mercredi 11 novembre 2015

Ĉevala kurkonkurso

      Antaŭ kelkaj tagoj mi promenadis proksime de nia loĝejo en granda verda spaco kies loka nomo estas "La Prairie" (la Herbejo). Ĝi konsistas el du ĉefaj partoj : la sovaĝa kaj la hipodromo de Caen.

   Alveninte surloke mi vidis traktoron sur la hipodromo. Ĝi tiris ilon kutime uzata sur la freŝplugitaj kampoj. Videble ĝi estis preparanta la ĉevaldromon por venonta kurkonkurso.
Fakte, post mallonga tempo, alvenis sur la dromon la unuaj ĉevaloj kun siaj gvidantoj sidantaj sur speco de ĉareto kies nomo estas sulkio. Nomo de tiu kiu gvidas la ĉevalon estas sulkirajdisto.

    Dume dua traktoro aperis sur la dromo por platigi la grundon kaj forviŝi la diversajn spurojn faritaj de la ĉevaloj kaj radoj de la sulkioj dum la antaŭa kurado.
    Mi trovis oportunan lokon tuj malantaŭ la bariloj kiu ĉirkaŭas la dromon. Tie mi povis facile foti la ĉevalojn kiuj trotis pli malpli rapide antaŭ la starto de la kurkonkurso.

     Mi longtempe admiris la belajn ĉevalojn kiuj kuris antaŭ mi. Kiam voĉo en laŭtparolilo alvokis la sulkirajdistojn, ili ĉiuj venigis la ĉevalojn  al la startpunkto, bedaŭrinde tro malproksime de la loko kie mi restadis.



   Post du malbonaj startoj pri kiuj mi ne kapablas paroli, la dudek konkurantoj ekkuris. Ili unue iris ĝis la pli malproksima ĝirejo antaŭ reveni ĉe mia flanko. Mi estis preta por foti.
    Tiu dua foto estas pli bona ol la unua. Laŭ tiu foto oni  supozas, ke ĉu la ruĝa sulkirajdisto, ĉu la flava povos gajni la kurkonkurson... 


    ... Krom se la verda aŭ la blanka havas energion por pli rapide troti kaj preterpasi la aliajn ... La rezulton mi ne sciis ĉar la fina linio  estis tro malproksime. Tio ne gravas por mi ĉar mi pasigis interesan momenton observante ion tute nekonata. 
      Mi provos reveni alian fojon.







Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire