dimanche 1 mai 2016

Promenado en arbaro





   Hodiaŭ posttagmeze, ĉar la vetero estis pli bela ol la antaŭaj tagoj, Gigi esprimis sian deziron iri en la arbaron.





    Kvankam mi pli volonte emas promenadi laŭ la marbordo mi tuj konsentis. Mi timis sed diris nenion, ĉar abunde pluvis dum pluraj tagoj. Sed mi eraris, kondiĉe ke ni restu sur la ŝtonizaj padoj.





     Antaŭ mi ne scias kiom da jaroj, eble kvindek aŭ pli, la urbo Caen aĉetis arbaron sufiĉe proksime de la urbo (15 kmjn) kaj farigis ĝin publika arbaro, je la dispono de ĉiuj.





    Hodiaŭ malmulte da piedirantoj ni renkontis sed kelkfoje multaj trakuras tiun arbaron. Ankaŭ biciklantoj, rajdantoj kaj fungorikoltantoj vizitadas ĝin.





      Tiu ĉi arbaro ne estas loko nur por promenadi sed ankaŭ pedagogia loko. Ie kaj tie paneloj klarigas diversajn aferojn pri la arboj, same kiel en botanika ĝardeno.





       En du apartaj lokoj de la arbaro, arbovartejoj prezentas arbojn el diversaj partoj de la mondo. Nur temas pri la arboj, nenio pri la floroj kaj aliaj kreskaĵoj.



      Kompare kun la arbaroj en la regiono de Dakso kie ni restadis antaŭ tri semajnoj, la foliaro pli malfruas. Ĝi ankoraŭ havas sian teneran verdan koloron.

      (Pro voyaĝo al Germanio ĝis la 9a aŭ 10a de majo, mi ne skribos novajn raportojn dum kelke da tempo.)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire