vendredi 16 mars 2012

Pri Dakso

     Origine malgranda urbeto, Dakso havas nun 20 000 loĝantojn. Ĝi estas konata de la antikvaj tempoj dank'al varmaj fontoj. Oni devas serĉi la originojn de termalismo almenaŭ antaŭ mil jaroj!
     La urba ekonomio precipe baziĝas sur termalismo kiu havigas al loĝantaro grandan parton de siaj laboroj kaj de sia riĉeco. Dank'al tiu aktiveco Dakso estas unu el la plej riĉaj kaj prosperaj urboj el la departamento Landes.

                                                 Hotelo Splendid

     50 000 kuracadantoj jare vizitadas la urbon, precipe reŭmatuloj kaj flebituloj. Ili estas allogitaj de la fame konataj varmaj akvoj. Oni diras, ke Dakso estas la unua terma stacio en Francio kun dek kvin varmobanejoj. En marto, la plej grava periodo ankoraŭ ne komencis sed onidiras ke,  ekde majo ĝis finseptembro grandega amaso de kuracadantoj kuniĝas.

                                             Fasado kaj enirejo de la hotelo

     Multaj hoteloj kaj kampadejoj disponeblas en la urbo mem kaj en la najbaraj urbetoj. Luksaj restadejoj apudas pli modestajn hotelojn kaj loĝantoj mem proponas apartamentojn aŭ unuĉambrajn loĝejojn kontraŭ pli malpli altaj prezoj.
     La plej fame konata hotelo en Dakso nomiĝas "Hotelo Splendid" (belbrilega aŭ splenda, laŭ mia vortaro). Ĝi estis konstruita en 1928 laŭ aparta stilo kiu tiuepoke furoris en la riĉaj rondoj.

                                                 La restoracio

     Impresas la vizitantojn la alteco de ĉiuj plafonoj. Almenaŭ sep metrojn! Tiu luksa hotelo enhavas sian propran varmobanejon, (ne viziteblan por ne klientoj). Pro la grandaj elspezoj bezonataj por bonteni tian establon, la restoracio malfermas siajn pordojn al modestaj personoj, ne klientoj de la hotelo, kiuj deziras bone manĝi en escepta medio sen ruiniĝi.




                                                 Jen novaj "riĉuloj"

     Kun amika paro, ni spertis tiun restoracion. Ni portempe ludis nekutiman rolon: ni estis "riĉuloj"!
Kontraŭ 20 eŭroj po persono, inkluzive glaso da vino, ni tre bone manĝis!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire