Sabaton, la 3an de oktobro, kiam mi ellitiĝis, kun granda surprizo mi malkovris la ĉielon ĝuste antaŭ la sunleviĝo. Mi rapide trovis la fotilon ĉar mia edzino ne ankoraŭ ellitiĝis kaj mi volis, ke ŝi sciu kian ŝancon ni havas loĝi tie.
Ĝis nun ni neniam vidis sunleviĝon ĉar ĝi okazis tro frue en julio kaj aŭgusto. Poste ni foriris al montaro kaj revenis en Caen nur fine de septembro. Super la tegmentoj de la malnovaj kvartalaj domoj, la spektaklo valoris.
Ni alvenis sufiĉe frue por havi bonajn sidlokojn proksime de la kantistoj. Bedaŭrinde, kiam mi legis la programon mi vidis, ke estas malpermesata foti dum la koncerto pro protekto de la privata vivo. Do mi fotis la plafonon super la kantistoj !
Ne tro plaĉis al mi la programo, muziko kaj religiaj kantoj, kies nomo estas "Meso por fiŝkaptistoj de Villerville" komponita de Gabriel Faure. Sed la voĉoj de la junaj knaboj vere impresis min.
Mi supozas, ke me rajtis foti la dorsojn de la aŭskultintoj !
La saman tagon, vespere, alian spektaklon estis videbla en la okcidenta ĉielo. Tute maloftas, ke la saman tagon oni povu ĝui kaj la sunleviĝon, kaj la sunsubiron.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire