samedi 1 juin 2013

Finfine floroj aperis


     Majo finiĝis kaj ni provos forgesi tiun malbelan, malvarman, pluveman monaton ! Imagu, ĝis hodiaŭ ni ankoraŭ devas ĉiutage hejtigi la domon por havi la nepre necesajn 19 gradojn de komforta vivo. Tamen malgraŭ la tre malbonaj veterkondiĉoj floroj sukcesis aperi, certe kun granda malfruo sed ili nun estas pli malpli florantaj.  

       Se la ruĝaj geranioj jam plenfloras la aliaj ankoraŭ restas tre singardemaj ! Ĉu la vetero vere
 pliboniĝos ? Ni iom atendu !

     La peonioj ne hezitis pli longe kvankam ili estas minacitaj de la pluvo. La floroj estas tro pezaj kiam la akvo daŭre falas kaj ili povas kliniĝi ĝis la grundo.
           




 Ankaŭ la iridoj sub aveloj finfine ekfloris. Al mi ŝajnas, ke ili estas pli altaj ol kutime. Eble ne tiuj sed la aliaj kiuj ne estas sub la ŝirmilo de la arboj.
      

                 Alia malavantaĝo de la pluvo: la floroj de seringoj tre rapide rustiĝis. Domaĝe !

     Sed jen mia pli granda feliĉo ! Tiu bela rozo estas filino de unu ido de rozarbo kiu kreskis en la ĝardeno de miaj gepatroj. Gigi sukcesis branĉoplanti kelkajn etajn branĉojn tranĉitaj kiam ni malplenigis la domon antaŭ esti vendota. Mi sentas grandan emocion kiam mi vidas la rezulton. 
    
                      


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire