jeudi 22 mars 2012

Cikonioj

         En tiu regiono ĉirkaŭ Dakso abundas marĉoj kaj aliaj terenoj facile inunditaj post fortaj pluvoj.
      Pro tio cikonioj kiuj revenis el Afriko hazarde haltis tie por delicumi per ranoj kaj aliaj dolĉaj marĉbestoj. Tiu loko plaĉis al kelkaj cikonioj kiuj konstruis nestojn.


     Kiel ĉiuj cikonioj kiam alpoksimiĝas la malvarmaj tagoj, tiuj ĉi  foriris al pli komfortaj landoj sed la sekvantan vintrofinon ili retrovis la jam faritan neston. Ne nur la pioniroj revenis sed aliaj imitis ilin kaj nestoj iom multiĝis. La alveno de tiuj birdoj plaĉis al loĝantaro kaj kelkaj lokaj asocioj konstruis artefaritajn nestojn sur fostoj, en kampoj proksime de marĉoj.



     Nun kolonio de cikonioj daŭre elektis la apudan kamparon. Ĉiujare la paroj revenas al sia nesto kaj idoj naskiĝas. Tiuj elegantaj birdoj ofte superflugas nian kampadejon. La spektaklo estas tre agrabla.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire