mardi 24 juillet 2012

Amikinoj en Alpoj

     De la 16a ĝis la 20a de julio, du japanaj amikinoj vizitis nin en montaro Alpoj.
     Post iom longa flugvojaĝo al Lyon, ili per trajno atingis Modane, la plej gravan urbeton de nia valo Maurienne (Morieno). Tie ni atendis ilin kaj per nia loĝaŭto ni veturis al Lanslevillard.



   
     Kun tiuj amikinoj el la urbo Yokohama ni konatiĝis okaze de nia unua vojaĝo en Japanio, en la jaro 2000. Ni estis gastoj de unu el la du virinoj dum nia restado en Yokohama. Tri pliajn aliajn vojaĝojn ni faris en Japanio, en 2005, 2008 kaj 2010. Ĉiufoje ni denove renkontiĝis.




     Ankaŭ ili vizitis nin du fojojn en Normandio. Ni eĉ retroviĝis okaze de UK-oj en Zagrebo, 2001, kaj en Gotenburgo, 2003. 
     La nombraj renkontoj kiuj okazis dum tiuj dek du pasintaj jaroj tre plifortigis nian amikecon.



   
     Bonŝance la vetero estis tre favora dum la mallonga restado de niaj amikinoj. Ni sukcesis promenadi ĉiutage kaj iom piedgrimpi. En niaj dorsosakoj ni kunportis piknikon kaj ni tagmanĝis survoje, sidantaj sur rokoj aŭ herbo.
        Belaj montoj, glacieroj kaj nombraj diversaj specoj de floroj impresis niajn gastinojn.




     Eĉ kiam la deklivo foje estis iom kruta, niaj du nespertaj virinoj ne plendis kaj rezignis pri neniu celo kiun ni antaŭplanis por ilin plezurigi.
      Mi pensas, ke ili revenis Japanion kun belaj memoraĵoj ...



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire