mardi 15 novembre 2016

Lastaj mildaj tagoj





    
     Fine de oktobro kaj komence de novembro la vetero restis sufiĉe milda. Tiam la lernantoj havis feriojn kaj samtempe multaj gepatroj feriis por akompani siajn infanojn.






     Pro tio sur la normandaj plaĝoj alvenis turistoj, ĉu por pluraj sinsekvaj tagoj, ĉu nur por unu tago kiam ili loĝas ne malproksime. 
 




     
      Tiun tagon, sur la plaĝo de Colleville-Montgomery kie ni de tempo al tempo ŝatas reveni kaj promenadi, la suno sukcesis pli malpli revarmigi la korpojn.




    
     Tamen la vento kiu blovis el la nordo devigis multajn personojn esti komforte vestitaj. Precipe ĉiuj kiuj ne marŝadis sur la sablo kaj restadis nur por admiri la pejzaĝon.





    
    Ankaŭ sur la digo kiu superas la plaĝon multaj benkoj estis okupitaj de homoj bone vestitaj.






       Aliaj malpli timemaj ne hezitis tagmanĝi sur la sablo. Aperas ke ili kunportis ĉion por senĝene pikniki en agrabla medio.
 




     
      Dume infanoj, kiuj neniam kapablas restadi trankvile sen moviĝi, faris same kiel ĉiuj infanoj sur sablaplaĝo: ili fosas kanalojn, konstruas baraĝojn sen atenti pri la malvarmeco de la akvo.





  
      Aliaj infanoj, ne konstruemaj, ne kuraĝaj por en la akvo padeli aŭ tutsimple kiuj ne havas patran permeson malpurigi aŭ malsekigi siajn vestaĵojn havas alian okupon.



      Flugigi sian kajton estas unu el la aliaj ŝatokupoj de la infanoj sur plaĝo. Ili havas pli grandan ŝancon ol tiuj, kiuj ne rajtas padeli en la marĉetoj, ne rajtas kuri sur la sablo, eĉ ne rajtas promenadi sen havi sian manon en la mano de la patro aŭ de la patrino. 
    Bedaŭrinde ni ofte vidas tiajn malfeliĉajn infanojn kaj terurajn gepatrojn!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire