lundi 19 mars 2012

Termaj kotoj

     Pasintan vendredon, en Dakso, ni vizitis fabrikon kie estas preparita la termajn kotojn uzitaj en ĉiuj daksaj termoj, kaj nur tie.
     La mineralaj akvoj en Dakso estas riĉaj je oligoelementoj kaj mineralaj saloj. Origine ili ŝprucis per multaj fontoj pli malpli en libera aero. Poste kiam disvastigis la termajn kuracadojn oni faris tubarojn.
     Dum la riveraltiĝoj de la rivero Adour, ŝlimo nature demetiĝis en kavoj kie elŝprucis varma minerala akvo. Algoj kaj specifaj termaj bakterioj iom post iom kreskis en la kotoj. Malsanuloj malsupreniris en tiujn ŝlimejojn kies varmaj kotoj estis bonefikaj.

                                                   La rivero Adour

     Nun la termaj kotoj estas ellaboritaj de la municipa laboratorio, sub scienca kontrolo. Ili rezultas de ununura farmacia procedo kiu reproduktas la kondiĉojn de natura maturiĝo. Tiu procedo certigas tutan higienon kaj la plej bonan kvaliton de la produktaĵo.
     Por prepari la jaran necesan kvanton de termaj kotoj, somere maŝinoj eltiras fosilian ŝlimon kiu troviĝas inter 2 kaj 8 metrojn sub aluvioj de la rivero Adour. Bezonas eltiri ĉirkaŭ 3000 tunojn jare.

                                               La urba laboratorio

     La ŝlimo restas sub akvo por ne perdi siajn naturajn kvalitojn. Laŭbezone, kamionoj elprenas la necesan kvanton kaj portas ĝin al laboratorio. Tie, laŭ iom malklarigebla procedo la natura ŝlimo iĝas terma koto. Se paroli simple, mi nur diros ke:
     - minerala akvo estas aldonita al la ŝlimo por fari paston
     - fajna kribrilo permesas forigi ĉiujn malpuraĵojn (ŝtonetojn, branĉetojn...)
     - termajn algojn, specifajn bakteriojn oni aldonas
     - en grandaj fermitaj kuvoj, je 42°C fariĝas maturiĝo dum unu semajno.


     La preparitan terman koton oni metas en plastaj sakoj kies pezo estas 10 kilogramoj. Ĉiutage kamionoj portas al termoj la necesan rezervitan kvanton. Por unu malsanulo oni kalkulas unu sakon por unu semajna kuracado. Ĉiu kuracato por trisemajna kuracado averaĝe uzas 30 kilogramojn da terma koto. 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire