Ni estas iom senesperaj pro la vetero kiu tiu jare ne sukcesas fariĝi bela vetero !
Post mia lasta mesaĝo, ni ankoraŭfoje provis marŝadi sed ne tro
malproksime de la loĝaŭto. Tiamaniere se subite nigraj nuboj
alproksimiĝus ni kapablus rapide, aŭ sufiĉe rapide, reveni al la loĝaŭto
por ŝirmi nin.
La
elektita promenado estis super la lago de Mont Cenis. Tiun vojon ni
neniam sekvis ĉar ŝajnis al mi ke ĝi ne estas sekura kiam ĝi malaperas
el nia vido. Tamen ĉar jam de longe Gigi deziris provi tiun novan
itineron, mi konsentis.
Je
la komenco la marŝado estis facila (estas la sama pado kiel la
promenado de marmotoj). Kiam ni iris maldekstren la pado restis larĝa
sed la deklivo estis pli kruta.
Meze de tiu pado Gigi vidis du-tri
malgrandajn edelvejsojn. Tuj poste ni vidis aliajn pli belajn kaj
grandajn bukedojn, kaj ankoraŭ aliajn kaj aliajn sur la pado mem kaj sur
la flankoj. Sed irante plu ni ne plu trovis aliajn.
Iom post iom ni supergrimpis, facile sur la larĝa pado ĝis … Subite
malaperis la pado. Ni ne vidis kien ĝi daŭris. Mi trovis etan etan
padon sur kiu mi povis almeti nur unu piedon. Iom hezitema, Gigi sekvis
min … sed malpli ol eble dudek metrojn mi pensis , ke tia mallarĝa pado
flanke de kruta deklivo estas tro danĝera. Ni revenis sur la larĝa kaj
sekura vojo, ni trovis komfortan lokon por tagmanĝi admirante la
pejzaĝon.
Ni trankvile
revenis al la loĝaŭto komence de la posttagmezo kaj en la apartamenton.
Post malpli ol unu horo fulmotondro aŭdiĝis plurfoje kaj iom poste
ekpluvis.
|
lundi 4 août 2014
Malfacila pado
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire