lundi 31 décembre 2012

Donacojn







       Hejme ni havas multajn diversajn aĵojn, donacojn de niaj eksterlandaj geamikoj. Ili estas videblaj ie ajn en la domo kaj ili havas grandan valoron por ni. Vidante unu el ili ni tuj vidas la personon kiu donacis ĝin, en kiu loko kaj en kiu okazo.
       La unua foto montras kristnaskan ornamaĵon, donacon de germanaj geamikoj kiuj loĝas en Kleinrinderfeld, la ĝemelata urbo de Colleville.





         Tiun ornamaĵon mia kara amikino el Yokohama sendis okaze de iu nova jaro, mi ne plu memoras ĉu antaŭ du, ĉu antaŭ tri jaroj. De kiam ni ricevis ĝin, Gigi metis ĝin tie, ĝi ne plu foriris ! Ĝi superas la kanapon kie ni ĉiam estas sidantaj por legi aŭ por televidon rigardi.





     Amuzaj estaĵoj ili estas, ĉu ne ? Tiuj alvenis en nia familio okaze de festeno (festenoj multiĝas kiam oni vojaĝas en Esperantujo !!!) en Okayama. Ili estis aparte bonvenaj ĉar ili estas donaco de amikino de nia esperanta gastiganto. Ŝi mem ne estis esperantistino sed kun plezuro partoprenis en la komuna festo.




       Jen rusa paro, donaco de esperantistino, kantistino kaj bona amikino el Tiĥvin, ĝemelata urbo de Herouville. Tiu amuza paro protektas la domon kie ŝi staras. Mi ŝatas la bonkorecon kiu aperas en la okuloj de tiuj simpatiaj estaĵoj.
 

    La ĉi subajn bele ornamitajn globojn oni donacis al ni en Nishija, Japanio, okaze de neforgesebla renkontiĝo kun esperantistoj de Fukushima en malnova tradicia gastejo. Tie ni ĝuis banadon en varma fonto (tre varma) kaj neniu el nia grupo neniam forgesos la mirindan festenon kiu postsekvis !
     Vidante tiujn delikatajn brodaĵojn sur la globoj mia koro sopiras ...

lundi 24 décembre 2012

Gantoj aŭ ... ?







     AMIKECO !  En nia esperanta medio tiu vorto havas apartan signifon, ĉu ne ? Tion ni povas konfirmi en diversaj okazoj.
       Ekzemple tiuj ŝtrumpetoj ! Por okcidentaj homoj ili kompreneble aspektas tre strangaj. Kiam unuafoje franca turisto vidas ilin, senpripense pli fore ol la ekstremaĵo de sia nazo, li opinias, ke temas pri gantoj !!!




     Tamen, rigardante pli atente la "gantojn" oni tuj rimarkas, ke ili tute ne taŭgas por la manfingroj ĉar la fingrujoj estas ĉiuj samlongaj kaj precipe tute fuŝas la fingrujo por la polekso kiu ne apartas ! 
      La konkludo rapide alvenas, se oni ne estas tro stulta, ke tiuj ĉi aĵoj estas "gantoj" por la piedoj !





      Tiajn specialajn ŝtrumpetojn ni malkovris dum nia unua vojaĝo en Japanio ... sur japanaj piedoj. Mi ne scias kial sed tiam tiuj tre tipaj japanaĵoj ne alogis nin.
       Sed, mi ne plu memoras ĉu tio okazis dum nia dua aŭ tria vojaĝo en Japanio, iu ĉarma virino donacis al ni tiajn ŝtrumpetojn. Revenante hejmen, vintre ni provis surmeti ilin kaj ni tuj sentis agrablan komforton. 
        Pro tio, dum la sekvantaj vojaĝoj ni mem aĉetis novajn ŝtrumpetojn por la sekvaj vintraj sezonoj.
Ankaŭ iu afabla amikino (la sama kiel antaŭe) donacis novan paron.




      Nuntempe ne bezonas iri en Japanio por akiri novajn komfortajn ŝtrumpetojn. Nia tre kara amikino sendas ilin al ni kvankam ni petis nenion de ŝi ! Pro tio ke ŝi tre bone scias, ke ni havas plezuron surmeti tiujn japanajn "piedgantojn", ŝi klopodas por ke ni ĉiam havu grandan ŝtrumpetaron je nia dispono.
         Antaŭ kelkaj semajnoj ni ricevis nian kristnaskan donacon : ŝtrumpetojn el la plej bela kvalito kaj komforto. 
          Bela pruvo de la bela kaj intima amikeco inter la sendintino kaj la ricevintoj, ĉu ne ?


mercredi 19 décembre 2012

Lasta estraro







     Mardon, la 18an de decembro, okazis en Herouville la lasta estrara kunveno de nia asocio, Herouvile Esperanto. Kompreneble ni bone pritraktis la kutimajn punktojn de tiaj kunvenoj, sed ne nur.




     Eksterordinare, Rusino kiu vizitis iun el niaj klubanoj, partoprenis en nia kunveno. Ŝi havis ŝancon  ĉar post la paroladoj okazis la kutima komuna manĝo. Ŝi estis tre afable akceptita de ĉiuj.





     Videblas sur la fotoj la tre ĝoja etoso de tiu kunveno. Ni deziras al ĉiuj geamikoj esperantistoj ĝojajn finjarajn festojn kaj feliĉan novjaron.

lundi 17 décembre 2012

Kristnaskj festoj


     Neniu povas manki tian gravan okazaĵon ! Neniu povas ne rimarki, ke baldaŭ Kristnasko regos super ĉio en la mondo ! Ĉu oni ŝatas, ĉu oni malŝatas, dependas de la homoj.


     Ĉio estas farita por plezurigi la okulojn de la loĝantoj en ĉiuj urboj kaj urbetoj. Plezurigi la okulojn, certe, sed nepre ankaŭ aĉetigi la homojn.



      Laŭ mia tono, miaj legontoj bone komprenis, ke mi ne estas fervorulo de tiu festo ! Antaŭe kiel preskaŭ ĉiuj, tiu familia festo plaĉis al mi. Precipe kiam mi estis adoleskanto kaj juna viro. Tiuokaze mia granda familio kuniĝis kaj ĝoje festis, ne la naskon de Jesuo, sed la bona oportunaĵo por festeni en feliĉa etoso.


   
   Mia familio estis modesta. Pro tio nur la infanoj havis siajn donacojn kaj ili estis sufiĉe malmultekostaj. Inter ili la plenkreskuloj ne emis aĉeti ion kiu ne vere utilis hejme.


 
  Iom post iom la vivnivelo de la modestaj familioj plialtiĝis kaj samtempe ekkomencis novan kutimon: donaci ion ankaŭ al la plenkreskuloj. Aperis en la magazenoj amaso de senutilaj objektoj kaj paralele la memdemandoj: kion do mi povos aĉeti por tiu aŭ ĉi tiu ?


   
    Tiam giganta merkato aperis kaj ĉiu konsideris sin malbona persono se li aŭ ŝi ne respektis la novan drastan kutimon: aĉeti, donaci, ricevi, danki ... Mi ne bone konsentas ludi tian rolon ... krom kiam temas pri miaj amataj familianoj kaj geamikoj.
 

mercredi 12 décembre 2012

Unua frosto





     Normandio famas pro sia humida kaj ĝenerale dolĉa klimato. Maloftas la severa frostado kaj neĝo.
     Despli raraj estas tiuj malbonaj veterkondiĉoj en nia apudmara vilaĝo Colleville. Nia domo staras nur je 3.5 kilometroj for de la maro.





      Pro tio, iom surprizita mi estis ĉi matene kiam mi ekrimarkis la blankan koloron de mia ĝardeno. Bela prujno kovris la tutan grundon kaj ankaŭ la najbarajn tegmentojn. Tio estis la unua frosto de la sezono, post nombraj pluvemaj tagoj kaj semajnoj.





      Kompreneble la kreskaĵoj prezentas malbelan aspekton, kiel maljunulo kiu klinas sin sub la pezo de sia maljunaĝo ! Jen la folioj de hortensio kiu staras antaŭ la enirpordo de nia domo.
      Mi tre ŝatas la frostajn tagojn ĉar la ĉielo bluiĝas por beligi nian medion. Suno ĝenerale mankas al Normandanoj !

lundi 3 décembre 2012

Bazaro de Kristnasko





     Sabaton la 1an kaj dimanĉon la 2an de decembro okazis en nia vilaĝo Colleville la ĉiujara bazaro de Kristnasko, en la halo de sportoj. Partoprenis en tiu okazaĵo fabrikantoj, ĉu profesiaj ĉu amatoraj (eble tiuj estis la plej nombraj) de diversaj ornamaĵoj, juveloj, teksaĵoj ...






     Laŭdire la homamaso estis densa sabaton sed dimanĉon, kiam mi vizitis tiun bazaron en la komenco de posttagmezo, malmultis la vizitantoj. Same kiel en la festo de Jakobaj pektenoj kiu okazis pasintan semajnon, mi rimarkis, ke la aĉetantoj mankis. La personoj kiuj promenadis antaŭ la objektoj, kelkfoje haltis, enmanigis ion por pli detale rigardi ĝin, demandis la prezon sed finfine remetis ĝin kun la aliaj.





      Verŝajne kulpas la ekonomia krizo. Antaŭ aĉeti ion la homoj tre atentas, precipe kiam temas pri aĵoj kiuj oni ne nepre bezonas ! Alian kialon oni povas trovi: jam de pluraj jaroj multiĝis la bazarojn okaze de Kristnasko.
      Ie ajn, en la plej etaj vilaĝoj, en la urbetoj, en la diversaj kvartaloj de pli grandaj urboj kaj en la tre grandaj magazenoj okazas tiaj bazaroj. En Caen, la ĉefurbo de nia departemento, la ĉefa kristnaska bazaro daŭras almenaŭ tri semajnojn.






      La personoj kiuj deziras akiri siajn donaĉojn por Kristnasko povas viziti plurajn lokojn kie la bazaroj okazas, povas kompari la kvaliton kaj la prezojn antaŭ fari sian elekton. 
       Nia villaĝo estas ĝemelata de germana vilaĝo. Ili ambaŭ estas samgrandaj. Ĉiujare, okaze de la bazaro de Kristnasko, kelkaj germanaj amikoj partoprenas en la okazaĵo. 





     Kutime ili kunportas germanaj produktaĵojn, faritaj de lokaj metiistoj kaj bierojn. Ankaŭ ili vendas varman vinon por trinki surloke.
     Ĉi jare il vendis rostitajn kolbasojn faritaj en la regiono kie ili loĝas. Jen ĉi supre la du germanaj rostistoj kiuj estis ekster la halo de sportoj. Neniu krom mi aĉetis kolbasojn kiam mi vizitis la bazaron sed mi ne aĉetis ilin rostitaj. Mi aĉetis ne kuiritajn kolbasojn por manĝi post kelkaj tagoj.