mercredi 3 avril 2013

Ankoraŭfoje !!!






     Post la grava neĝfalo kiu atakis Normandion antaŭ tri semajnoj, ni pensis, ke la vintro estis finiĝanta. Tamen, kvankam oficiale la printempo alvenis de la 20a de marto, mi estis tre surprizita kiam mi ellitiĝis la 30an de marto !




     Ankoraŭfoje neĝis, ĉu nokte, ĉu frumatene, mi ne scias. Ankaŭ surpriziĝis la narcisoj kiuj tre multe suferis kaj kredis havi belan vivon post la teruraj antaŭaj vivkondiĉoj !





     Ankoraŭfoje la rabarbo kliniĝis sub la neĝo. Sed ĉi-foje la tavolo estis maldika kaj rapide foriris pro la aperinta suno. Tamen la temperaturoj restis kaj ankoraŭ restas tre malaltaj, oni diras averaĝe 7 gradoj sub la kutimaj temperaturoj en nia regiono.

1 commentaire:

  1. Kara samideano,
    Negxetis en mia urbo la 31an de marto, sed farigxas varme pli kaj pli.

    Hieraux oni anoncis, ke sakuro ekfloris en mia urbo. Kredeble multaj homoj atendis la sezonon.

    RépondreSupprimer