu artistino. Ni nur legis artikolon kaj vidis du-tri fotojn por prezenti la ekspozicion. Ni estis scivolemaj !

samedi 25 octobre 2014

Dua tago de la staĝo

     
     Sabaton, vespere, Michel Dechy prezentis etan prelegon pri Hergé, la "patro" de Tinĉjo. Ni multe lernis pri tiu fama belga desegnisto. 

    Dimanĉon, la 19an, daŭris la staĝo. La kurso de Michel Dechy temis pri alia bildstrio de Tinĉjo, "La templo de l' Suno".
                   La ĉefa celo de la gvidanto estis malkovri la rakonton de la albumo. Pro tio li legigis plurajn paĝojn, disdonante la diversajn rolojn inter la staĝantoj. Danke al tiuj kiuj vigle rolis la etoso estis ĝoja !

     Dume en la alia klasĉambro, Stano Marĉek daŭrigis la instruadon de la lingvo por la komencantoj. Li iom tro rapide progresis laŭ la opinio de la staĝantoj. Feliĉe li ofte revenis malantaŭen por plifortigi la tutnovajn konojn. 





 
      Post tiom da klopodoj la tagmanĝo estis bonvena. La konversacioj estis viglaj ... kaj la tempo tro rapide pasis. Aplaŭdite de la manĝantoj, la organizantoj tiam malfruigis la horon de la posttagmezaj kursoj.

      Malpli viglaj estis la kursanoj post la tagmanĝo kaj la kafo ! Nia juna amiko ne plu eltenis kaj ekdormis surtable kelkajn minutojn. Ĉu nur esperanto lacigis lin ?

Ni denove kantis antaŭ la fino de la staĝo. Ĉiuj, eĉ tiuj kiuj laŭdire ne kapablas kanti, diris ke la komuna kantado estis grava momento.
La staĝantoj foriris kaj malgranda skipo purigis kaj ordaranĝis la lokojn. La unua bilano estis farita. Ĝi aspektas ĝenerale bona sed ni devos pliprofundigi tion, pôst kelkaj tagoj. 
 


jeudi 23 octobre 2014

Unua tago de la staĝo

      Sabaton, la 18an , ekde la oka kaj duono estis malfermita la akceptejo de la staĝo. Gigi kaj Veronik pretis kontroli la alvenontojn sur la listo de la staĝantoj kaj doni al ĉiu sian dosieron.
 
     Je la ĝusta horo, post trinkado de kafo aŭ teo, pôst tre mallonga parolado de la prezidanto de la klubo (mi estas tiu), ekkomencis rapide la du kursoj. Ĉi- supre la Franco Michel Dechy gvidante la kurson por la progresantoj.
 
     Por siaj kursoj, Michel Dechy uzas la bildstriojn de Tinĉjo tradukitaj en esperanton. La bildstrio uzita tiu unua tago de la staĝo estis Tinĉjo en Tibeto, la plej interesa albumo laŭ la opinio de Michel.
 
     La kurson sekvis atente la partoprenantoj. Inter ili kelkaj bone konis la tutan verkaron de Hergé, la "patro" de Tinĉjo, sed pli multaj estis tiuj, same kiel mi, kiuj tute ne ĝis nun interesiĝis pri tiu Tinĉjo kaj liaj kunuloj.

    Inter la ĉefaj roluloj de la bildstrioj pri Tinĉjo, la fama kapitano Hadok havas gravan rolon en ĉiu albumo. Por malkovrigi al ni la aventurojn de la herooj en Tibeto, Michel legigis la kursanojn, disdonante la rolojn inter diversaj personoj. Tie la juna Gabriel rolas la kapitano Hadok.

      En alia klasĉambro, la Slovako Stano Marĉek instruis la komencantojn, ĉu verajn komencantojn (nur tri), ĉu pli malpli "eternajn" komencantojn.

     Por la instruado Stano Marĉek uzas la libron kaj bildojn de sia Rekta Metodo. Ĉar li tute ne parolas la francan, 100% de la tempo li esperante parolis. La staĝantoj estis tute mergitaj en la lingvon kaj foje havis malfacilaĵojn por ĉion kompreni.

     Post matena paŭzo, kaj denove post la posttagmeza paŭzo, sub la gvidado de Stano, la du grupoj kuniĝis por kanti. Ni lernis popolajn slovakajn, ĉekajn kaj polajn kantojn, helpe de la projekciitaj paroloj.

     Unue hezitemaj, la staĝantoj iom post iom pli lerte kantis. Stari por kanti ankaŭ plaĉis al multaj pro la antaŭa iom longa sidado dum la kursoj.

     Por ŝpari tempon kaj monon, la organizantoj planis surlokajn manĝojn. La pladoj estis ĉu preparitaj de kelkaj klubanoj, ĉu aĉetitaj ĉe lokaj vendejoj.
 
     Dume restis sur la tabloj la abunda materialo alportita, ĉu de la staĝantoj mem kiuj jam pôsedis la albumojn, ĉu de Michel Dechy por disdonado al tiuj kiuj ne posedis ilin.
 
       Mi ne certas, ke dum la manĝoj oni multe parolis esperante ! Precipe la komencantoj havis tro plenplenan kapon kaj deziris ripozi la cerbon. Necesa paŭzo kiu bedaŭrinde aspektis tro mallonga al kelkaj personoj.

                  La preskaŭ tuta staĝantaro fotita en la skvaro de l'Esperanto.
 
 
 
 

 



 

  
 

lundi 20 octobre 2014

Fimo kaj debato

      Vendredon, la 17an de oktobro, komenciĝis la lasta etapo de nia maratona organizado pri la 30a datreveno de la asocio Herouville Esperanto. En la urba biblioteko ni prezentis filmon pri la internacia lingvo.

       Post la filmo okazis mallonga debato kun la ne esperantistaj spektantoj. Ili bedaŭrinde malmultis sed estis sufiĉe scivolemaj.

     Intervenis en la debato la Slovako Stano Marĉek, prezidanto de la Slovaka Esperantista Asocio, kiu venis en Herouville por gvidi la morgaŭon kurson dum la staĝo organizita de nia klubo.

                 Mi dum la debato tradukis en esperanton la demandojn de la publiko kaj  en la francan la respondojn de Stano.

       Poste Stano rapide klarigis la principojn de la rekta metodo kiun li uzos por la komencantoj de la morgaŭa staĝo. Li estas aŭtoro de tiu rekta metodo kiu jam estas  tradukita de la slovaka lingvo al 34 aliaj lingvoj.

     Fine Stano Marĉek kantis kelkajn popolajn kantojn el Slovakio, Ĉekio kaj Pollando. Li ankaŭ  kantigis la aŭskultantaron antaŭ la fino de la kunveno.
 
      Tiuj kiuj ne ankoraŭ vidis la ekspozicion en la biblioteko profitis la okazon. 
 
    Ĉar mi ne montris ĉion en la antaŭaj raportoj ankaŭ mi profitas la okazon por aldoni kelkajn fotojn pri tiu ekspozicio.


 
     Kaj fine, kiel kutime en Esperantio, ni vespermanĝis en nia ŝatata Kafejo de Artoj. Ni ne tro longe daŭrigis tiun manĝon ĉar alia grava tasko atendis nin ekde la frua morgaŭa mateno ....
 



 

 





dimanche 12 octobre 2014

Ekspozicio (2)

      Dum la instalado de la ekspozicio en la biblioteko de Herouville, ni havis kelkajn malfacilaĵojn. Protekti la dokumentojn senditaj de niaj geamikoj sub vitroplasta kovrilo estis delikata manovro.
 
     Plurfoje ni mismanovris antaŭ sukcesi belan prezenton ĉar la stofo emis tro aŭ ne sufiĉe ĉifi tuj kiam mi metis la kovrilon.
 
     Mi nun lasas vin rigardi la dokumentojn fotitaj tuj post la fikso de la vitroplasta kovrilo.
                                                
     Ni ricevis gratulmesaĝojn el pluraj landoj : Aŭstralio, Belgio, Britio, Ĉekio, Italio, Japanio, Pollando, Rusio, Uzbekio. Tiom da atestoj ĝoĵigis nin. Bedaŭrinde ne eblis prezenti ĉiujn en la disponebla loko.
 
      Sur la granda monda mapo ni, per pingloj montris de kiuj landoj venis la esperantistoj kiuj vizitis nian klubon dum iom malpli ol 30 jaroj. Entute, de kiam la tiamaj membroj komencis kalkuli, vizitis la klubon 133 esperantistoj el 36 landoj.
 
      Mesaĝoj kaj fotoj sur la "Ora Libro" de la klubo memorigas al ĉiuj la tre agrablajn momentojn travivitaj kun la vizitintoj. 


       Ni ne forgesis prezenti la afiŝojn de prelegoj pri kiuj ni faris veran reklamon.
Nepre necesus ke mi reiru por foti pli precize ĉiujn afiŝojn...
 
       
 
      


vendredi 10 octobre 2014

Ekspozicio pri esperanto

      Kadre de la 30a datreveno de la asocio Herouville Esperanto, ni planis organizi ekspozicion pri la lingvo esperanto en la biblioteko de nia urbo. Ĝi estos prezentita de la 7a ĝis la 26a de oktobro.

     Lundon, la 6an de oktobro, kelkaj membroj de la klubo rendevuis en la biblioteko kiu estis fermita al publiko.
 
     Panelojn eldonitaj de la franca asocio nia klubo akiris antaŭ kelkaj jaroj. Ili belaspektas, kvankam miaopinie ili postulas tro longan legadon, kiu povas malhelpi tiujn, kiuj ne havas specialan intereson.

      Dum la viroj zorgis pri la paneloj, la du Miŝel prezentis diversajn aĵojn kaj gratulleterojn senditaj de eksterlandaj geamikoj esperantistoj.
 
     El kelkaj urboj kies esperantaj kluboj ni vizitis en pluraj landoj, ni ricevis belajn atestojn okaze de nia jubileo. Tiuj leteroj havas grandan valoron por ĉiuj kiuj travivis la multajn amikajn renkontiĝojn. Ni estas dankemaj al ĉiuj geamikoj niaj kiuj sendis ion por nin kuraĝigi.