mardi 6 mars 2012

La kampadejo

     En Dakso (france Dax) aù pli precize en apudurbeto Izos (france Yzosse), ni loĝas en kampadejo. Krom la unuan jaron, antaŭ ses jaroj, ni ĉiujare loĝas tie.
     Tiu kampadejo kies nomo estas kampadejo Lacrouzade, ĉiam estas kvieta, ĝi staras ne malproksime de la urba centro, la posedantoj estas simpatiaj kaj, tio tre gravas, necesejoj kaj duŝejoj estas perfekte puraj.





      Ni veturis al Dakso per nia loĝaŭto kaj nun ni loĝas ene. Ĝi estas malgranda, multe pli malgranda ol la montara apartamento, sed ĝi estas komforta havante ĉion necesan por ĉiutaga vivo. 

                                                 Jen nia loĝaŭto

     En marto, ĉiuj klientoj de tiu ĉi kampadejo venis nur por suferi kuracadon. Foje nur unu el la paro  kuracadas, foje ambaŭ kuracadas, sed tio maloftas. Somere turistoj miksiĝas kun la kuracadantoj. 
     Videblas en la kampadejo nur loĝaŭtoj aŭ ruldomoj. Neniu tendo! Ĝenerale gejunuloj uzas tendojn sed la nunaj klientoj, ĉiuj, estas maljunuloj kiuj bezonas pli da komforto!


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire