lundi 29 mai 2017

Okayama kaj Naruto


                En Okayama ni, de malproksime vidis la "Nigran Kastelon".
 


                          Niaj akompanantoj diris ke ĝi ne estas vizitebla.



       Anstataŭ la kastelon ni vizitis la ĝardenon Korakuen, laŭdire la tria plej fama ĝardeno en Japanio. Jen bambuido kiu tre rapide kreskas (unu metron semajne se mi bone komprenis la klarigon).
 

    
          Por vidi florojn de sakuraarboj ni bedaŭrinde alvenis tro malfrue!











      
       Post Okayama, nia itinero kondukis nin sur la insulon Shikoku, pli precize en Naruto.





      Ni vizitis faman lokon, konata por la grandaj kirloj de la maro. Ni unue vidis ilin de sur granda ponto.

     
     La morgaŭon ni enŝipigis kaj alproksimiĝis de la kirloj, sub la ponto.


 


 



         La vidaĵo tiel proksime impresas ĉiujn sur la ŝipo. Feliĉe ĝi estas sufiĉe granda por ke la pasaĝeroj ne suferu pri la forto de la ondoj.


 





dimanche 28 mai 2017

Kimonos en Kioto


     Oni povas legi en diversaj revuoj aŭ gvidlibroj, ke Japanio pli kaj pli okcidentiĝas. Certe pravas tiuj kiuj skribis tiajn frazojn.



      Tamen restas en la japana loĝantaro personoj kiuj deziras kaj ŝatas daŭrigi la malnovajn tradiciojn. Surmeti kimonon estas unu el la agoj de tiaj personoj.


       La urbo kie ni renkontis la plej grandan nombron de virinoj kun kimono estas Kioto.



       Oni povus supozi ke maljunulinoj estas tiuj kiuj deziras konservi la malnovajn kutimojn. Tute ne!



           Male! La virinoj renkontitaj en Kioto estis junaj, eĉ fojefoje tre junaj kaj la koloroj de la kimonoj tre helaj kaj gajaj.

vendredi 26 mai 2017

Kioto (2)


            Ni kune tuj daŭrigos nian vojaĝon en Japanio, en Kioto.



                             Jen la kastelo Ĵinĵo-ĵo, en la centro de la urbo.


       
         Bedaŭrinde estas malpermesata foti ene de la kasteloĉambroj.



                              Promenado en la granda parko de la kastelo.



                               Restaĵoj de la dikaj remparoj de la kastelo.



        Ĉiam en Kioto, jen la dua bela templo vizitita la saman tagon, Ginkakuĵi, la "Silvera Templo".



              La stranga kono de la seka ĝardeno surprizas la vizitantojn.


     
          La seka ĝardeno antaŭ la silvera paviliono, kies tegmento fakte neniam ricevis silveron!



           Promenadi en la granda parko de tiu templo estas vera plezuro!



         Tie ne plu videblas florantaj sakuroj sed la diversaj verdaj koloroj allogas la rigardon.












mercredi 24 mai 2017

Kyoto (1)


        Unu el niaj plej admirindaj monumentoj (eble la plej admirinda) estas la tre fame konata Ora Templo Kinkakuĵi, en Kioto.



     Kovrita per orfolioj, ĝi tute brulis en 1950 sed estis rekonstruita same kiel antaŭe en 1955.



     





       Alia tre vizitita loko en Kioto estas la seka ĝardeno de la templo Rioan-ĵi.


       En la parko de Rioan-ĵi bonŝance restis multaj florantaj sakuraj el diversaj specoj.


                                   Ege belas tiuj pendantaj sakuraj ĉu ne?



                                                  Admiru ... kaj silentu !!!   



lundi 22 mai 2017

Nara (2)


      Preskaŭ same konataj kiel la Granda Budao de Todai-ĵi kaj la granda pagodo, la damaoj de Nara havas grandan sukceson.



        Tiuj bestoj, kompreneble sakraj en tia loko, multiĝas ie ajn en la granda parko kie la turistoj senĉese donas al ili diversajn nutraĵojn (aĉeteblajn surloke). Senĝene la damaoj riproĉas tiujn kiuj ne donas ion por manĝi!


        Damaoj ne estas la solaj estaĵoj kiuj interesas la fotistoj!












     En Nara kie la temploj kaj sanktejoj estas tre nombraj, niaj akompanantoj elektis Kasugataisha, la sanktejon kun miloj da lanternoj.



      Tiuj lanternoj atestas ke tiu aŭ tiu ĉi persono donacis monon al la sanktejo. Sur ĉiu lanterno estas skribita la nomo de la donacinto kaj la naturo de la donaco.



dimanche 21 mai 2017

Nara (1)

     
       La vojaĝo en Japanio daŭris en Nara, unu el la malnovaj ĉefurboj de la lando.



         La granda pagodo estas unu el la plej konataj monumentoj de tiu loko.

     

        Jen la templo Todai-ĵi, laŭdire la plej granda templo en la mondo farita el ligno. Eble jes, eble ne? Ĝi impresas la vizitantojn pro siaj dimensioj: 57 metrojn longe, 50 metrojn larĝe, 48 metrojn alte!
 

    
     En ĝi sidas granda Budao, malpli alta ol tiu en Kamakura sed tamen vere impona ( kapo: 5.33 metrojn alte, orelo: 2.54 alte ...)




      Sed la granda Budao ne staras sola en Todai-ĵi. Alia statuo sidas maldekstre, pli malgranda ol la Budao. Tiu ĉi levas la maldekstran manon.



                           Dekstre sidas alia kiu levas la dekstran manon.



       Ekstere, tiu malghranda statuo el ligno havas grandan sukceson. Laŭdire, tiu kiu karesas genuon kaj samtempe forte deziras ion, vidos sian deziron iĝi realeco!