De kelka tempo la
partoprenantoj ĉiusemajne estas pli nombraj ol kutime en la kurso de la
dua nivelo. Paralele tri novaj lernantoj regule sekvas la instruadon por
komencantoj. Gigi sekvas la "Rektan metodon" de Stano Marĉek, la
slovaka esperantisto kiu instruis grupon dum la oktobra staĝo.
Pasintan mardon ni
estis dekok klubanoj, kiuj pli-malpli sukcese ludis sub la gvidado de
Jean-Pierre. Lanci ĵetkubon sur la tablon, elekti vorton laŭ la koloro
atingita de la peono sur la plano, lerte desegni ion, por ke la
samteamanoj malkovru la sekretan vorton, ĉio ĉi okazigis ridojn kaj
serĉojn dum la tuta ludado.
Alia novaĵo : de post la staĝo, ni nun regule kantas antaŭ la fino de la kunveno.
Kaj, venontan mardon, la 16an de decembro, la tutan kurson ni kantos danke al Martine G. kiu gitare akompanos la felîcajn kantistojn. (Ŝi ne estas klubanino sed antaŭ du jaroj ŝi partoprenis en nia staĝo por komencantoj kaj sufiĉe regule sekvas nian agadon.) Estu nombraj por tiu lasta kunveno de la jaro 2014.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire