jeudi 11 avril 2013

Eble foriris la vintro ?






     Ŝajnas ke la senfina malvarma vintro konsentis foriri ! De du aŭ tri tagoj la temperaturo mildiĝis. Oh ! ni ne ankoraŭ povas manĝi aŭ siesti surterase ! Ankoraŭ blovas sed tiu vento iom alidirektiĝis. Ĝi nun pli venas el okcidento kaj samtempe alportis pluvon. Nenio estas perfekta !


     Sur nia herbobedo antaŭ la domo multiĝis lekantetoj. Ŝajnas al ni, ke ili estas pli nombraj ol la antaŭaj jaroj. Ili nun kovras preskaŭ la tutan herbobedon.




      Kiam ni aĉetis nian domon, en la jaro 1996, tiu herbobedo havis sufiĉe belan aspekton. Tamen musko estis videbla en kelkaj lokoj. Mi skrapis tiujn lokoj por malaperigi la muskon. Sed jaron post jaron mi rimarkis, ke tiu musko pli kaj pli gajnis la batalon. 

     Ĉar mi ne emis uzi aĉajn kemiaĵojn mi finfine lasis la muskon invadi la herbobedon kiu nun ne plu povas gardi sian nomon. Ni prefere parolu pri grundo kun diversaj kreskaĵoj !  Baldaŭ mi faros kiel en Japanio kie mi vidis maljunaj virinoj kiuj forigis ĉiujn herbojn kaj herbetojn por nur lasi la muskon.




     Bone ŝirmitaj sub la folioj de narcisoj tiu hiacinto aperis kun malfruo. Laŭ mia memoro mi pensas, ke hiacintoj kutime ekfloras samtempe kiel la narcisoj.
                                                                                           Aliaj aperis en lokoj kie ili ne kreskis antaŭe.
        Ni devas danki la birdojn kiuj tiel bone helpas la ne tre spertaj ĝardenistoj !


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire