samedi 9 mars 2013

Printempa konfirmo ?






     Jes, mi povas konfirmi la proksiman venontan alvenon de la printempo. Tiuj blankaj primoloj klare montras tion. Tamen oni bone scias, ke komence de marto povas ankoraŭ okazi frosto, kaj eĉ povas neĝi ĝis aprilo ! En Normandio tio estas ege malofta. Do atentu !




      Daŭrigante la esploradon de nia ĝardeno mi kontente vidis, ke la rabarbo pasigis bonan vintron. En decembro mi forigis la lastajn velkitajn foliojn kaj kovris la piedojn per ĉevala sterkaĵo kaj pajlo de lino. Jam la novaj branĉoj sukcesis bori sian kovrilon.




      Tiuj du piedoj de rabarbo estas la plej grandaj. Tiuj kiuj jam vizitis nin gustumis la rubarban konfitaĵon farita de Gigi aŭ de mi. La venontajn potojn oni jam povas imagi vidante la novajn tigojn. La ruĝajn tigojn nur estas utilaj por fari konfitaĵon.




     Nur post tri tagoj la jonkviloj ekfloris. Tiujn ni ne plantis, ili mem migris tien eble dank'al birdoj. Mi gratulas la helpemajn birdojn!




      Novaj floroj de narcisoj aspektas mizeraj pro la hieraŭa pluvego kiu nokte falis. Tiuj klinas la kapon dum aliaj tro pezaj kuŝas grunde.




     Sur la avelarboj elegantaj floroj pendas. Hieraŭ pro la forta pluvo multaj el ili falis. Tiuj estas viraj floroj. Mi serĉis virinajn sed ili estas tre tre malgrandaj kaj mi trovis nur kelkajn. Mi denove serĉos post kelkaj tagoj por scii ĉu ni ĉi-jare manĝos avelojn.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire