vendredi 11 juillet 2014

Survoje al Alpoj

     El nia domo en Colleville-Montgomery ni foriris pasintan vendredon, la 4an de julio. Survoje al Alpoj ,ni haltis en regiono Centro, ne malproksime de Orleans.

     Ni estis invititaj partopreni en geedziĝa festo de la dua filo de nia nevino. La tutan vojaĝon ni faris sub pluvo sed feliĉe sabaton posttagmeze la ĉielo pli aj pli heliĝis. La fotistoj diligente laboris en la parko de la kastelo kie ĉiuj rendevuis por kune akompani la junan paron ĝis la apuda preĝejo.
 
     Tie ili ricevis la benon de la pastro kaj bonŝance aperis la suno kiam la novaj geedzoj eliris el la preĝejo. 
    La morgaŭan ni foriris al Alpoj, sen pluvo sed ankaŭ sen suno.
 
     De kiam ni alvenis en nian montaran vilaĝon Lanslevillard, la montaron mem ni ankoraŭ ne vidis. Grizaj nuboj daŭre malaltiĝas tuj super la vilaĝo malpermesante ekvidi la pintojn.

     Tamen ni ne plendas ĉar ne pluvas la tutan tagon ! Tiam, kiam ni vidas heliĝon ni kuraĝe eliras el la apartamento por promenadi proksime.
 
     La legantoj kiuj de pluraj jaroj regule legas miajn raportojn sendube ne estos surprizitaj vidante la ĉi-jarajn fotojn. 
 
     Tamen mi esperas, ke kiel mi ili ne laciĝos. Ĉar kvankam ĉiuj someroj ni promenadas sur la samaj padoj, ni ĉiufoje marŝas kun la sama plezuro ! La kvieteco, la senbrua etoso, la pura aero ĉiam plezurigas nin.
 
     Kaj kion diri pri la floroj !!! Ĉiujare mi diras al mi :" Mi ne fotos tiujn florojn ĉar mi havas dekojn kaj dekojn da ili, eble centojn !". Sed malkovrante la "belulinojn" mi ne kapablas rezigni !
 
     Nu, tiuj kiuj ŝatas nek la florojn nek la montarajn pejzaĝojn devos rezigni legi mian blogon dum la someraj monatoj ! La aliaj senrezerve sekvos nin en nian ege ŝatatan medion. 
 
 
 
 

 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire