jeudi 24 novembre 2016

La eta haveno Barfleur


     Pasintan semajnfinon ni iris en la apudan departamenton kies nomo estas Manche (esperante Maniko). Ni elektis restadi en la malgranda haveno Barfleur.

     
      La vetero ne estis tre bela ĉar pluvis dum nia vojaĝo al Barfleur sed bonŝance la pluvo ĉesis antaŭ nia alveno. Tial antaŭ iri al la gastejo, ni dum mallonga tempo promenis sur la kajo de la haveno.

     
      Same kiel en ĉiuj havenoj de la normandia marbordo, la ŝipoj estas ekipitaj por la fîŝkaptado de jakoba pekteno. Pro la malbonaj veterkondiĉoj kaj la tempesta prognozo la ŝipoj saĝe restadis en la haveno.


   



         Nokte la vento forte blovis kaj dimanĉan matenon ĉiuj ŝipoj ne eliris el la haveno. Tio permesis al mi fari belan foton!
 

     
       Ni veturis al najbara plaĝo de eta vilaĝo. La nigraj nuboj rapide kuris tra la ĉielo minacante nin.


        
      Pli kaj pli nigriĝis la ĉielo sed tamen ne pluvis sur la loko mem kie ni promenis.


      
     Ni alproksimiĝis de la fama lumturo de Gatteville dum la vento pli fortiĝis, forpuŝante la danĝerajn nigrajn nubojn.


      Ni iris ĝis la piedo de la lumturo sed ne havis kuraĝon viziti ĝin pro la ŝildo sur kiu ni legis : 365 ŝtupoj por atingi la pinton.
   La virino kiu vendis la biletojn informis la vizitantojn tiamaniere: "Rapidu se vi seziras viziti la lumturon ĉar se la vento blovas pli forte ol 50km/h la vizito estos malpermesata."

dimanche 20 novembre 2016

Sporta manifestacio

     
     Pasintan merkredon, mi pasigis tre agrablan postagmezon. Okazis sur la najbara hipodromo granda evento koncerne la lernantojn de nia departamento Calvados (Kalvadoso). Kiam mi alvenis, la tribuno estis jam plenplena de infanoj.


      
     Pli ol 5000 infanoj el mi ne scias kiom da elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj liceoj, venis en Caen por partopreni en la programitaj kurkonkursoj. Entute naŭ kuroj por naŭ kategorioj, laŭ la sekso kaj la aĝo de la infanoj.
    
      Rimarkinte la amason da infanoj en la tribuno, mi elektis restadi ĉe la bordo de la kurejo, proksime de la startlinio. La pli junaj el la partoprenantoj kuris la unuaj. Jen ĉi-supre la starto de la knabinoj.

      
     Tuj post la starto bone videblas la intencoj de la plimulto de la knabinoj. Ili tre rapide provis trovi favoran lokon ĉe la kapo de la granda kurantaro.

   
      Aliaj, (mi tre facile rimarkis ilin) de la komenco kuris sen intenci fari grandajn strebojn. Ili kuris ĉar oni petis de ili, ke ili kuru por la bonfamo de sia lernejo, fina punkto!


  
       Ĉi-foje mi fotis la starton de la pli junaj knaboj. Same kiel la knabinoj, tiuj kiuj intencis gajni bonan lokon, de la komenco rapide lokiĝis ĉe la kapo de la grupo.



                             Vidu la belan decidon de tiuj junaj sportistoj!



      Post tri aŭ kvar startoj ekpluvis. Tiam mi revenis al la tribuno kie mi trovis agrablan lokon por vidi la finon de la kuroj kaj esti ŝirmita de la pluvo. De tie mi havis pli vastan vidon kaj samtempe, inter miaj najbaraj adoleskantoj, mi ĝuis la etoson de tiuj sportaj manifestacioj.



      Precize antaŭ la mezo de la tibuno staris la linio de la alvenejo, sub la arko el plasto.



     Kiam la pluvo momente ĉesis, mi forlasis mian ŝirmilon kaj revenis ĉe la bordo de la kurejo ĝustatempe por la starto de la pli aĝaj knaboj. Tiam, mi bonŝance estis preta por foti la starton. Bedaŭrinde denove pluvis kaj rezignanta atendi la starton de la pli aĝaj knabinoj, mi revenis hejmen.


mardi 15 novembre 2016

Lastaj mildaj tagoj





    
     Fine de oktobro kaj komence de novembro la vetero restis sufiĉe milda. Tiam la lernantoj havis feriojn kaj samtempe multaj gepatroj feriis por akompani siajn infanojn.






     Pro tio sur la normandaj plaĝoj alvenis turistoj, ĉu por pluraj sinsekvaj tagoj, ĉu nur por unu tago kiam ili loĝas ne malproksime. 
 




     
      Tiun tagon, sur la plaĝo de Colleville-Montgomery kie ni de tempo al tempo ŝatas reveni kaj promenadi, la suno sukcesis pli malpli revarmigi la korpojn.




    
     Tamen la vento kiu blovis el la nordo devigis multajn personojn esti komforte vestitaj. Precipe ĉiuj kiuj ne marŝadis sur la sablo kaj restadis nur por admiri la pejzaĝon.





    
    Ankaŭ sur la digo kiu superas la plaĝon multaj benkoj estis okupitaj de homoj bone vestitaj.






       Aliaj malpli timemaj ne hezitis tagmanĝi sur la sablo. Aperas ke ili kunportis ĉion por senĝene pikniki en agrabla medio.
 




     
      Dume infanoj, kiuj neniam kapablas restadi trankvile sen moviĝi, faris same kiel ĉiuj infanoj sur sablaplaĝo: ili fosas kanalojn, konstruas baraĝojn sen atenti pri la malvarmeco de la akvo.





  
      Aliaj infanoj, ne konstruemaj, ne kuraĝaj por en la akvo padeli aŭ tutsimple kiuj ne havas patran permeson malpurigi aŭ malsekigi siajn vestaĵojn havas alian okupon.



      Flugigi sian kajton estas unu el la aliaj ŝatokupoj de la infanoj sur plaĝo. Ili havas pli grandan ŝancon ol tiuj, kiuj ne rajtas padeli en la marĉetoj, ne rajtas kuri sur la sablo, eĉ ne rajtas promenadi sen havi sian manon en la mano de la patro aŭ de la patrino. 
    Bedaŭrinde ni ofte vidas tiajn malfeliĉajn infanojn kaj terurajn gepatrojn!

jeudi 3 novembre 2016

Ni promenadas kune (3)


  
     Laŭirante la riveron, ni alvenas en lokon kiu permesas vidi la alian bordon. Tie ni malkovras belan proprietaĵon.
 

    
     Antaŭ unu jaro, kiam ni unuafoje promenadis tie, la videbla bela ĝardeno ne ekzistis. Nur sovaĝaj herbaĉoj kaj amasoj da ŝtonoj kovris tiun grundon.
 

   
     La konstruita domo verŝajne staras tie, super la rivero, de pluraj jaroj sed sube nenio povis pensigi nin, ke oni povus tiel bele plibeligi la tutan medion. Nur kruta tera pado permesis alproksimiĝi de la riverbordon. Kian ŝanĝon!

   
     Sed ni revenu nun al nia pli simpla naturaranĝo. Antaŭ la alveno de la vintro, urbaj ĝardenistoj falĉis la grandajn herbojn ambaŭflanke.


   
     Dum nia promenado ni plurfoje trapasas ponteton sur etaj riveretoj. Ili estos tre utilaj kiam pluvos pluraj semajnoj sinsekve.


    
      Ankaŭ tre utila estos tiu ligna paŝponteto! Aŭtune, vintre, eĉ printempe, post fortaj pluvoj, ofte la rivero Orne inundas la herbejojn. La plenplenaj riveretoj ankaŭ forlasas sian liton kaj ne plu eblas daŭrigi nian promenadon kiam la akvo komplete kovras la padon.


    
      Tiun paŝponteton el ligno oni konstruis en septembro. Tuboj kaj fosaĵoj kompletas la rimedon. Ni vidos ĉu tiuj laboroj efikos post la unuaj fortaj pluvoj.

    
      Mi ankaŭ rimarkis, ke somere oni plialtigis la nivelon de tiu parto, lasante fosaĵojn ambaŭflanke. La piedirantoj estas dankemaj pro la atento de la urbaj teknikistoj kiuj deziras faciligi la promenadon en ĉia vetero.
 
       
      Ekde tiu loko, ni lasas la teran vojon kiu laŭiris la riveron. Per tiu ŝtuparo ni atingas la veran verdan vojon, tiun tre ŝatatan vojon de la biciklantoj.


     
      Sur tiuj malkomfortaj "foteloj" oni povas ripozi sed ne tro longe se oni ne volas revigligi la dorsajn dolorojn!


    
      Sur la verdaj vojoj, la makadamo anstataŭas la teron kaj la gruzon. Se tiu vojo estas tiel rekta, ni tuj malkovros la kialon.


    
     En nia lando, same kiel en la aliaj, la aŭtoj multiĝis dum la trajnoj transportis malpli da pasaĝeroj. Pro tio, multaj malgrandaj linioj en la kamparo estis forlasitaj. Ni estas sur unu el tiuj forlasitaj fervojoj.



     Dum tre longaj jaroj oni forgesis tiujn forlasitajn fervojojn. Iun tagon iu havis belegan ideon : kial ne uzi tiujn vojojn por biciklantoj kaj piedirantoj? Iom post iom tra la tuta lando progresis la ideo kaj multiĝis la verdaj vojoj je la granda ĝojo de naturamantoj.


      
    Foje la reloj estas forigitaj, foje ne. Sur la verdaj padoj apud Caen la makadamo apudas la relojn. Tamen de tempo al tempo reloj malaperas sub la kreskaĵoj. 


    
      Blankaj bariloj signifas, ke la verda vojo devas trapasi ŝoseon. La biciklantoj devas halti por kontroli ĉu aŭto alvenas.


    
     Francoj ne estas obeemaj homoj! Kvankam la ŝildo "STOP" signifas, ke halto estas devigata, ĉiu senĝene daŭrigas sian vojon kiam neniu aŭto videblas! 


      Piede, sufiĉas la itinero kiun mi elektis kaj mi ekde tiu punkto revenis al la urba centro de Caen.
 

 
       Jen preskaŭ la fino de mia elektita itinero. Post la paŝponteto ni revenos sur la teran kaj gruzan padon laŭ la rivero Orne kaj revenos hejmen per la sama vojo. Dankon por via akompanado!