jeudi 16 novembre 2017

La "Ponto sur Gardo"


                                                    Bela maljuna olivarbo





     Post tre longa tempo mi finfine denove skribas sur mia blogo. Mi forlasis ĝin pli ol du monatojn pro manko da tempo sed, se honeste paroli, ankaŭ pro manko da vera deziro.






     Eble ĉar mi laciĝis, eble ĉar mi estis okupita pri aliaj interesoj, pli verŝajne ĉar mi bezonis fari paŭzon ... mi ĉesis skribi kaj ne sentis min kulpa pro tio! Hodiaŭ mi provas denove iom raporti pri la lastaj someraj tagoj, sen certeco ke mi ankoraŭ longe tion faros. Ni vidos.
 





     Do, antaŭ rehejmeniri en Caen, mia edzino kaj mi vizitis nian nevinon kiu loĝas en departamento Gard, sude de Francio. Revenante al Lanslevillard, ni haltis por admiri la faman "Pont du Gard" (Ponto sur Gardo") kiun ni jam vizitis antaŭ tridek aŭ kvardek jarojn.






     Se la ponto mem ne ŝanĝiĝis, la ĉirkaŭaĵoj aspektis tute malsamaj. Mi memoras, ke tiuepoke ni alvenis kvazaŭ ĝis la piedo mem de la ponto tute libere. Nur kelkaj aŭtoj staris inter la olivarboj kaj ni povis grimpi ĝis la plej alta parto de la konstruaĵo.





      Grandaj parkejoj akceptas la nombrajn busojn, loĝaŭtojn kaj aŭtojn, sufiĉe malproksime de la ponto. Muzeo, restoracio kaj magazenoj aperis same kiel en ĉiuj nuntempaj turistaj lokoj. Sovaĝa estis tiu loko antaŭlonge, tro modernigita ĝi estas nun laŭ mia opinio.






     Feliĉe la ponto estis, estas kaj espereble restos admirinda ĉefverko de la romia epoko. La ponto fakte estas akvedukto konstruita por provizii per akvo la urbon Nîmes. La akvo fluis sur la supra parto dum la veturiloj pasis ĉe la piedo de la konstruaĵo super la rivero.


                                
     Piede kaj dekstre de la pilieroj videblas la strato, uzebla nun nur de la piedirantaj vizitantoj. Malgraŭ la ŝanĝoj ni estis feliĉaj revidi tian konstruaĵon.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire