mercredi 9 décembre 2015

Enabismigitaj misteroj

                                    Hapi, gardisto de la riveraltiĝo de Nilo
                           grandega statuo (5,40m alta) malkovrita en la maro
         
   Sabaton antaŭ reiri en Caen, ni vizitis alian ekspozicion en la Instituto pri Araba Mondo. Temas pri Egiptio, precipe pri la lastaj malkovraĵoj en la maro antaŭ la haveno de Aleksandrio kie staris, antaŭ la VIIIa jarcento, la urboj de Tonis-Herakleion kaj Canope (Kanopo).  
 
                                   Kapo de Serapis, malkovrita en la maro

    Tiuj antikvaj urboj estis enabismigitaj pro tertremoj kaj aliaj diversaj geologiaj akcidentoj. Oni sciis ke, ĉiujare en tiuj malaperitaj urboj okazis gravaj ceremonioj por glori la morton kaj la renaskiĝon de Oziris, unu el la plej famaj dioj de la antikva Egiptio. Sed oni ne precize sciis laŭ kiuj ritoj tiuj festoj estis organizitaj.

                                       Steleo de Horus, filo de Oziris kaj Izis
                                                      (surtera priserĉado)

    La celo de la planitaj submaraj priserĉadoj faritaj de scienculoj, estritaj de franca arkeologo, estis malkovri atestojn pri tiuj ceremonioj. Pro tio, ĉiujare dum dudek jaroj internacia skipo de submaraj arkelogoj plonĝis kaj eksploris vastan submaran teritorion kie ili esperis trovi restaĵojn el tiuj famaj lokoj dediĉitaj al kulto de Oziris. "Enabismigitaj misteroj de Egiptio" estas la titolo de la ekspozicio.

                                               Steleo de Tonis-Herakleion
                                                   malkovrita en la maro
    
     La malkovro de la steleo de Tonis-Erakleion estas unu el la plej grava okazaĵo de la longaj priserĉadoj. Ĉar la flanko kovrita de skribaĵoj bonŝance restis kontraŭ la marfundo dum pluraj jarcentoj, ĝi ne estis difektita, kvazaŭ kiel ĝi staris antaŭ la geologiaj akcidentoj.

     La legado de la hieroglifoj sur tiu steleo permesis solvi misteron, malbone komprenebla dum pli ol dumil jaroj. Krom tiu ĉefa malkovraĵo, la arkeologoj trovis multajn aĵojn uzitajn de la tiamaj pastroj dum la ceremonioj (potojn, telerojn, vazojn, ĉerpilojn...)

                                      Oziris renaskiĝanta  (muzeo de Kairo)

    Krom aĵoj malkovritaj dum la submaraj priserĉadoj, la ekspozicio estas kompletigata de diversaj objektoj kutime ekspoziciataj en la Muzeo de Kairo. La venontaj fotoj temas pri tiuj kairaj objektoj.

                                      Oziris renaskiĝanta ( muzeo de Kairo)

                             Oziris atendanta sian reviviĝon (muzeo de Kairo)

                                        La virbovo Apis (muzeo de Kairo)

     Vidante la ekspozicion, ni havis tiom da plezuro, ke ni bedaŭris kiam ni atingis la finon. Sed ni havas esperon baldaŭ admiri novajn malkovraĵojn ĉar la submaraj priserĉadoj plidaŭras kaj ankoraŭ longe plidaŭros laŭ la estro de la internacia komisio.






Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire