mardi 21 février 2012

Agrabla restado

     De la 11a ĝis la 18a de februaro, niaj japanaj geamikoj pasigis unu semajnon kun ni en Lanslevillard. Kompreneble mi iom hezitas paroli pri ilia restado anstataŭ ili sed mi pensas ne erari skribante ke ili havis tre grandan ŝancon koncerne la veterkondiĉojn.


     Komence de la restado ege malvarmis. Sur nia balkono iom ŝirmita kontraŭ vento, ni kontrolis la dumnoktan temperaturon: dimanĉon minus 18, lundon minus 16. La sekvantajn tagojn la temperaturo pli altiĝis inter minus 12 kaj minus 5.
     Dum tiuj malvarmegaj tagoj (minus 25 en Bessans), belega suno akompanis niajn promenadojn ĉirkaŭ la vilaĝo sur la pado de "Eta Feliĉo",  en la najbara vilaĝo Bessans kaj ĝis la mirinde bela lago de Monto Ceniso komplete glaciita.


     Merkrede subite ŝanĝiĝis la vetero! Fortegaj ekblovegoj da vento kaj neĝo atakis Morjenon. Ni tamen posttagmeze vizitis la vilaĝon Bonneval-sur-Arc (Bonevalo-sur-Arko) sed ne tro longe pro la apenaŭ eltenebla malvarmeco. Varma vino plezurigis kaj varmigis niajn korpojn antaŭ busreveni.
     Post jaŭdo iom griza pro malaltaj nuboj, vendrede granda brilega suno reaperis. La tutan tagon pasis sen vidi la plej etan nubon en pura blua ĉielo. Tiun tagon, kiu estis la lasta por niaj gastoj, ni longe marŝadis de Bessans al Lanslevillard per la bone nomata pado de "Eta Feliĉo". Niaj amikoj tiuokaze parolis pri transiro de "blanka paradizo"!

   
     Krom la promenadojn, niaj ĝojaj vizitantoj bone aprezis la lokajn produktaĵojn kaj la montaran kuirarton. Ili delicumis manĝante rakledon, fonduon, fromaĝtorton, mirtilan konfitaĵon kaj ili plezure gustumis la diversajn montarajn fromaĝojn.
     La semajno rapide flugis kaj por ili, kaj por ni, en tre amika kaj ĝoja etoso.


     Ni estas dankemaj al ĉiuj esperantistoj kiuj tiel bone plezurigas nin per sia vizitado. Ni senpaciece atendas aliajn,  ĉu en Alpoj, ĉu en Normandio!!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire