vendredi 30 octobre 2015

Dimanĉa promenado

                                         Parto de la urbodomo kaj abatejo de viroj

  Pasintan dimanĉon, la 25an de oktobro, la vetero estis mirinde bela kaj la temperaturo tre milda. Tro milda kompare kun la kutimaj oktobraj temperaturoj en Normandio. Ni decidis promenadi piede en la urbo por konatiĝi kun aliaj kvartaloj.

                        Preĝejo Saint-Etienne-le-Vieux (Sankta-Stefano-la-Maljuna)

    Sur la granda placo, vidalvide al la urbodomo staras malnova preĝejo.
Tiuflanke ĝi aspektas bela ... sed oni ne povas viziti ĝin ĉar ... vidu la sekvan foton !

  La monumento havas kortuŝan aspekton. Romanika kaj poste gotika, ĝi multe suferis sub la obusoj dum la Dua Mondmilito. Post purigado kaj fortikado de la restantaj muroj, ĝi fiere staras kiel atesto de la urba suferego.  

        Daŭrigante nian promenadon ni renkontas ie kaj tie malnovajn domojn. Restaŭritaj antaŭ pli malpli longa tempo, tiuj grandaj kaj riĉaspektaj domoj montras, ke la urbocentro estis la kvartalo kie loĝis la plej elstaraj personoj de la loĝantaro.

      Ni bedaŭris, ke neniu ŝildo, neniu skribaĵo klarigas al kiu apartenis tiajn loĝejoj.

        Tiu domego estas tiel granda ke oni povus pensi, ke ĝi estis hotelo kvankam tiu hipotezo ŝajnas tute stulta. Malfacile imageblas niaepoke, ke unu sola familio loĝis en tiom granda privata hotelo dum la antaŭaj jarcentoj.

       La maldekstra supra angulo de la sama "hotelo" montras la riĉecon de ĝia dekoracio. Por ke neniu nekonus la nomon de la posedanto, tiu ĉi fierulo skribigis siajn nomkomencajn literojn en monogramo super la fenestro. Por mi li restas perfekta nekonato !

     Ebla celo de nia dimanĉa promenado tra la urbo estis la botanika ĝardeno. Ni atingis ĝin iom malfrue por longe ĝui ĝian kvietecon. La aŭtunaj koloroj ne ankoraŭ plene beligis la arbojn. Ni revenos post kelkaj tagoj se la vetero daŭre permesos tion.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire