vendredi 25 juillet 2014

Promenado sub la nuboj

      Ĉi-jare ni havas malbelajn veterkondiĉojn. Ĝis nun ni faris nur du belajn kaj sufiĉe longajn promenadojn sub relativa bela suno.
 
  Antaŭ du tagoj, vidante ke la ĉielo estis sufiĉe sennuba, ni decidis foriri kunportante la pluvmantelojn.
 
      Komence de la promenado, ni estis feliĉaj ĉar la nuboj staris nur super kelkaj pintoj lasante la ceteran ĉielon tre blua. Ni tro rapide ĝojis !!!

    Iom post iom sed tro rapide por nia gusto alvenis dikaj blankaj nubegoj kiuj unue envolvis la plej altajn pintojn (sur tiu foto malaperis la Dent Parrachée , pli ol 3 600 metroj alta).
 
      Poste nova vico de ne tro dikaj nuboj aperis kaj kaŝis la pli malaltajn montojn. Ne gravas ili ne estas danĝeraj !
 
      Tiun ĉi tagon, ne interesis min foti la florojn. Ĉiam la ŝanĝanta ĉielo montris novajn vidaĵojn. Kelkfoje iu nubo disŝiris lasante vidi la montaron en la nubaj truoj. Interesajn fotojn, ĉu ne ?
 
     Tamen kiam ni taksis tiujn  nubojn tro multajn, ni haltis nian marŝadon kaj revenis al la komenco de la pado. Bonŝance la pluvo ne surprizis nin survoje sed apenaŭ ni estis en nia apartamento, falis la unuaj gutoj kaj post eble duonhoro, pluvego kun fulmotondroj sekvis.
     Feliĉe ni revenis en la ĝusta momento !
 
 
 
 
 

 

vendredi 18 juillet 2014

Alia promenado

      Se vi pretas denove promenadi en la montaro, bonvolu sekvi min. Feliĉe la belaj tagoj revenis post la unua tre malagrabla semajno. Tuj ni bonhumoris kaj foriris sur pli altaj padoj.
 
     Ĉi-jare, pro malvarma kaj pluvema printempo, malfruis la tuta malapero de neĝo. Pli abundas la akvo en la torentoj kiuj kutime estas preskaŭ senakvaj.
 
       
                       Delikataj floroj ĉiam plezurigas la okulojn ... kaj la fotiston !

      Super la arbaro videblas la pintoj kiuj ĉirkaŭas la valon. De kiam ni alvenis, ĝis nun ni ne ankoraŭ ĝuis tian belan spektaklon. Ni ne mankis la okazon fari unu el niaj plej longaj kaj ŝatataj promenadoj.

      Ni atingis nian celon sufiĉe frue. De tie videblas la rimarkinda logo de Mont Cenis. Niaflanke, t.e. en Francio, ni ĝuis tre belan veteron kun granda suno sed aliflanke, en Italio, amasiĝis la nuboj. Feliĉe ili restadis en Italio la tutan tagon !
 
 
 



 
 

vendredi 11 juillet 2014

Survoje al Alpoj

     El nia domo en Colleville-Montgomery ni foriris pasintan vendredon, la 4an de julio. Survoje al Alpoj ,ni haltis en regiono Centro, ne malproksime de Orleans.

     Ni estis invititaj partopreni en geedziĝa festo de la dua filo de nia nevino. La tutan vojaĝon ni faris sub pluvo sed feliĉe sabaton posttagmeze la ĉielo pli aj pli heliĝis. La fotistoj diligente laboris en la parko de la kastelo kie ĉiuj rendevuis por kune akompani la junan paron ĝis la apuda preĝejo.
 
     Tie ili ricevis la benon de la pastro kaj bonŝance aperis la suno kiam la novaj geedzoj eliris el la preĝejo. 
    La morgaŭan ni foriris al Alpoj, sen pluvo sed ankaŭ sen suno.
 
     De kiam ni alvenis en nian montaran vilaĝon Lanslevillard, la montaron mem ni ankoraŭ ne vidis. Grizaj nuboj daŭre malaltiĝas tuj super la vilaĝo malpermesante ekvidi la pintojn.

     Tamen ni ne plendas ĉar ne pluvas la tutan tagon ! Tiam, kiam ni vidas heliĝon ni kuraĝe eliras el la apartamento por promenadi proksime.
 
     La legantoj kiuj de pluraj jaroj regule legas miajn raportojn sendube ne estos surprizitaj vidante la ĉi-jarajn fotojn. 
 
     Tamen mi esperas, ke kiel mi ili ne laciĝos. Ĉar kvankam ĉiuj someroj ni promenadas sur la samaj padoj, ni ĉiufoje marŝas kun la sama plezuro ! La kvieteco, la senbrua etoso, la pura aero ĉiam plezurigas nin.
 
     Kaj kion diri pri la floroj !!! Ĉiujare mi diras al mi :" Mi ne fotos tiujn florojn ĉar mi havas dekojn kaj dekojn da ili, eble centojn !". Sed malkovrante la "belulinojn" mi ne kapablas rezigni !
 
     Nu, tiuj kiuj ŝatas nek la florojn nek la montarajn pejzaĝojn devos rezigni legi mian blogon dum la someraj monatoj ! La aliaj senrezerve sekvos nin en nian ege ŝatatan medion. 
 
 
 
 

 
 
 
 

mercredi 2 juillet 2014

Ĉina gasto

     Kadre de la 30a datreveno de nia klubo Hérouville Esperanto la ĉina ĵurnalisto Peng Zenming vizitis Normandion fine de sia turneo en Francio. Gigi kaj mi gastigis lin du tagojn antaŭ lia foriro al Parizo.
 
     Vespere post la vespermanĝo, la vetero estis oportuna por promenadi laŭ la marbordo en Colleville-Montgomery. Kompreneble ni longe parolis pri la Elŝipiĝo kiu okazis sur tiu ĉi plaĝo en junio 1944, en la brita-franca sektoro "Sword".
 
     S-ro Peng petis ke ni fotu lin antaŭ la statuo de fama skota kornemuzikisto Bill Millin kiu, la 6an de junio kaj la sekvajn tagojn, marŝis antaŭ la brita taĉmento sen esti vundita de la germanaj kugloj. Tiun statuon oni starigis printempe de tiu ĉi jaro kadre da la 70a datreveno.
 
     Alia intereso de s-ro Peng estas la maro. En Ĉinio li loĝas en Wuhan, granda urbo en centro de la lando, tre malproksime de iu ajn maro. Bonŝance vento el nordo forpuŝis la nubojn kaj bela sunsubiro estis verŝajna laŭ miaj prognozoj. Mi ne eraris.
 
     Ni triope sidiĝis sur benko kaj pacience rigardadis  la malrapidan subiron de la suno. Neniam laciĝas nin tia grandioza spektaklo !

        Bedaŭrinde ĉio havas finon ! La tago finiĝis sur tiu ĉi normanda plaĝo, ĝi komenciĝas aliloke for de tie kaj ni kvazaŭ senvorte revenis hejmen. Nia gasto estis feliĉa, ni ankaŭ !