vendredi 25 juillet 2014

Promenado sub la nuboj

      Ĉi-jare ni havas malbelajn veterkondiĉojn. Ĝis nun ni faris nur du belajn kaj sufiĉe longajn promenadojn sub relativa bela suno.
 
  Antaŭ du tagoj, vidante ke la ĉielo estis sufiĉe sennuba, ni decidis foriri kunportante la pluvmantelojn.
 
      Komence de la promenado, ni estis feliĉaj ĉar la nuboj staris nur super kelkaj pintoj lasante la ceteran ĉielon tre blua. Ni tro rapide ĝojis !!!

    Iom post iom sed tro rapide por nia gusto alvenis dikaj blankaj nubegoj kiuj unue envolvis la plej altajn pintojn (sur tiu foto malaperis la Dent Parrachée , pli ol 3 600 metroj alta).
 
      Poste nova vico de ne tro dikaj nuboj aperis kaj kaŝis la pli malaltajn montojn. Ne gravas ili ne estas danĝeraj !
 
      Tiun ĉi tagon, ne interesis min foti la florojn. Ĉiam la ŝanĝanta ĉielo montris novajn vidaĵojn. Kelkfoje iu nubo disŝiris lasante vidi la montaron en la nubaj truoj. Interesajn fotojn, ĉu ne ?
 
     Tamen kiam ni taksis tiujn  nubojn tro multajn, ni haltis nian marŝadon kaj revenis al la komenco de la pado. Bonŝance la pluvo ne surprizis nin survoje sed apenaŭ ni estis en nia apartamento, falis la unuaj gutoj kaj post eble duonhoro, pluvego kun fulmotondroj sekvis.
     Feliĉe ni revenis en la ĝusta momento !
 
 
 
 
 

 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire