lundi 30 mai 2016

Marbordo Alabastra





      Pasintan vendredon, ni vojaĝis al Alta Normandio. Normandio konsistas el du partoj norde de la rivero Sejno , Alta Normandio, kaj sude de Sejno, Malalta Normandio. Caen situas en Malalta Normandio.





 
  Ni deziris iom viziti tiun regionon kiun ni malbone konas kvankam ĝi tre proksimas de nia urbo. Ni elektis la marbordon norde de la grava haveno Le Havre. Ĝi ŝuldas sian nomon, " Marbordo Alabastra" al la blankeco de ĝiajn klifojn el kalko.

  
          La klifoj  de la "Marbordo Alabastra" estas 120 kmjn longaj.  Alta muro kiu superas  la  maron inter 60 kaj 120m. Estas danĝere,, ofte malpermesite, piede marŝadi sub la vertikalaj klifoj. Ĉar, atakitaj de senĉesaj ondoj, la maro de ĉiam  gajnas terenon ĉiujare, ronĝante la klifopiedon ĝis la falo de la supra parto.  





  
   Kiam rivero aŭ rivereto suksesis  fosi la kalkon de la altebenaĵo, homoj konstruis siajn domojn kaj naskis vilaĝon, urbeton aŭ pli grandan urbon. Ni elektis viziti malgrandan balnan urbeton : Yport (Ipor). Ĝi rekte frontas la maron, ambaŭflanke ŝirmita de altaj klifoj.





  
    Starante proksimume dek kilometrojn for de ĝia fama najbarino Etretat, Yport estas familia bana stacio kiu tre plaĉis al ni.  Se la promenado sur la plaĝo mem estas mallonga, pro la proksimaj klifoj, interese estas promenadi en la vilaĝo.





     Tiuj elegantaj budoj, fermitaj tiuepoke, estas proprietaĵo de someraj feriantoj kiuj ĝenerale  aĉetis domon en aŭ super la urbeto sed ne loĝas tie la tutan jaron. Aliajn budojn oni povas lui semajne al iu posedanto, privata aŭ ne, mi ne scias.




   
  De la komenco, la homoj kiuj instaliĝis en tiaj lokoj estis fiŝkaptistoj. Restas ankoraŭ kelkaj familioj kies salajro dependas de la bona aŭ malbona fiŝkaptado.  La bele farbitaj barkoj atendas la altan tajdon por iri fiŝkapti.


 
      Antaŭ nia foriro, ni supreniris sur la sudan klifon kiu superas la urbeton. El la supro oni bone rimarkas la oportunan situacion de la loĝantaro, bone ŝirmita de la du altaj klifoj.
 















jeudi 19 mai 2016

En Germanio (3)

       La trian urbon kiun ni vizitis dum nia restado en Germanio nomiĝas Rothenburg, aŭ pli precize, Rothenburg ob der Tauber. Tauber estas la nomo de la rivero kiu kuras sub la altebenaĵo kie staras la urbo.


     Rothenburg pli malpli restis en la sama stato de la renesanca epoko. Ĝi ne plu suferis gravan transformon de tiu epoko. 


      Rothenburg estas fame konata en Bavario por la impresa nombro de mezepokaj domegoj en la malnova urbo.. Ĝi estas unu el la plej ŝtataj turismaj lokoj en Germanio. 


      Rothenburg ankaŭ situas sur du gravaj itineroj : la Romantika Vojo kaj la Vojo de Kasteloj. Pro tio abundas la turistoj la tutan jaron.     


     La remparoj de la XIVa kaj XVa jarcentoj komplete ĉirkaŭas la tutan malnovan urbon. Eblas piediri laŭ la tuta fortika ĉirkaŭremparo.


     Dum la Dua Mondmilito Rothenburg suferis bombadojn ĉar nazia generalo rifuĝis tie. Tiam unu triono de la urbo estis detruita.


       Feliĉe dank'al  interveno de brita oficiro kiu sciis la belecon de Rothenburg, la tuta detruo de la urbo ne okazis.


      Poste, dank'al la malavareco de la loĝantoj kaj precipe de malavaraj donacantoj kaj mecenatoj oni rekonstruis ĉion same kiel la urbo estis antaŭ la milito.









dimanche 15 mai 2016

En Germanio (2)

     Alian urbon ni vizitis kun niaj germanaj geamikoj. Ĝi nomiĝas Bamberg. Pli granda ol la unue vizitita urbeto Wertheim, Bamberg konservis sian tipan karakterizitan stilon, tiu de la granda regiono Baviero.


       La urbo naskiĝis mezepoke kaj estis transformita en barokan urbon dum la XVII kaj XVIIIaj jarcentoj fare de la sinsekvaj episkopoj-princoj.


       Henri la dua, imperiestro de la Sankta Imperio elektis Bamberg kiel ĉefurbo en la dekunua jarcento.

                                                           Preĝejo Sankta Jakobo


        Multiĝis en la urbo la historiaj monumentoj kaj preĝejoj. Ni nur vizitis tiun ĉi preĝejon. Ĝiaj simplaj blanka pureco kaj etoso tre plaĉis al mi.
 



       Bonŝance Bamberg ne suferis dum la Dua mondmilito. Ĝi ne estis detruita kiel la plimulto de la germanaj urboj.


        Jen la maldekstra parto de la malnova urbodomo. La dekstran fkankon oni restaŭras, ĝi estas kaŝita de skafaldoj.
      

                     Tiu bela granda domo staras proksime de la urbodomo.


        Bamberg ankaŭ estas fame konata por iu aparta speco de biero. Laŭ la diroj de niaj germanaj amikoj, ĝi estas apenaŭ trinkebla ! Tiuj viroj ŝajne ne havas la saman opinion !


                                                                  Je nia sano !

mercredi 11 mai 2016

En Germanio (1)





    Pasintan semajnon, kiel antaŭvidite, ni vojaĝis al Germanio. Ni foriris lundon, la 2an de majo kaj revenis hejmen la 9an. Ĉar la distanco de Caen al la germana vilaĝo estas tre longa (1 000 kilometrojn) ni tranoktis survoje, apud Metz.




     La ĝemelata urbeto de la vilaĝo Colleville-Montgomery, kie ni loĝis dum 19 jaroj, nomiĝas Kleinrinderfeld. Ni atingis ĝin mardon posttagmeze. Akceptis kaj gastigis nin germana paro kiu unuafoje vizitis nin en Francio en 2001.





     Merkredon, la 4an de majo, nia amiko Hans Karl proponis vizitadon en bela urbeto proksime de Kleinrinderfeld. Ĉiuj fotoj kiuj akompanas la raporton temas pri tiu urbeto, Wertheim.





    En la centro de la urbeto multaj pluretaĝaj domoj tre belaspektas. Ili estas tre puraj, kun bele farbitaj trabarmuroj el ligno. 




     En Germanio ni jam rimarkis la grandecon de la domoj. Ne nur en la urboj sed ankaŭ en ĉiuj kamparaj vilaĝoj. Plejoftas la kvaretaĝaj domoj (kvinetaĝaj por Japanoj). Male, dometoj ne videblas.  


        La plej maldikaj domoj estas nur malpli larĝaj ol la aliaj sed same altaj kiel la pli dikaj. Promenante en la urbo, vidante tiujn enormajn domojn videblas, ke la vivnivelo de Germanoj pli altas ol en aliaj landoj, inkluzive Francio.




     Bonŝance, bela vetero akompanis nian vizitadon. Promenantoj malrapide promenadis kaj multaj homoj sidis ĉe la teraskafejo, ĝuante la sunradiojn kaj trinkante kafon aŭ, pli ofte bieron. 



 
     Same kiel mezepoke, la magazenoj konservis belajn ŝildojn videblajn de malproksime por diri kion oni povas aĉeti ene. Antaŭlonge, kiam ĉiuj ne sciis legi, la vido de la venditaj objektoj sufiĉis por la malkleraj klientoj.




       Verŝajne eksterlandanoj ne scias pri kio temas vidante tiun ŝildon sed neniu Germanoj ne povas erari. Ili bone konas tiun apartan panon kies nomo estas breco. La magazeno estas panvendejo (backerei, en la germana).

dimanche 1 mai 2016

Promenado en arbaro





   Hodiaŭ posttagmeze, ĉar la vetero estis pli bela ol la antaŭaj tagoj, Gigi esprimis sian deziron iri en la arbaron.





    Kvankam mi pli volonte emas promenadi laŭ la marbordo mi tuj konsentis. Mi timis sed diris nenion, ĉar abunde pluvis dum pluraj tagoj. Sed mi eraris, kondiĉe ke ni restu sur la ŝtonizaj padoj.





     Antaŭ mi ne scias kiom da jaroj, eble kvindek aŭ pli, la urbo Caen aĉetis arbaron sufiĉe proksime de la urbo (15 kmjn) kaj farigis ĝin publika arbaro, je la dispono de ĉiuj.





    Hodiaŭ malmulte da piedirantoj ni renkontis sed kelkfoje multaj trakuras tiun arbaron. Ankaŭ biciklantoj, rajdantoj kaj fungorikoltantoj vizitadas ĝin.





      Tiu ĉi arbaro ne estas loko nur por promenadi sed ankaŭ pedagogia loko. Ie kaj tie paneloj klarigas diversajn aferojn pri la arboj, same kiel en botanika ĝardeno.





       En du apartaj lokoj de la arbaro, arbovartejoj prezentas arbojn el diversaj partoj de la mondo. Nur temas pri la arboj, nenio pri la floroj kaj aliaj kreskaĵoj.



      Kompare kun la arbaroj en la regiono de Dakso kie ni restadis antaŭ tri semajnoj, la foliaro pli malfruas. Ĝi ankoraŭ havas sian teneran verdan koloron.

      (Pro voyaĝo al Germanio ĝis la 9a aŭ 10a de majo, mi ne skribos novajn raportojn dum kelke da tempo.)