lundi 2 décembre 2013

Erkolano

     Kutime oni diras, ke Heraklo kreis la urbon Erkolano. Tiu romia urbo, kiel Pompei, estis superŝutita, dum la erupcio de Vezuvo en la jaro 79 post JK.

      Erkolano (oni diras ankaŭ Herkulanum) ne estis tiel vigla kiel Pompei sed havis tre aktivan havenon kaj nombraj estis la metiistoj.
 
      Multaj riĉaj kaj kleraj patricioj estis elektintaj tiun lokon kiel somerrestadon pro la beleco de la ĉirkaŭaĵoj en la golfo de Napolo.
 
      Dum la erupcio de la vulkano grandega torento de koto enfosis la urbon kaj la loĝantojn kiuj ne sukcesis fuĝi sufiĉe rapide.
 
    Tiu koto ĉirkaŭkovris ĉion, eĉ la plej malgrandajn kaŝangulojn. Tial estas aparte kortuŝa viziti la antikvan urbon ĉar tie kaj tie ĉi  restas spuroj de la tiama vivo kiu abrupte ĉesis.

    Erkolano prezentas kvin kvartalojn ordaranĝitaj ekde tri ĉefaj vojoj. Unu el tiuj stratoj videblas ĉi-supre kun ĝiaj trotuaroj.
 
 Troveblas dum la promenado diverstipaj domoj, simplaj loĝejoj, butikoj de vendistoj kaj riĉaj vilaoj bele ornamitaj de freskoj.

    En Erkolano ni vidis la samajn ruinaĵojn kiel en Pompei sed tiu loko pli plaĉis al ni ol la tre (tro) fama arkeologia templo de la romia imperio enfosita de cendroj. Unue ĉar la vizitindaj kvartaloj estas malpli nombraj kaj la domoj pli intimaj, due ĉar malpli da vizitantoj ĉeestas.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire