Sabaton, la 14an de novembro 2015
KIAN ŜOKON !!!
Kiam
apenaŭ ellitiĝinta mi aŭdis tion kion diris la ĵurnalisto, mi ne tuj
komprenis pri kio temis !!! Nur kiam iom post detaloj alvenis, mi fine
komprenis, ke tiuj gravegaj raportoj rilatis kun neimagebla scenaro. Ne
temis pri fikcio, bedaŭrinde temis pri terura realeco.
Hieraŭ vespere, ne malpli ol ses atencoj okazis en Parizo unu post la
alia en ses malsamaj lokoj. Kiam mi estas skribanta tiun tekston oni jam
kalkulas 128 mortintojn, pli ol 90 personojn tre grave vunditajn kaj
pli ol 200 aliajn malpli grave vunditajn.
Kiuj estas tiuj homoj ?
Ĉu ili estas homoj ? Barbaroj, certe ! Ĝidaistoj eĉ ne similas al
bestoj ĉar bestoj mortigas nur por manĝi, por postvivi, sed neniam por
detrui aliaspecajn bestojn !
Kion ili celas ? Malaperigi
civilizacion kies vivoprincipoj ne plaĉas al ili ? Gajni sian lokon en
iu paradizo kie, laŭpropagande atendas ilin mi ne scias kiom da
virgulinoj ? Starigi en Francio homojn kontraŭ homojn, kristanojn aŭ
nereligiuloj kontraŭ islamanojn kun fina celo instigi veran
intercivitanan militon ?
Ili tute eraras ! Certe
hodiaŭ ili eble kredas, ke ili sukcesis. La franca popolo suferas kaj
ploras. Sed jam reagoj estas aŭdeblaj, ne nur de la oficialaj instancoj:
" Ni ne lasos tiujn barbarojn detrui niajn valorojn!" " Ni ne devas timi, ni devas daŭre vivi laŭ niaj valoroj kaj principoj!" " Ni neniam permesos, ke fanatikuloj diktu niajn vivmanierojn! "
Francio ricevis larĝan internacian subtenon kaj promesojn por tre severa lukto kontraŭ terorismo.
Ni mem jam ricevis kondolencojn el pluraj geamikoj kiuj sentas sin
ŝokitaj, indignigaj kaj profunde malfeliĉaj. Gigi kaj mi dankas ĉiujn
kiuj sendis tiajn kuraĝigajn mesaĝojn.
Fartu bone kaj pace
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire